Til innholdet

Deziro kaj merdigo :P ludo!

fra Desit1,2012 4 23

Meldinger: 61

Språk: Esperanto

Desit1 (Å vise profilen) 2012 4 23 05:34:08

Petu deziron kaj merdigu la deziron de alia homo!

Por ludi ĉi tion unue iu homo devas peti deziron kaj, poste, la sekvanta komentisto devas merdigi ĝin plej kiel eble kaj peti novan deziron ridulo.gif

Ekzemple:
unuulo- Mi deziras povi flugi!
duulo- Deziro realigata! Sed kiam vi estos fluganta en la ĉielo aperos sovaĝa aviadilo kiu vin kaptos en la turbino! Mi deziras la plej novan komputilon!
triulo- Deziro realigata! Sed kiam vi ricevu ĝin vi pagos tiom da mono ke la banko devos preni de vi la domon kaj vestojn, vi ne havos monon por aĉeti manĝaĵojn kaj vi devos loĝi surstrate, kaj via komputilo ne funkcios. Mi deziras ke Kurt Cobain revivu!

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 4 23 06:00:16

Forigite

Danielo_stranga (Å vise profilen) 2012 4 23 11:29:42

Deziro realigita! Sed kiam vi iros en la estontecon, vin atakos malicaj eksterteroj kaj rompos la vian tempmaŝinon!
Mi deziras fariĝi famulo!

Desmut (Å vise profilen) 2012 4 23 14:02:24

Deziro realigita! Sed via vivo publikos en ĉiaj amaskomunikiloj kaj ĉiuj scios eĉ kie vi fekas kaj vi tristiĝos ĝis memmortigo kaŭzita de drugoj lango.gif
Mi deziras flugtapiŝon!

Desit1 (Å vise profilen) 2012 4 23 16:05:04

Deziro realigita! Sed kiam vi atingos la ĉielon aperos fulmotondroj kaj bruligos la tapiŝon lango.gif mi deziras esti superforta!

fizikisto (Å vise profilen) 2012 4 23 16:55:47

Jam realigita!
Tamen, via imuna sistemo bedaŭrinde ne estas superforta. Vi ege malvarmumas kaj neniam resaniĝos.

Mi deziras bone regi Esperanton.

fajrkapo (Å vise profilen) 2012 4 23 18:00:38

Deziro realigita! sed vi ne povos nek paroli nek kompreni aliajn ajn lingvojn, kaj vi estos serĉante bonajn esperantistojn ĉiam...
Mi deziras esti riĉulego, tre...

Paquillo (Å vise profilen) 2012 4 23 18:17:12

fajrkapo:Deziro realigita! sed vi ne povos nek paroli nek kompreni aliajn ajn lingvojn, kaj vi estos serĉante bonajn esperantistojn ĉiam...
Mi deziras esti riĉulego, tre...
Rialigita, vi estas riĉulego, sed, tristiĝu ĉar mi ne envias vin.

Mi volus esti milionulo.

fajrkapo (Å vise profilen) 2012 4 23 18:27:34

Deziro realigita , vi ĉiam estos milionulo, sed ĉar vi ne diris de kio vi volis esti milinulo, vi estos pedikomilionulo!
Mi deziras havi bluajn okulojn!

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 4 23 18:43:22

Forigite

Tibake til toppen