Freŝ'
by Jorn644, March 21, 2012
Messages: 10
Language: Esperanto
Jorn644 (User's profile) March 21, 2012, 9:29:42 AM
Ĉu mi estas ĝusta pri la ĉi subaj frazoj?
Mi sentas freŝa = Mi, kiu estas freŝa, sentas (freŝa priskribas subjekton)
Mi sentas freŝe = Mi sentas en freŝa maniero (freŝe priskribas verbon)
Mi sentas min freŝa = Mi sentas ke mi estas freŝa (freŝa priskribas objekton)
Antaŭajn dankojn.
darkweasel (User's profile) March 21, 2012, 11:27:13 AM
Jorn644 (User's profile) March 21, 2012, 12:35:23 PM
darkweasel:jes - tamen okazo kie mi uzus la unuan estas malfacile imagebla.Dankon. Mi konsentas kun vi ke la unua ne estas ofta esprimo. Tamen mi volas bone kompreni kiam uzi -a kaj kiam -e.
sudanglo (User's profile) March 21, 2012, 3:33:42 PM
Oni ne scias ĉu vi sentas ion freŝa aŭ ĉu vi sentas vin freŝa.
'Mi sentas freŝe' estas iom stranga ideo. Kio estus freŝa sentado?
Via tria frazo estas tute normala.
Mi scivolas kial vi inventas ne-normalajn frazojn por pridemandi la signifon. Laŭ-define strangaj frazoj ne estas facile interpreteblaj. Ne ĉio kio estas 'gramatike' korekta havas signifon.
Kion signifus, ekzemple, mi dormis flore, aŭ mi kuris inke?
Jorn644 (User's profile) March 21, 2012, 3:45:19 PM
sudanglo:Mi scivolas kial vi inventas ne-normalajn frazojn por pridemandi la signifon. Laŭ-define strangaj frazoj ne estas facile interpreteblaj. Ne ĉio kio estas 'gramatike' korekta havas signifon.Mi faris tiujn strangajn frazojn nur por plibonigi mian komprenon pri la gramatikaj finaĵoj. Mi komprenas ke ilies signifoj estas sensencaj. Tamen, pere de tiaj sensencaj frazoj mi plej bone komprenas kiel funkcias la esperanta gramatiko.
Ĉar ja gravas kompreni ankaŭ kio estas sensenca, kaj kial ĝi estas sensenca, tiel ke vi ĝin povas eviti en la parolado.
Chainy (User's profile) March 21, 2012, 5:59:39 PM
Jorn64:Ĉu mi estas ĝusta pri la ĉi subaj frazoj?= Ĉu mi pravas pri la ĉi-subaj frazoj?
Chainy (User's profile) March 21, 2012, 5:59:40 PM
Jorn644 (User's profile) March 21, 2012, 6:29:13 PM
Chainy:Dankon por korekti min. Mi memoros.Jorn64:Ĉu mi estas ĝusta pri la ĉi subaj frazoj?= Ĉu mi pravas pri la ĉi-subaj frazoj?
Chainy (User's profile) March 21, 2012, 6:59:28 PM
Jorn644:Mi komprenas ke ilies signifoj estas sensencaj.'ilies'?
= iliaj
sudanglo (User's profile) March 21, 2012, 10:04:13 PM
Efektive, estas principo ĉi tie. Mi dirus, ke oni nur povas interpreti dube-sencajn frazojn laŭ la ŝablonoj de normala uzo.