Moderatoro?
de Chainy, 21 de abril de 2012
Aportes: 87
Idioma: Esperanto
Chainy (Mostrar perfil) 22 de abril de 2012 20:02:59
darkweasel:Bone, ne indas kontraŭi vian preferon de -ist-. Ambaŭ formoj estas gramatike ĝustaj, kaj vi pravas, ke en certaj okazoj, povas esti utile havi adjektvan formon.Chainy:Persone, mi ne insistus pri '-ist-', ĉar administranto de forumo ofte plenumas tiun rolon nur en sia libera tempo, kaj do oni ne povas kompari tion kun la profesio de instruisto! Kaj ĉiuokaze, la reguloj por klarigi kiam oni uzu '-ist-' aŭ '-ant-' ne estas tute klaraj...-ant interalie malpermesus adjektivon moderiganta (= "kiu moderigas", kaj ne: "rilata al moderiganto"). Jam tio ŝajnas al mi sufiĉe bona argumento kontraŭ -ant.
darkweasel:Nu, 'moderatorado' ja iom ĝenas min. Tio estas terure longa vorto. Ofte, la Esperanta formo de iu internacia vorto estas pli eleganta kaj mallonga, sed en tiu ĉi kazo, ni kreis iun monstron!
Chainy: Eble aspektus pli bone ŝanĝi tiujn titolojn en la menupanelo al 'Administrado' kaj 'Moderigado'?Tio estas fakte - sendepende de la resto de la diskuto - tre bona ideo, kiun mi tuj efektivigos (tamen dumtempe evidente ankoraŭ kun moderatorado), se tio ne ĝenas vin!
Kiam ni uzis 'moderator/o' en nia traduko mi ofte evitis longajn verbajn formojn de tiu vorto, ĉar ili aspektas teruraj. Mi vere volus trovi iun solvon sen tiu radiko, se tio eblas.
fajrkapo (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 07:58:30
Chainy:Kial ne simple juĝanto, administrantoj-juĝantoj, povus estas ankaŭ juĝisto sed ĉi tiu lasta estas pli kiel profesio, kaj juĝanto estas kiel lernuhelpisto, ili juĝi la mesagojn, povas foriri iujn, kontroli lernuuzantojn, interveni, kaj tiel plu.
Kiam ni uzis 'moderator/o' en nia traduko mi ofte evitis longajn verbajn formojn de tiu vorto, ĉar ili aspektas teruraj. Mi vere volus trovi iun solvon sen tiu radiko, se tio eblas.
ĝis!
Chainy (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 13:55:25
fajrkapo:Kial ne simple juĝanto, administrantoj-juĝantoj, povus estas ankaŭ juĝisto sed ĉi tiu lasta estas pli kiel profesio, kaj juĝanto estas kiel lernuhelpisto, ili juĝi la mesagojn, povas foriri iujn, kontroli lernuuzantojn, interveni, kaj tiel plu.Laŭ vortaro.net:
ĝis!
juĝanto = Persono, kiu esprimas juĝan opinion.
- do tiu vorto ne vere taŭgus por 'moderator'. Sonus, kvazaŭ oni iel minacas ĉiujn forumanojn!
Chainy (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 14:31:16
Hyperboreus:Mi ne ŝatas la vorton "moderatoro" pro la jenaj kialoj:Ni nun serĉas vorton, kiu fakte tre similas al 'prezidi'. Laŭ NPIV:Sumsume, jam ekzistas "moder", kaj mi preferus "moderiganto" aŭ "moderigisto", ĉar "moderatoro" estus evitinda kaj superflua latinismo.
- Kial krei novan neoficialan radikon "moderator", se jam ekzistas la oficiala radiko "moder"?
- Kial uzi latinan sufikson (-tor, -toris), se ekzistas Esperantajn sufiksojn "-ant-" kaj "-ul-" kaj "-ist-"?
- Kial krei pliajn vortojn Esperante neanalizeblajn?
- Se oni uzas latinan sufikson por krei la faranton, ĉu oni ankaŭ uzos latinan sufikson por krei la farantinon? Moderatoro kaj Moderatrico?
Se ni uzus "moderatoro", do la leganto de la forumo estus "lektoro", la skribanto en forumo estus "skriptoro" kaj la vidanto de fadenoj estus "visoro".
Ni parolu latino sine flexione.
Prezidi = Konduki en ordo la diskutojn. prezidi en kunsido, en tribunalo, en parlamentoB; prezidi super la debatoj; mi prezidos en la kongreso ne kiel aŭtoro, sed kiel «la plej kompetenta E-isto; li lerte prezidis la UN-asembleonSed ni ne povus nomi 'moderator' prezidanto! Tiu vorto ja estas tro forte ligita kun alia signifo.
Hyperboreus, via argumento pri 'moderigi' estas bona, sed mi ne povas trovi iun ajn ekzemplon en la Tekstaro, kie oni uzas ĝin en senco simila al 'prezidi'. Oni ĉiam uzas ĝin en la tre rekta senco 'igi ion modera', ekzemple:
La vero estas ke li moderigas la doloronDo, ĉu ni donu aldonan signifon al 'moderigi' aŭ, ĉu ni elpensu ion novan? Sudanglo sugestis, ke ni povus doni tiun aldonan signifon al 'moder/', sed tiu estas adjektiva radiko, do la signifo de 'moderi' verŝajne estu 'esti modera'.
Eble ni povus ekuzi novan radikon kun la verba formo kiel bazo:
moderat/i (moderati diskuton ktp)
moderat/a (rilata al moderatado)
moderat/ant/o
moderat/ist/o
Tio similus al la forigo de 'oro' ĉe la fino de 'redaktor/o', kio rezultigis 'redakt/ist/o' ktp...
Eble estus plej bone simple doni aldonan signifon al 'moderigi', kaj oni povus kompreni ĝin en kunteksto. En la angla ja tiel funkcias, kaj neniu havas problemon kompreni du apartajn signifojn de 'to moderate'.
TatuLe (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 14:47:08
Chainy:Sed ni ne povus nomi 'moderator' prezidanto! Tiu vorto ja estas tro forte ligita kun alia signifo.Ĉu do taŭgus "prezidisto"? Mi ne scias ĉu tio estas bona ideo, sed oni almenaŭ ĉirkaŭiras la signifon 'respublikestro'.
fajrkapo (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 17:48:13
-forumestro, male al forumano aŭ forumisto
-gvidanto, gvidisto
-gardanto, gardisto, gardi estas atenti kaj fari ĉion por ke ne okazu io malbona al iu-io...
-reganto, registo
-estro
fstphane (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 17:53:59
- regulo/ regularo/ regulisto aŭ forumregulisto (france: régulateur).
darkweasel (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 17:58:13
Chainy:Tion mi almenaŭ ŝatas pli ol doni novan neevidentan signifon al moderigi (ja ĝustas, ke en la angla tio funkcias, sed Esperanto ja iom pretendas esti pli klara kaj pli logika), sed ĝi estas malpli internacie rekonebla ol moderatoro - fakte ĝi estas prunto nur el la angla, laŭ kion mi povas vidi en Vikipedio:
Eble ni povus ekuzi novan radikon kun la verba formo kiel bazo:
moderat/i (moderati diskuton ktp)
moderat/a (rilata al moderatado)
moderat/ant/o
moderat/ist/o
de: moderieren - Moderator
en: moderate - moderator
fr: modérer - modérateur
es: moderar - moderador
ktp.
Do nur la angla vere havas ion similan al "moderat-" por tiu signifo, dum "moderator-" estas tre universala kaj okazas ne nur en hindeŭropaj lingvoj, sed eĉ en la finna (moderaattori).
Hyperboreus (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 18:32:20
Chainy (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 18:45:35
Hyperboreus:Ad 1: "Prezidi" ŝajnas al mi fabela. La vorto serĉata estus "prezidisto".Mi ne vere komprenas vian konkludon... Ŝajne kaj prezidisto kaj moderigisto plaĉas al vi kiel traduko de 'moderator'?
Ad 2: Ne necesas ŝanĝi la signifon de "moder": Moderigisto estas persono kiu moderigas la tonon, la enhavon kaj la esprimmanierojn de partoprenantoj, ĉu parole, ĉu skribe.