К содержанию

ĉu la homoj estas sendependaj individuoj, ili estas konektitaj, aŭ estas unu sola estaĵo?

от Paquillo, 25 марта 2012 г.

Сообщений: 12

Язык: Esperanto

Paquillo (Показать профиль) 25 марта 2012 г., 16:23:12

ĉu la homoj estas sendependaj individuoj?
ĉu ili ĉiuj estas konektitaj iamaniere?
ĉu ili estas unu sola estaĵo?

padonu min pro la malfacila demando. ni ŝajne vivas en ĉi mondo kiel individuoj kaj ni lernis ke ni estas individuoj, sed ĉu tio estas certa?

lagtendisto (Показать профиль) 25 марта 2012 г., 16:52:03

Paquillo:ĉu la homoj estas sendependaj individuoj?
Ne.
Paquillo:ĉu ili ĉiuj estas konektitaj iamaniere?
Jes kaj ne. Se mentaleco estas simile. Tiuj homoj konektitas iamaniere. Sed. Kelkaj mentalecoj kunfunkcias malbone.
Paquillo:ĉu ili estas unu sola estaĵo?
La homaro kunvivas la planedon "Teron".
Paquillo:
padonu min pro la malfacila demando. ni ŝajne vivas en ĉi mondo kiel individuoj kaj ni lernis ke ni estas individuoj, sed ĉu tio estas certa?
Estas individuo: Kial tio estus problemo?

Paquillo (Показать профиль) 25 марта 2012 г., 17:00:06

spreecamper:
Paquillo:ĉu la homoj estas sendependaj individuoj?
Ne.
Paquillo:ĉu ili ĉiuj estas konektitaj iamaniere?
Jes kaj ne. Se mentaleco estas simile. Tiuj homoj konektitas iamaniere. Sed. Kelkaj mentalecoj kunfunkcias malbone.
Paquillo:ĉu ili estas unu sola estaĵo?
La homaro kunvivas la planedon "Teron".
Paquillo:
padonu min pro la malfacila demando. ni ŝajne vivas en ĉi mondo kiel individuoj kaj ni lernis ke ni estas individuoj, sed ĉu tio estas certa?
Estas individuo: Kial tio estus problemo?
se ni estas individuoj tio estas neniu problemo. la problemo estus se mi kredus ke mi estas tute sendependa individuo kaj tamen tio ne estus certa.

mihxil (Показать профиль) 25 марта 2012 г., 20:23:11

Paquillo:ĉu la homoj estas sendependaj individuoj?
ĉu ili ĉiuj estas konektitaj iamaniere?
ĉu ili estas unu sola estaĵo?

padonu min pro la malfacila demando. ni ŝajne vivas en ĉi mondo kiel individuoj kaj ni lernis ke ni estas individuoj, sed ĉu tio estas certa?
Tre similas al antaŭa via demando pri ĉu ni estas liberaj, ĉu ne?. Kaj simile malklara.

Mi pensas ke almenaŭ kelkaj homoj estas 'iusence' sendependaj individuoj. Mi ankaŭ pensas ke preskaŭ ĉiuj homoj estas kulture interkonektitaj.

Mi malŝatus nomi la homaron aŭ eĉ la planedon 'unu sola estaĵo' (kiel en la 'Gaja-teorio' de Lovelock, ĉu ne?). Mi ne pensas ke tia vidpunkto multe helpas ion ajn. Kvankam kompreneble eblas preni tiun vidpunkton. Ankaŭ tio iusence estas afero de difino.

Paquillo (Показать профиль) 26 марта 2012 г., 11:36:41

miĥil:

kiel vi kaj biologistoj diras, kolonio de abeloj estas unu organismo, la individuoj ne gravas tie, nur la abelujo, la kolektivo. ili funkcias kiel unu sola korpo.
ĉu eble la milionoble pli kompleksa homa socio povus esti ankaŭ unu korpo? kaj tiu komplekseco kaj larĝeco faras nin kredi ke ni estas sendependaj individuoj??

Rodrigoo (Показать профиль) 28 марта 2012 г., 16:52:31

Estis iu kiu diris ke homoj estas sendependaj individouj kiuj estas konektitaj al unu la alia kaj tiel estigas unu solan estaĵon. Kaj ĉar homoj estas unu sola estaĵo, homoj uzas tiu konektiĝo por malsendependiĝi. shoko.gif

Sammondane,
Ĥod

utku (Показать профиль) 28 марта 2012 г., 18:09:18

Ĉu ĉiu ĉelo de iu homo estas individivo? Se jes, homo materie ne ekzistas, kaj do homo estas aŭ abstrakta koncepto aŭ esence anima estaĵo.

Eltwish (Показать профиль) 28 марта 2012 г., 19:14:37

Mi kredas, ke ĉiu tipa homo havas koncepton de esti unuopa individuo, sed tiu memeco, kiu agas kiel unu ento, ekestas el sistemo nekredeble kompleksa. Ĉi tiu sistemo enhavas erojn kaj de la persono mem, kaj de ĝian medio, kaj de aliaj personoj. Ni homoj konstruas en niaj cerboj reprezentaĵojn de nia mondo kaj niaj konatoj, kaj nia "mi" estas ankaŭ reprezentaĵo. Se la "mi" povas havi konscion aŭ animon, mi pensas, ke la aliaj personoj en niaj mensoj ankaŭ povas "vivi" en ni, efektive estantaj "parto de mi". Kiam amantoj diras, ke "mi volas unuiĝi (iĝi unu) kun vi", mi kredas, ke ĝi estas metaforo tre reala.

Jes, eble la "mi" estas nur reprezentaĵo, sed kiel ni konas aliajn personojn, se ne pro iliaj reprezentaĵoj? Sen koni aliajn personojn, kiel ni kondutus? Kiu ni estus?

Konklude, mi supozas ke mia respondo estas "ambaŭ". La homo estas unu aganto, kiu tipe kredas sin individuo, kaj kiu elmergiĝas el multaj eroj kaj animoj. Se vi kredas ke tiaj ideoj estas interesaj, mi rekomendas la libron "Metaphors We Live By" de lingvistoj Lakoff kaj Johnson, aŭ "I Am a Strange Loop" de menssciencisto Douglas Hofstadter. Mi kredas, ke oni povas trovi tiujn librojn en pluraj lingvoj.

Wilhelm (Показать профиль) 29 марта 2012 г., 20:02:18

Ĉiuj el la tri.

Desit1 (Показать профиль) 29 марта 2012 г., 22:37:19

Neniu el la tri. La homoj estas sendependaj konektitaj eksterteranaj eksperimentoj. Kiel antaŭe oni diris, ni estas kiel abelujo, sed elfarita de trepovegaj eksterteranoj.

amike,
Ĉeŭvĉjo ridulo.gif

Наверх