Ujumbe: 32
Lugha: Esperanto
Niamondo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2012 9:20:34 asubuhi
tommjames:Ĉu ĉio ĉi eĉ iel ajn gravas? La esprimoj "ĝis" kaj "ĝis la" estas partoj de la lingvo, sekve estas pedante nomi ilin eraraj.Nu... "la" ne povas esti uzata tiel, do... eraro!, kvankam iuj uzas tian esprimon
"Ĝis" certe estas mallongigo, sed estas multe pli logike uzi ĝin ol "ĝis la".
zan (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2012 9:35:32 asubuhi
tommjames:Ĉu ĉio ĉi eĉ iel ajn gravas? La esprimoj "ĝis" kaj "ĝis la" estas partoj de la lingvo, sekve estas pedante nomi ilin eraraj.Mi ne povas esti pedanto en Esperanto. Ĉar Esperanto estas plena je malfacilaĵoj por mi. La uzmaniero de 'la' estas unu el la plej malfacilaj trajtoj de Esperanto. Do, mi volas precize lerni kiu uzmaniero estas ĝusta aŭ ne.
Nur la logikeco de Esperanto helpas min kompreni la lingvon. Ĉar ĝi tute ne sililas al mia gepatra lingvo, se ĝi estus nelogika, mi eterne ne komprenus ĝin. Tial mi tutvole sekvas la logikecon de Esperanto. Eĉ se la saluto "Ĝis la" estas facila kaj plaĉa, mi ne volas uzi ĝin sen scii ĝian erarecon. En lernoretejo de Japanio komencantoj komence lernas la salutojn "Ĝis" kaj "Ĝis la" sen ia ajn klarigo. Mi ne volas lerni Esperanton laŭ tia maniero.
Niamondo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2012 9:48:49 asubuhi
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2012 10:30:05 asubuhi
Temas pri fiksaj frazoj, kiuj estas kompreneblaj nur ĝuste pro tio, ke ili estas konvenciaj.
Tio estas io tute alia ol diri "*vidu la", kiu estas erara pro tio, ke la artikolo ne estas montra vorto kiel ekz. "tiu".
Se vi havas problemojn kun la artikolo, Zan, laŭ la Fundamento vi rajtas ĝin ne uzi, ĝis vi plicertiĝos.
Kelkaj el la uzoj de "la" estas senrefleksiaj kalkeoj el eŭropaj lingvo kaj pro tio lernendaj, sed ĝenerale artikolo indikas, ke sekvas koncepto (pro tio kutime substantivo), kiu iel estas specifa, ne ĝenerala aŭ nedifinita. Tre gravas en tiu kunteksto konateco, kp. "Iu viro envenas drinkejon. Poste la viro eksidas ĉe iu tablo de la drinkejo. Sed la tablo estas rezervita..."
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2012 12:00:54 alasiri
zan:Mi ne povas esti pedanto en Esperanto. Ĉar Esperanto estas plena je malfacilaĵoj por mi. La uzmaniero de 'la' estas unu el la plej malfacilaj trajtoj de Esperanto. Do, mi volas precize lerni kiu uzmaniero estas ĝusta aŭ ne.Zan, vi esprimas vin plej bone en Esperanto. Mi jam ŝatus esprimi min tiel bone kiel vi, malgraŭ mia eŭropdeveno.
Nur la logikeco de Esperanto helpas min kompreni la lingvon. Ĉar ĝi tute ne similas al mia gepatra lingvo, se ĝi estus nelogika, mi eterne ne komprenus ĝin. Tial mi tutvole sekvas la logikecon de Esperanto. Eĉ se la saluto "Ĝis la" estas facila kaj plaĉa, mi ne volas uzi ĝin sen scii ĝian erarecon. En lernoretejo de Japanio komencantoj komence lernas la salutojn "Ĝis" kaj "Ĝis la" sen ia ajn klarigo. Mi ne volas lerni Esperanton laŭ tia maniero.
Kaj mi perfekte povas imagi la kvanton da malfacilaĵoj kiujn vi devas superi por lerni tiun lingvon. Mi ne nur gratulas vin pro via peno, sed ankaŭ kuraĝigas vin plu sekvi vian metodon.
Aliflanke, vi perfekte uzas la artikolon "la" en viaj mesaĝoj. Kiel mi jam diris aliparte, ankaŭ mi ne ŝatas tiun manieron diri adiaŭ al aliuloj. Ŝajnas ke estas gust-afero.
Amike via.
Ondo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2012 2:05:41 alasiri
sudanglo:Cetere, ĉu ne 'o-vorto' estas iu speco de infaneca parolo. Plenkreskuloj diras 'substantivo'.Interese. Mi povas bone diri "o-vorto". Ĝi estas tre taŭga kaj klare difinita, kiam temas pri Esperanto. Sed mi eble jam fakte malkreskas.
"Substantivo", jes, ankaŭ ĝin mi povas uzi, sed mi tre malŝatas la vorton "nomo", kiun mi iam vidas por tiu signifo.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2012 2:23:57 alasiri
sudanglo:Ĉu vi jam legis La gramatikaj terminoj en PMEG?
Cetere, ĉu ne 'o-vorto' estas iu speco de infaneca parolo. Plenkreskuloj diras 'substantivo'.
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2012 8:14:25 alasiri
Sed tiuj strangaj terminoj konfuzas min.
Ĉu 'kio' estas o-vorto?
Kio estas la rolo de rolmontrilo?
'Zamenhof pravis'. Ĉu tio estas perverba priskribo de Zamenhof?
Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2012 8:23:33 alasiri
Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2012 8:43:32 alasiri