Ĉu iu el la parolantoj de la hispana ne suferas yeismon?
di Paquillo, 03 aprile 2012
Messaggi: 13
Lingua: Esperanto
nigra_rivereto (Mostra il profilo) 19 aprile 2012 16:54:18
Paquillo:Dankon pro la respondo!nigra_rivereto:Saluton! Ĉu iu povas diri al mi ĉu "yeísmo" ekzistas ankaŭ en la galega lingvo?Mi legis ke yeismo okazas en la galega, la kataluna, la itala kaj la portugala, tre simile kiel en la hispana.
Jes, en la portugala de Brazilo ĝi okazas sed malmulte, ne tiom, kiom en hispanlingvaj landoj.
En Brazilo oni kelkfoje prononcas "i" anstataŭ "lh". Ekzemple "trabalho" (laboro) oni prononcas kiel "trabaio", "velho" (maljuna) oni prononcas kiel "veio", "folha" (folio) - "foia", ktp.
Tonyodb (Mostra il profilo) 19 maggio 2012 13:48:39
fajrkapo:Bone, mi ne estas tiom maljuna, sed vi pravas. Mi estas unu el la lastaj homoj kiuj ankoraŭ prononcas la -ll-. Mi estas nordkastiliano, kaj ĉe ni la pli maljunaj ankoraŭ faras tiun distingon. Estas granda diferenco inter "el niño se cayó" (la infano falis) kaj "el niño se calló" (la infano silentis). Miaj pli junaj fratoj, kaj miaj filoj, ne plu faras ti distingon. Ĝi malaperos kun miPaquillo:Mi pensas ke la yeismo (prononcado de y anstataŭ ll) estas preskaŭ universala en la landoj kiuj parolas la hispanan, sed, ĉu iu el vi ankoraŭ prononcas la ll??Mi opinias ke oni perdis tion iom post iom dum la 60-70-80 jaroj, numtempe neniu prononcas tiel, sed iu maljuna homo de Kastilio aŭ de la norda hispaniozono...
Toño
Gadwl (Mostra il profilo) 21 giugno 2012 17:39:44