前往目錄

Kio estas Dio ?

貼文者: Paquillo, 2012年4月10日

訊息: 164

語言: Esperanto

Paquillo (顯示個人資料) 2012年4月10日上午6:54:34

Mi bedaŭras sed mi ne povas legi 576 mesaĝojn pri la ekzisto de dio kvankam plaĉas la mi la temo, mi ne estis en la forumo kiam komencis. Kial ni ne rekomencas sur firma grundo. Kio diable estas dio? Ĉu tiu dio ekzistas?
mi alportas la unuan difinon de dio:
Por mi dio estas la suno, ĉu ĝi ekzistas?
Alportu difinon de dio k ni povos diskuti ĉu tiu dio ekzistas aŭ ne.

AlfRoland (顯示個人資料) 2012年4月10日上午7:10:10

Paquillo:Mi bedaŭras sed mi ne povas legi 576 mesaĝojn pri la ekzisto de dio kvankam plaĉas la mi la temo, mi ne estis en la forumo kiam komencis. Kial ni ne rekomencas sur firma grundo. Kio diable estas dio? Ĉu tiu dio ekzistas?
mi alportas la unuan difinon de dio:
Por mi dio estas la suno, ĉu ĝi ekzistas?
Alportu difinon de dio k ni povos diskuti ĉu tiu dio ekzistas aŭ ne.
Ĉu vi preĝas al la suno? Ĉu la suno aŭskultas preĝojn? Ĉu la suno influas aparte vian vivon (alimaniere ol ĝi influas nin ĉiujn)?

Se vi respondos "ne" al tiuj demandoj, kial ne simple nomu ĝin "suno"?

Paquillo (顯示個人資料) 2012年4月10日上午7:26:34

AlfRoland:

Vere, mi nur volis alporti ekzemplon.

Alia difino:
Dio estas ĉiopova blankbarbulo kiu premias aŭ punas la homojn laŭ sia volo, k laŭ iliaj agoj. kaj kiu loĝas ie en la ĉielo.

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年4月10日上午8:29:29

Paquillo:Alia difino:
Dio estas ĉiopova blankbarbulo kiu premias aŭ punas la homojn laŭ sia volo, k laŭ liaj agoj. kaj kiu loĝas ie en la ĉielo.
Alia difino:
Dio estas senfina, neimageble senfine pli granda ol la jam grandega universo kie ni vivas. Dio estas personeco kaj energio, la fonto de ĉiu persono kaj de ĉiu energio-materio.

Amike.

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2012年4月10日上午10:32:36

Dio ĉiam estas tio, kion la nuna scienco ne povas refuti.

mihxil (顯示個人資料) 2012年4月10日下午5:17:12

Paquillo: Por mi dio estas la suno, ĉu ĝi ekzistas?
La suno ekzistas. Sed nomi la suno 'dio' estas ridinda afero. Dio en normalaj difinoj estas iu persono, kaj la suno klare ne estas persono. Ĝi estas granda gasbulo.

tommjames (顯示個人資料) 2012年4月11日下午4:59:09

Paquillo:Kio diable estas dio?
Bona demando, bedaŭrinde preskaŭ neniam traktata de homoj kiuj emas engaĝiĝi en tia senutila kaj vana argumentado, kiel la fadenego menciita de vi.

Kiel teologia nekognitivisto mi ĉiam atendas sencohavan (kaj signifohavan) difinon de "Dio", antaŭ ol diskuti "lian" aŭ "ĝian" (aŭ kio-ajn-an) ekziston aŭ neekziston. Tio ĝenerale baras min de tiaj diskutoj. Eble tio estas domaĝa, sed certe preferinda ol paroladi pri nenio.

Danielo_stranga (顯示個人資料) 2012年4月12日下午1:32:59

Saluton!
Eble, mi eraris, mi opinas, ke Dio kaj Diablo ekzistas, kaj tiu ĉi estas unu kaj l'sama persono.

Dio estas l'sola, sed ĉiuj nomas ĝin malsame. Dio ne povas tute esti bona aŭ malbona. Ĝin taksas ni. Kiam Dio kreas ion bonan, ni nomas ĝin la Kreinto, la Plejpotenca, la Ĉiopova, k t. p.. Kiam Dio kreas ion malbonan, ni nomas ĝin Diablo, Satano k t. p.. Ĉio estas relativa.

ghibulo (顯示個人資料) 2012年4月12日下午3:47:06

Danielo_stranga:
Dio kreas ion malbonan, ni nomas ĝin Diablo, Satano k t. p.. Ĉio estas relativa.
Se vi povus krei kaj kreus estulon, kiu havus liberan volon por fari bonon aŭ malbonon, kaj tiu estulo farus malbonon. Ĉu la malbono estas via laboro?

scorpjke (顯示個人資料) 2012年4月12日下午6:22:04

Dio estas io, kiu estas en niaj koroj kaj igas nin bonaj ridego.gif

回到上端