Messages: 24
Language: Esperanto
Epovikipedio (User's profile) April 14, 2012, 2:32:43 PM
zan:En la frazo "Hodiaŭ estas sabato.", kiu estas subjekto, hodiaŭ aŭ sabato?Hodiaŭ.
zan (User's profile) April 15, 2012, 11:58:07 AM
sudanglo:tiam ankaŭ 'hodiaŭ' povas esti subjekto.
黄鸡蛋:laŭ mia opinio oni povas rigardi la "hodiaŭ" kiel subjekton, ankaŭ la frazon kiel sensubjektan same kiel "Estas varme".
Epovikipedio:Hodiaŭ.Laŭ viaj opinioj la subjekto de "Hodiaŭ estas sabato" estas "hodiaŭ".
La dua demando de mi estas: Ĉu "Estas sabato" havas la subjekton "sabato" aŭ ĝi estas sensubjekta?
opalo:La subjekto de "Estas sabato" aŭ "Sabato estas" estas "sabato".
fajrkapo:sed estas sabato hodiaŭ? eble ambaŭ neniam estas subjekto. Mi kredas ĉi tion laste, sed mi ne certas...Troviĝas malsamaj opinioj. Ambaŭ eblas?
Tio ja ne estas grava en praktiko nek eble en gramatiko. Sed mi volas scii, kiel vi pensas.
Mi ne scipovas eŭropajn lingvojn, sur kiuj Esperanto baziĝas. Do, bonvolu pardoni min, ke mi demandas ŝajne sensencan aferon por vi.
darkweasel (User's profile) April 15, 2012, 12:21:19 PM
zan:Tie laŭ mi klare sabato estas la subjekto.
La dua demando de mi estas: Ĉu "Estas sabato" havas la subjekton "sabato" aŭ ĝi estas sensubjekta?
zan:Ne, la demando tute ne ŝajnas al mi sensenca, kvankam ĝia respondo evidente havas neniujn praktikajn sekvojn.
Mi ne scipovas eŭropajn lingvojn, sur kiuj Esperanto baziĝas. Do, bonvolu pardoni min, ke mi demandas ŝajne sensencan aferon por vi.
Hyperboreus (User's profile) April 16, 2012, 1:13:31 AM
Desit1 (User's profile) April 16, 2012, 2:02:53 AM
Vi havas ĉi tie iom da problemo pro tio ke la frazo enhavas du "imagajn" aferojn, "hodiaŭ" estas tempa vorto kiu ne utilas entute pro tio ke nur ekzistas ĉiam (mi ne scias kiel ekspliki tion ĉi...damne), kaj ni ne povas ĝin preni, vidi nek uzi (la tempo estas alia afero), kaj "sabato" estas nura nomo de tago; se ni ĉiuj malŝaltus la komputilojn, forĵetus la taglibrojn, kalendarojn, horloĝojn dum iom da tempo, poste ni ne scius en kia tago ni vivas, tiam, eble, oni komencus de lundo kaj antaŭen. Estas nura supozo.
Malsimile estus se ni analizus ion similan sed iomete pli difinitan:
"Petro estas homo"
Mi pensas ke tiel "hodiaŭ" kiel "sabato" rolas kiel "komplemento" kaj kiel "subjekto".
darkweasel (User's profile) April 16, 2012, 5:51:59 AM
Desit1:se ni ĉiuj malŝaltus la komputilojn, forĵetus la taglibrojn, kalendarojn, horloĝojn dum iom da tempo, poste ni ne scius en kia tago ni vivas, tiam, eble, oni komencus de lundo kaj antaŭen. Estas nura supozo.Pri tio mi malcertas, ĉar certe astronomiistoj povas kalkuli aferojn kiel plenlunojn, ekvinoksojn, ktp. kaj tiel eble ankoraŭ alveni al la nuna dato laŭ la antaŭa (gregoria) kalendaro.
sudanglo (User's profile) April 16, 2012, 9:08:14 AM
Sed la ordinara Eŭropana Esperantisto ne havus apartan percepton pri la afero. Li nur volus scii ĉu li povas uzi la saman formulon kiel en la gepatra lingvo ankaŭ en Esperanto, kaj se ne, kion li devus diri por esprimi la koncernan ideon.
Ni lasas al la gramatikistoj disputi pri kiom da anĝeloj povas sidi sur pinglo-kapo. (Tio estas aludo al vanaj teologiaj disputoj de la Mezepoko.)
Desit1 (User's profile) April 16, 2012, 4:46:17 PM
darkweasel:Pri tio mi malcertas, ĉar certe astronomiistoj povas kalkuli aferojn kiel plenlunojn, ekvinoksojn, ktp. kaj tiel eble ankoraŭ alveni al la nuna dato laŭ la antaŭa (gregoria) kalendaro.Jes, certe tio povas okazi, sed...ĉu vi certas ke ni hodiaŭ loĝas/vivas en lundo? Kion mi volis diri estas ke la nomo de la tago estas nur tio, nomo.
darkweasel (User's profile) April 16, 2012, 4:53:15 PM
Desit1:Ne, en Aŭstralio estas jam mardo!
Jes, certe tio povas okazi, sed...ĉu vi certas ke ni hodiaŭ loĝas/vivas en lundo?
(Sed bone, mi komprenas vian argumenton.)
darkweasel (User's profile) April 16, 2012, 6:39:53 PM
N-true:Mi ne estas lingvisto, sed al mi jam ŝajnas stranga la antaŭsupozo, ke estas sabato estas sensubjekta frazo. Laŭ NPIV (vortaro.net) unu el la signifoj de esti estas "Verbo uzata por akcenti la realecon de io abstrakta", kun ekzempla frazo estas tempo, ke mi enlitiĝu. Ĉu ankaŭ tio ŝajnas al vi sensubjekta?
Ĉu io kontraŭdiras al tiu ĉi analizo?
Ĉu ne estas sabato signifas simple, ke sabato (subjekto) estas (predikato, esti = esti reala, esti fakta)?