글: 24
언어: Esperanto
zan (프로필 보기) 2012년 4월 14일 오전 6:44:33
darkweasel (프로필 보기) 2012년 4월 14일 오전 7:10:06
zan (프로필 보기) 2012년 4월 14일 오전 8:20:17
Tio estas en la angla "It's Saturday today". "It" estas formala subjekto. Ĉu "Saturday" estas komplemento? Ĉu ankaŭ en esperanto "sabato" estas komplemento?
robbkvasnak (프로필 보기) 2012년 4월 14일 오전 8:43:15
zan (프로필 보기) 2012년 4월 14일 오전 8:54:09
En la frazo "Estas sabato", ĉu "esti" estas sensubjekta verbo, aŭ ĉu "sabato" estas subjekto?
sudanglo (프로필 보기) 2012년 4월 14일 오전 9:00:05
Evidente, hodiaŭ povas esti foje substantivo (o-vorto), ĉar oni povas meti prepozicion antaŭ 'hodiaŭ' ekz ekde hodiaŭ, post hodiaŭ, ktp.
Do, se en la unua tago de la monato estas sabato, la unua tago estas la subjekto, tiam ankaŭ 'hodiaŭ' povas esti subjekto.
Sed mi ankaŭ scivolas kiel Robb - Kiel gravas?
zan (프로필 보기) 2012년 4월 14일 오전 9:19:18
Alie ĉu "Sabato estas"?
Kiu estas pli natura klarigo laŭ via sento?
Mi ne scias, kiel pensas eŭroplingvanoj, do mi simple demandas.
Eĉ se eŭroplingvanoj ne povas facile respondi, ankaŭ tio estas interesa informo por mi.
opalo (프로필 보기) 2012년 4월 14일 오전 10:13:39
zan:La frazo "Estas varme" estas sensubjekta. Ĉu "Estas sabato" estas la sama tipo?La subjekto de "Estas sabato" aŭ "Sabato estas" estas "sabato".
Alie ĉu "Sabato estas"?
Kiu estas pli natura klarigo laŭ via sento?
Mi ne scias, kiel pensas eŭroplingvanoj, do mi simple demandas.
Eĉ se eŭroplingvanoj ne povas facile respondi, ankaŭ tio estas interesa informo por mi.
"Estas sabate" estas sensubjekta.
fajrkapo (프로필 보기) 2012년 4월 14일 오전 10:32:47
zan:Eĉ se eŭroplingvanoj ne povas facile respondi, ankaŭ tio estas interesa informo por mi.Tio estas kio okazas, nur lingva profesiuloj scios vere respondi, ĉar oni povas diri hodiaŭ estas sabato, aŭ sabato estas hodiaŭ, eĉ estas sabato hodiaŭ.
Se oni diras hodiaŭ estas sabato, la subjekto estas eble hodiaŭ ĉar oni volas meti la enfazon en hodiaŭ, se oni diras sabato estas hodiaŭ eble la subjekto estas sabato, sed estas sabato hodiaŭ? eble ambaŭ neniam estas subjekto. Mi kredas ĉi tion laste, sed mi ne certas...eble PMEG klarigas ĉi tion. Sed mi opinias ke la granda plimulto ne scias.
Ĝis
sudanglo (프로필 보기) 2012년 4월 14일 오후 1:38:07
Tio ne tiom gravasJes. Gramatiko estas nur sistemo por organizi priskribon de lingvo. Ĝi ne ekzistas absolute.
Oni ne povas meti vorton sub mikroskopon kaj diri - tio estas adverbo, subjekto, kc.
La sola vere interesa demando estas kiam kaj kun kiu efiko oni dirus hodiaŭ estas sabato, aŭ estas hodiaŭ sabato, aŭ iu alia kombino de la tri vortoj.