Mergi la conținut

La grava diskuto

de sandreus, 4 aprilie 2012

Contribuții/Mesaje: 16

Limbă: Esperanto

vmel (Arată profil) 9 aprilie 2012, 08:13:28

Aliaj entuziasmuloj jam centfoje proponis ion similan. Estas absoluta utopio.
Kaj persone al vi mi insiste rekomendas dekomence bone lerni E-on, antaŭ ol provi "difini Esperanton kiel lingvo de la Movado kaj mondlingvo". Eraroj abundegas en viaj mesaĝoj kaj impresas tre malagrable.

Koracio (Arată profil) 9 aprilie 2012, 17:21:46

2. La programo de Anima unueco por anima renaskiĝo.

La individueco de la homoj aŭ la pli-malpli individualisma kulturoj falus la planon en la komenco.

Koracio (Arată profil) 9 aprilie 2012, 17:24:43

3. Plana disvolviĝo de la monda ekonomio.

La socialismo montris, ke la planekonomio ne funkcias bone.

dobri (Arată profil) 9 aprilie 2012, 19:09:49

Koracio:3. Plana disvolviĝo de la monda ekonomio.

La socialismo montris, ke la planekonomio ne funkcias bone.
Eble se planus la komputiloj anstataŭ homoj, tiam ĝi funkcius. Usonanoj aŭ japanoj, bonvolu provi tion!

sandreus (Arată profil) 10 aprilie 2012, 08:32:17

Koracio:3. Plana disvolviĝo de la monda ekonomio.

La socialismo montris, ke la planekonomio ne funkcias bone.
Sed la merkata ekonomio ne estas pli bone, ĉar profiton homoj atingas per ajna maniero.
Ĝi estas la kaoso en kiu prosperas senmoralo.
Kreto en tablojdoj, aĉaĵo en manĝaproduktoj, komerco per homoj, narkotaĵabutikoj, armilo ĉe banditoj...

sandreus (Arată profil) 10 aprilie 2012, 09:29:40

vmel:Aliaj entuziasmuloj jam centfoje proponis ion similan. Estas absoluta utopio.
Se ideo estas bela kaj plaĉas al multaj, do estas bezonas aspiri al ĝia realigo.

Înapoi mai sus