Mesaĝoj: 11
Lingvo: Esperanto
Ilmen (Montri la profilon) 2012-aprilo-21 10:40:38
Mi intencis korekti Esperantlingvan artikolon ĉe Lang-8.com, sed mi renkontis fraz-strukturon pri kies valideco mi ne certas. Jen la frazo:
"Venis malpli multe da pacientoj urĝaj al la hospitalo ol mi antaŭsupozis, kaj mi estis malokupata."
Mi anstataŭe skribus "venis malpli multe ... ol tiom, kiom mi antaŭsupozis". Ĉu prave? Aŭ ĉu la origina frazo estas ankaŭ strukture valida?
Dankon antaŭe.
sudanglo (Montri la profilon) 2012-aprilo-21 11:03:49
Se mi devus ŝanĝi vian originalan frazon mi metus urĝajn antaŭ pacientojn kaj ŝanĝus kaj mi estis malokupata al kaj mi estis malpli okupata.
Malokupi ŝajnis al mi signifi forlasi liberigante - malokupi sidlokon
HaleBopp (Montri la profilon) 2012-aprilo-21 11:25:58
Saman demandon mi jam starigis.
Do vi povas diri :
"Pli da pacientoj ol mi supozis."
aŭ "Pli da pacientoj ol tio, kion mi supozis."
aŭ "Pli da pacientoj ol kion mi supozis."
Sed la uzo de "tiom, kiom" ŝajnas al mi stranga tie. "Il est venu moins que autant que je supposais"… Ne estas malĝuste sed ne aspektas bone al mi.
Due, kial diri "antaŭsupozi"? "supozi" sufiĉas. Kiel se vi dirus "ekkomenci", "komenci" sufiĉas. Vi ne bezonas uzi senutilajn komplikaĵojn. Ĉu ne?
Poste, "malpli multe da" ne estas klara por mi. Se vi intecas diri "beaucoup moins de patients", mi dirus "multe malpli da pacientoj", ĉar tie vi diris "moins beaucoup de patients que".
Ankaŭ, la adjektivoj, pli ofte estas antaŭ la nomo, kaj "hospitalo" estas evitinda en tiu senco, laŭ la ReVo. Preferu "malsanulejo".
Do mi dirus :
"Venis al la malsanulejo multe malpli da urĝaj pacientoj ol mi supozis, kaj mi estis senfara."
Ilmen (Montri la profilon) 2012-aprilo-21 13:14:30
Lang-8 estas retejo por reciproka lingva korektado; tie for lernantoj verkas artikolojn en lingvoj, kiujn ili lernas, kaj poste denaciaj parolantoj (aŭ almenaŭ pli-malpli spertaj lernantoj en la kazo de la Esperantlingvo ) korektas la artikolojn.
Pro tio, ke tie for ne estas multe da spertaj Esperantistoj por korekti la Esperantlingvajn artikolojn, mi iafoje ilin korektas, indikante tion, ke mi ne estas tre sperta parolanto, kaj do ke mi povas ne trovi ĉiujn eblajn erarojn ene. ♪
Se vi volas, mi povas doni al vi la ligilon de la fonta artikolo, sed vee vi ne povos vidi ĝin estante neregistriĝintaj.
• La nokta hospitalo
Ilmen (Montri la profilon) 2012-aprilo-21 13:29:35
Io kiel "ol (tion, )kion mi supozis" ja ŝajnas pli bona al mi, efektive.
Posttempa noto: Mi ete eraris en la lasta frazo, mi volis skribi "ol (tio/tiom, )kion mi supozis". ♪
TatuLe (Montri la profilon) 2012-aprilo-21 19:52:24
Ilmen:Kaj, jes, en tiu frazo, la precipa afero, kiu al mi ŝajnis esti ebla eraro, estis tio, ke ne estas substantivo post la rolmontrilo "ol" (ĝis nun mi neniam vidis "ol" rekte sekvatan de verbo tiel).Mi pensas ke "ol" ne estas vera rolmontrilo/prepozicio (PMEG metas ĝin en kategorion "komparaj vortetoj" ), kaj tial ĝi ne sekvas la regulojn de prepozicioj.
Io kiel "ol (tion, )kion mi supozis" ja ŝajnas pli bona al mi, efektive.
glig (Montri la profilon) 2012-aprilo-21 21:24:04
Ilmen:Bonan tagon. ♪Miaopinie, ambaŭ frazoj kalkulas, kvankam la unuan mi pli preferas, ĉar ĝi estas malpli longa.
Mi intencis korekti Esperantlingvan artikolon ĉe Lang-8.com, sed mi renkontis fraz-strukturon pri kies valideco mi ne certas. Jen la frazo:
"Venis malpli multe da pacientoj urĝaj al la hospitalo ol mi antaŭsupozis, kaj mi estis malokupata."
Mi anstataŭe skribus "venis malpli multe ... ol tiom, kiom mi antaŭsupozis". Ĉu prave? Aŭ ĉu la origina frazo estas ankaŭ strukture valida?
Dankon antaŭe.
Ilmen (Montri la profilon) 2012-aprilo-21 22:14:32
HaleBopp:Do vi povas diri :Veras tio, ke "kiom mi supozis" ne tute taŭgas. Kion vi pensas pri "pli... ol tiom, kion mi supozis"? Ĉu vi ankaŭ pensas tion, ke la "tiom" troas tiukaze?
"Pli da pacientoj ol mi supozis."
aŭ "Pli da pacientoj ol tio, kion mi supozis."
aŭ "Pli da pacientoj ol kion mi supozis."
Sed la uzo de "tiom, kiom" ŝajnas al mi stranga tie. "Il est venu moins que autant que je supposais"… Ne estas malĝuste sed ne aspektas bone al mi.
HaleBopp:Do mi dirus :Bonege! Dankon pro la frazo. Mi tamen aldonos "do" en la parto "kaj mi estis senfara" tial, ke, pro la kunteksto kaj la Franclingva versio de la artikolo, ŝajne estas kaŭza rilato inter la du partoj de la frazo.
"Venis al la malsanulejo multe malpli da urĝaj pacientoj ol mi supozis, kaj mi estis senfara."
"Kaj do mi estis senfara".
sudanglo (Montri la profilon) 2012-aprilo-21 22:31:16
kial diri "antaŭsupozi"? "supozi" sufiĉas. Kiel se vi dirus "ekkomenci", "komenci" sufiĉas. Vi ne bezonas uzi senutilajn komplikaĵojn. Ĉu ne?Sed ja estas diferenco inter antaŭsupozi kaj supozi.
Poste, "malpli multe da" ne estas klara por mi. Se vi intecas diri "beaucoup moins de patients", mi dirus "multe malpli da pacientoj", ĉar tie vi diris "moins beaucoup de patients que".
1. antaŭsupozis - mi atendis certan nombron.
2 supozis - mi min trompis pri la nombro. Eble montris tion posta kalkulo.
Kaj ankaŭ estas diferenco inter malpli multe kaj multe malpli, ĉu ne?
Ĉu vi havas ion malpli multekostan? (ĝi estas multekosta)
Ĉu vi havas ion multe malpli kostan? (mi volas ion je kompare eta prezo.)
Ilmen (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 17:17:03
« Venis al la malsanulejo multe malpli da urĝaj pacientoj ol (kion) mi antaŭsupozis, kaj do mi estis senfara. »
Mi for tie citis viajn nomojn, Sudanglo kaj HaleBopp, dirante tion, ke vi multe helpis korekti la frazon. ^^
Tie for mi ankaŭ donis ligilon celantan ĉi tiun diskut-fadenon.