Moderatoro?
de Chainy, 21 avril 2012
Messages : 87
Langue: Esperanto
Chainy (Voir le profil) 21 avril 2012 19:15:36
Mi rimarkis ke Jev, la programisto respondeca por Lernu, uzis la vorton 'forum-prizorgantoj' en siaj mesaĝoj. Mia demando estas, ĉu plaĉas al vi uzado de tiu lasta vorto 'prizorganto' anstataŭ 'moderatoro'? Kion vi pensas pr 'moderatoro'?
Ŝajnas, ke 'moderatoro' estas sufiĉe internacia vorto nuntempe. Mi persone ne estas kontraŭ ĝi. Mi nur iom dubas pri certaj formoj de tia radiko, nome 'moderatori' kaj precipe 'moderatorita' (tre malfacilas elparoli tiun lastan!).
Mi kaj Darkweasel uzis 'moderatoro' en nia traduko de la forum-sistemo SMF (Simple Machines). Rilate la verban formon, mi ofte skribis 'kontrolita de moderatoro'.
Estas eble unu problemo kun la uzado de 'prizorganto' por la signifo 'moderator' - en forumo de SMF, ekzemple, la administristoj havas certan funkciaron ene de la administrista sistemo, kiu nun nomiĝas 'Prizorgado' (en la angla = Maintenance). En tiu ĉi sekcio, la administristo povas plenumigi diversajn taskojn por flegi la bonfunkciadon de la forumo. Ekzemple, eblas kontroli, ĉu la forum-sistemo uzas la plej novan version de la programaro, trovi kaj ripari erarojn en la datumbazo, ktp. Do, se uzi 'prizorganto' en la senco 'moderatoro', tio povus esti iom konfuza.
Ĉe Ipernity, ekzemple, oni uzas la vorton 'kontrolisto', sed tio ŝajnas tre plursenca. En forumo kiel Lernu, se oni uzus tian vorton, uzantoj povus miskompreni, ke temas pri ia kontrolisto de la lingva kvalito, kiu eble korektos erarojn ktp!
Paquillo (Voir le profil) 21 avril 2012 20:09:35
darkweasel (Voir le profil) 21 avril 2012 20:29:39
Paquillo:Mi ne malŝatas la vorton, sed la moderatorojn. Kial ĉi tiu policia kontrolo? Kial oni devas elimini ĉion kio sonas malagrabla al iu kontrolanto? kiu decidas kiuj ideologioj estas malbonaj kaj eliminendaj? Mi pensas ke nur tre gravajn atakojn oni devus kontroli, sed ne ĉiun ajn fivorteton.
Se vi volas paroli pri la neceseco aŭ malneceseco de moderatoroj, malfermu novan fadenon - tie ĉi ni diskutas nur pri tio, kiel nomi tiun koncepton. Dankon.
fajrkapo (Voir le profil) 21 avril 2012 21:03:51
Chainy:Ŝajne ankaŭ Lernu planas iam enkonduki 'moderatoroj', kiuj helpos al la administristoj prizorgi la forumon. Tiaj homoj povas averti uzantojn, se ili malobeas la regulojn de la forumo, aŭ eble forigi certajn mesaĝojn ktp.Mi ne tre ŝatas moderatoro-n, ĉar estas rekte el aliaj lingvoj, kaj ne estas klare kion faras ekzakte uzante tiun vorton, mi preferus alian vorton pli esperantan, kiel avertanto( ili povas averti uzantojn...), aŭ avertisto, eĉ regulisto, ĉar ilia fukcio estas kontroli regulojn, administristoj kaj regulistoj.
kion vi pensas pr 'moderatoro'?
radiko, nome 'moderatori' kaj precipe 'moderatorita' (tre malfacilas elparoli tiun lastan!).
de moderatoro'.
'kontrolisto', sed tio ŝajnas tre plursenca. , ke temas pri ia kontrolisto de la lingva kvalito, kiu eble korektos erarojn ktp!
Paquillo (Voir le profil) 21 avril 2012 21:11:55
darkweasel:Mi ne timas vin. Mi mortos piede. Mi ne timas policemulojn.Paquillo:Mi ne malŝatas la vorton, sed la moderatorojn. Kial ĉi tiu policia kontrolo? Kial oni devas elimini ĉion kio sonas malagrabla al iu kontrolanto? kiu decidas kiuj ideologioj estas malbonaj kaj eliminendaj? Mi pensas ke nur tre gravajn atakojn oni devus kontroli, sed ne ĉiun ajn fivorteton.
Se vi volas paroli pri la neceseco aŭ malneceseco de moderatoroj, malfermu novan fadenon - tie ĉi ni diskutas nur pri tio, kiel nomi tiun koncepton. Dankon.
darkweasel (Voir le profil) 21 avril 2012 21:17:09
fajrkapo:Mi komprenas vian argumenton, tamen tiuj vortoj ne vere bone priskribas la aferojn, kiujn moderatoro povas fari en SMF. Moderatoro ne povas nur averti uzantojn, sed ankaŭ forigi kaj movi mesaĝojn ktp. (la precizaj permesoj estas agordebla fare de la administristo, vidu la afiŝdosieron).
Mi ne tre ŝatas moderatoro-n, ĉar estas rekte el aliaj lingvoj, kaj ne estas klare kion faras ekzakte uzante tiun vorton, mi preferus alian vorton pli esperantan, kiel avertanto( ili povas averti uzantojn...), aŭ avertisto, eĉ regulisto, ĉar ilia fukcio estas kontroli regulojn.
Regulisto povus ankaŭ (eĉ pli verŝajne) esti la homo, kiu kreis la regulojn - kutime ne la moderatoroj, sed la administristoj.
fajrkapo (Voir le profil) 21 avril 2012 22:14:31
Laŭ REVO estas:
-Irigi iun kun si al iu loko, direktante lin laŭ sia propra plaĉo:konduki infanon per la mano; konduki blindulon, vizitantojn; konduki ĉevalon per la brido; konduki aŭtomobilon, maŝinon; direkti, gvidi.
-Agigi iun aŭ funkciigi ion laŭ sia propra volo, gardante por si la estrecon.
ĝis
Hyperboreus (Voir le profil) 22 avril 2012 03:22:02
opalo (Voir le profil) 22 avril 2012 03:53:52
- Moderigisto
- Arbitraciisto
Zato (Voir le profil) 22 avril 2012 04:43:52