Moderatoro?
ya Chainy, 21 Aprili 2012
Ujumbe: 87
Lugha: Esperanto
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 29 Aprili 2012 11:45:25 asubuhi
darkweasel:Dankon, darkweasel. Unue, tio iom konfuzis min! Admin?! Nu, tio estas pro tio, ke mi unue instalis la anglalingvan version, kaj poste mi aldonis la Esperantlingvan tradukon.sudanglo:Kial 'Saluton Admin'?Ĉar "admin" estas la salutnomo, kiun elektis Chainy en sia forumo. Se vi ensalutus tie, la teksto estus "Saluton sudanglo".
Nuntempe oni ja povas uzi Esperantlingvan instalilon, sed por tio oni devas memori enmeti la koncernajn tradukdosierojn en certan dosierujon antaŭ ol lanĉi la instalilon. Estas tiel por ĉiuj lingvoj krom la angla. Sed, laŭdire oni planas aldoni elektobutonon ene de la instalilo, por ke oni povu elekti la lingvon de la instalado. Tio espereble estos en la venonta versio de SMF.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 29 Aprili 2012 11:53:31 asubuhi
sudanglo:Se la fakaj titoloj Serĉi kaj Elsaluti uzas infinitivon, kial Administrado kaj Moderigado uzas 'ad'.Nu, ni fakte ŝanĝis tion nur antaŭ kelke da tagoj, dum nia diskuto pri 'moderig/'! Antaŭe, tiuj titoloj ĉiam estis 'Administri' kaj 'Moderatori'.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 29 Aprili 2012 3:32:12 alasiri
Chainy:Fakte dum la instalado eblas elekti ajnan salutnomon por la unua konto.
Dankon, darkweasel. Unue, tio iom konfuzis min! Admin?! Nu, tio estas pro tio, ke mi unue instalis la anglalingvan version, kaj poste mi aldonis la Esperantlingvan tradukon.
Albert1 (Wasifu wa mtumiaji) 29 Aprili 2012 9:33:18 alasiri
Chainy:Mi tre ŝatas la ŝanĝon al la radiko 'moder/a' kun la finaĵoj 'moderiganto', 'moderigado', 'moderigejo' ĉar preni jam kunmetitan vorton (moderator/o) kiel radikon aspektas laŭ mi malbone, precipe se oni 'fabrikas' vortojn kiel: 'moderatorado' kaj tiel plu.
1. oderator > oderigist
2. oderatorado > oderigado
3. oderigistejo > oderigejo
En mia testo tio rezultigas, ke 'moderatora' nun ĉiam estas 'moderigista', sed eble en iuj okazoj estus pli bone se estus 'moderiga'...
En la kazo ke oni devas elekti inter 'ist' kaj 'ant', mi preferas 'moderiganto' sed povas senprobleme supervivi la uzon de 'moderigisto'.
Mi ankaŭ aldonas bildon kun la antaŭaj malbelaj formoj.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 30 Aprili 2012 3:05:31 alasiri
Chainy:Eble vi pravas, Sudanglo, ni lasu tiujn vortojn kiel infinitivojn: "Administri" kaj "Moderigi"sudanglo:Se la fakaj titoloj Serĉi kaj Elsaluti uzas infinitivon, kial Administrado kaj Moderigado uzas 'ad'.Nu, ni fakte ŝanĝis tion nur antaŭ kelke da tagoj, dum nia diskuto pri 'moderig/'! Antaŭe, tiuj titoloj ĉiam estis 'Administri' kaj 'Moderatori'.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 30 Aprili 2012 4:51:02 alasiri
Chainy:Jes, fakte tio ne estas tre grava al mi.Chainy:Eble vi pravas, Sudanglo, ni lasu tiujn vortojn kiel infinitivojn: "Administri" kaj "Moderigi"sudanglo:Se la fakaj titoloj Serĉi kaj Elsaluti uzas infinitivon, kial Administrado kaj Moderigado uzas 'ad'.Nu, ni fakte ŝanĝis tion nur antaŭ kelke da tagoj, dum nia diskuto pri 'moderig/'! Antaŭe, tiuj titoloj ĉiam estis 'Administri' kaj 'Moderatori'.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 1 Mei 2012 10:32:43 alasiri
Chainy:Mi ĵus faris la ŝanĝojn en la "Language Editor" de SMF, sed ne tiel kiel supre montrata. Tiu unua etapo ĉi-supre fakte fuŝis certajn ĉenojn en mia loka instalaĵo, ĉar ĝi ŝanĝis ankaŭ la anglalingvan vorton 'moderator' ene de la kodoj de la ĉenoj!
1. oderator > oderigist
2. oderatorado > oderigado
3. oderigistejo > oderigejo
Do, mi faris la ŝanĝojn jen tiel:
1. oderatorado > oderigado
2. oderatoras > oderigas
3. oderatorejo > oderigejo
4. oderatoro > oderigisto
5. oderatori > oderigi
6. oderatora > oderigista
7. oderatoreja > oderigeja
Mi kontrolis, ĉu ni uzis 'moderatoris, -os, -us', sed trovis neniujn trafojn.
Mi ankaŭ tralegis kaj laŭe ŝanĝis la registriĝan kontrakton.
En la menupanelo, nun estas la infinitivaj formoj 'Administri' kaj 'Moderigi'.