إلى المحتويات

Kia Prezidant(in)o?

من fstphane, 15 مارس، 2012

المشاركات: 12

لغة: Esperanto

fstphane (عرض الملف الشخصي) 15 مارس، 2012 9:16:35 ص

Kiel la elekta kampanjo estas vidata tra la mondo,pri la estonta elkto de la franca Prezidanto?
Kion vi pensas, pri ĝi?Listo

TatuLe (عرض الملف الشخصي) 15 مارس، 2012 10:12:31 م

La ĵurnalistoj en Svedio plejparte skribas pri Nicolas Sarkozy kaj pri Marine Le Pen. Mi ankaŭ legis pri François Hollande. La ceteraj homoj en tiu listo ricevas neniom da atento ĉi tie, do mi ne konsciis ke la baloto havas tiom da kandidatoj.

Tjeri (عرض الملف الشخصي) 16 مارس، 2012 9:17:50 ص

Ĉu eĉ la norvega Eva Joly ne vekas atenton en Svedio?

TatuLe (عرض الملف الشخصي) 16 مارس، 2012 1:05:05 م

Tjeri:Ĉu eĉ la norvega Eva Joly ne vekas atenton en Svedio?
Mi serĉis en la retpaĝo de Dagens Nyheter (la gazeto, kiun mi kutime legas), kaj trovis iom da artikoloj en kiuj oni skribas ankaŭ pri Eva Joly, sed la plej nova el ili aĝas du monatojn.

... Tamen, eble estis troige diri, ke tiuj kandidatoj ricevas "neniom da atento". Mi ja nur estas leganto de unu gazeto.

LoadaLudo (عرض الملف الشخصي) 17 مارس، 2012 11:46:51 ص

Aŭstrujaj gazetoj malofte informas pri la franca elekto. Malgraŭe oni aŭdas pri Sarkozy aŭ Le Pen. Espereble tiuj ĉi politikistoj malgajnos la elekton. Ni malbezonas dekstran politikon.

Tumppi1991 (عرض الملف الشخصي) 24 مارس، 2012 3:22:53 م

Pri Eva Joly estis en novaĝoj en Finnlando. Mi esperas ke Hollande estos venonta prezidanto de Francio sed mi pensas nun post pafoj en Toulouse, li ne povas gajni.

fstphane (عرض الملف الشخصي) 10 أبريل، 2012 3:47:59 م

Bone!Dankon pro via interesiĝo.
Sed mi devas diri ke mi volintus scii iom pli pri ĝi.
Ŝajnas ke la plimulto Esperantistoj ne interesiĝas pri politiko.
Ĉiukaze ne pri la franca politiko. rideto.gif

antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 10 أبريل، 2012 5:36:31 م

fstphane:Ŝajnas ke la plimulto Esperantistoj ne interesiĝas pri(je?) la politiko.
Ĉiukaze ne pri(je?) la franca politiko. rideto.gif
Oni malmulte parolas en hispanaj televidoj pri la franca politiko. Nur iomete kaj ne ĉiutage. Do, de la hispana vidpunkto, estas malfacile respondi al via demando, ĉar tute simple oni scias preskaŭ nenion pri viaj aferoj.

Rilate la esperantista intereso ĝenerala pri politiko, nu, eble estas pli bone por la sano ne tro atenti ĝin. rideto.gif

Amike.

troyshadow (عرض الملف الشخصي) 10 أبريل، 2012 9:13:13 م

fstphane:Kiel la elekta kampanjo estas vidata tra la mondo,pri la estonta elkto de la franca Prezidanto?
Kion vi pensas, pri ĝi?Listo
mi aŭdis nur pri Sarkozi kaj tute ete pri Le Pen,en Rusio oni ne tute komprenas,kiel la prezidentado povas esti dependa de tia okazo,kiel elekto de popolo

robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 10 أبريل، 2012 9:20:08 م

Mi multe interesiĝas pri politiko. Mi legas New York Times kaj El Nuevo Herald ĉiun matenon. Vespere mi televidas Deutsche Welle en la germana. DW ofte parolas pri la politiko en Francio. Mi esperas ke Hollande gajnos.

عودة للاعلى