Więcej

Kiu estas la plej facila natura lingvo?

od Paquillo, 24 kwietnia 2012

Wpisy: 98

Język: Esperanto

swalf (Pokaż profil) 17 czerwca 2013, 10:04:38

vincas:
yyaann:Anglodenaskaj infanoj havas multe pli da legadaj problemoj ol samaĝaj germanodenaskuloj (Landerl, 2000), hispanodenaskuloj (Defior,
Martos, kaj Cary, 2002) kaj portugalodenaskuloj (same).
Sed eble por tio kulpas ne lingvo mem, sed sistemo de eduko.
Ĝi ne verŝajnas, la Angla estas instruata ne nur en Unita Regno sed ankaŭ en Usono, Suda Afriko, Canado, Aŭstralujo ktp.
Tiu ĉi fakto tre strangas se ĝi dependus nur je la sistemo de la instruado...

vincas (Pokaż profil) 17 czerwca 2013, 12:12:03

x1004:Por vi la angla estas la plej bona lingvo de la mondo.
Jes, sendube, aliaj lingvoj povus eč entute formorti;]

p.s. mi ŝercas, eble

x1004 (Pokaż profil) 17 czerwca 2013, 20:44:48

vincas:
x1004:Por vi la angla estas la plej bona lingvo de la mondo.
Jes, sendube, aliaj lingvoj povus eč entute formorti;]

p.s. mi ŝercas, eble
Do kiajn kvalitojn havas la angla el strikte lingvistika vidpunkto, kiuj faras ĝin pli bona ol la aliaj lingvoj?

swalf (Pokaż profil) 17 czerwca 2013, 21:04:49

Mi nun rigardas ankaŭ al la keĉua lingvo, mi legis iomete pri tiu lingvo ĉe tiu ĉi bone farita ligilo.
Kvankam la lingvo uzas verbajn deklinaciojn, ili estas tute laŭregulaj.
Ĉi-lingvo ne uzas artikolojn, ne seksigas la nomojn, pluralaj finaĵoj estas opciaj, vortkreado sekvas nur "(K)V(K)"-an skemon.
Krome ĝi havas interesajn aliajn karakterojn, ekzemple la ero "-qa-" fokusigi la vorton en kiu tia ero estis metita.
Mi volas koni pli pri tiu ĉi lingvo, ĝi ankaŭ ŝajnas simpli kune la Indonezia.

vincas (Pokaż profil) 19 czerwca 2013, 08:06:01

x1004:Do kiajn kvalitojn havas la angla el strikte lingvistika vidpunkto, kiuj faras ĝin pli bona ol la aliaj lingvoj?
Dirus la veron mi prifajfas lingvistikan vidpunkton. Por mi gravas, ke tiun lingvon parolus multe da homoj, ke ĝi estus uzata en scienco, kulturo... Por mi gravas nur unu: ĉu lingvo estas monda. Se nun la monda lingvo estus ne angla, sed ĉina aŭ araba, mi lernus tiujn lingvojn.

x1004 (Pokaż profil) 19 czerwca 2013, 11:07:06

vincas:
x1004:Do kiajn kvalitojn havas la angla el strikte lingvistika vidpunkto, kiuj faras ĝin pli bona ol la aliaj lingvoj?
Dirus la veron mi prifajfas lingvistikan vidpunkton...
Tial vi ne meritas diskutadon.

vincas (Pokaż profil) 19 czerwca 2013, 12:46:46

x1004:
vincas:
x1004:Do kiajn kvalitojn havas la angla el strikte lingvistika vidpunkto, kiuj faras ĝin pli bona ol la aliaj lingvoj?
Dirus la veron mi prifajfas lingvistikan vidpunkton...
Tial vi ne meritas diskutadon.
Mi tre ĝojas aŭdante tion ridulo.gif

brw1 (Pokaż profil) 19 czerwca 2013, 15:32:08

goli:
brw1:Nenio lingvo estas tute facile kaj ne tute malfacile! Mi estas denaskparolanto en la angla se ĝi estas facile paroli por mi sed, ĝi ne estas tute facila por mi! Mi kreas ol Grekan estas malfacile sed, ĝi havas ion facila en ĝi. La vera io de lingvoj en mi opinio la plej facila la plej malfacila lernata sed, la plej malfacila la plej facila. Malfacila prenas pli klopodo por lerni la plej facila malplej klopodo kaj kun pli klopodoj lernas pli bona! Pensu pri ĝin!
Via esperanto kaŝis vian ideon. Nu, iom vi pravas. Lernante malfacilan lingvon, lernanto povas preterlasi iun, pensante ke tiu estas facila kaj similas al lia lingvo. Sed lernante malfacialn lingvon, vi sukceson plie, do vi sentas sin kontenta kaj pli motivada.

Kaj fakte facileco de lingvo estas relativa. Por rusoj, lingvoj de slava familio: ukraina, pola, bulgara — estas pli facila ol, ekzemple, germanfamiliaj lingvoj: angla, germana, sveda. Kaj germanfamiliaj lingvoj por rusoj estas pli facila ol aziaj lingvoj kiel ĉina, japana, korea. Por ĉino reverse aziaj lingvoj estas pli facila ol germanfamiliaj kaj germanfamiliaj estas pli malfacila ol slavafamiliaj.
Mi Esperanto ne estas mia plej bona lingvo sed, mi sola estas lernata! Mi bezonas practiki parolanta kun persono sed, mi ne jam havis ŝancon! Mi amas la lingvon facilan aŭ malfacilan. Mi havas teorian ol lernanta de malfacilan lingvon unu foje vi havas lerni la malfacila la restoj de la lingvo rezignos al vi se kial mi diras la malfacilan estas pli facila. Vere ĝi estas al fino la laboro vi faras kun la lingvo ke desidas kiu estas lernebla. Se vi ne laboras por lerni eĉ la facilan vi ne lernas bona sed, se vi laboras kun la lingvo vi studas kiom ajn facila aŭ malfacila vi lernos ĝin. Ĝi estas mia vidpunko.

yyaann (Pokaż profil) 19 czerwca 2013, 19:59:46

swalf:Mi nun rigardas ankaŭ al la keĉua lingvo, mi legis iomete pri tiu lingvo ĉe tiu ĉi bone farita ligilo.
Kvankam la lingvo uzas verbajn deklinaciojn, ili estas tute laŭregulaj.
Ĉi-lingvo ne uzas artikolojn, ne seksigas la nomojn, pluralaj finaĵoj estas opciaj, vortkreado sekvas nur "(K)V(K)"-an skemon.
Krome ĝi havas interesajn aliajn karakterojn, ekzemple la ero "-qa-" fokusigi la vorton en kiu tia ero estis metita.
Mi volas koni pli pri tiu ĉi lingvo, ĝi ankaŭ ŝajnas simpli kune la Indonezia.
Sed ŝajnas, ke kvankam ĝi estas tre regula, ĝi ne necese estas simpla pro iuj el siaj ecoj:
- 9 kazoj.
- Konjugacio, kiu montras ne nur la aganton, sed ankaŭ la agoricevanton.
- Elspirata kaj neelspirata versioj de la samaj literoj /p/ kaj /pʰ/, /t/ kaj /tʰ/ ktp.

Ĝi ankaŭ havas rimarkindajn sed eble nefacile lerneblajn trajtojn:
- Rolvortetoj por montri la gradon de certeco pri tio, kio estas asertata.
- Inkluziva kaj neinkluziva "ni".

yyaann (Pokaż profil) 20 czerwca 2013, 08:59:36

vincas:
yyaann:Anglodenaskaj infanoj havas multe pli da legadaj problemoj ol samaĝaj germanodenaskuloj (Landerl, 2000), hispanodenaskuloj (Defior, Martos, kaj Cary, 2002) kaj portugalodenaskuloj (same).
Sed eble por tio kulpas ne lingvo mem, sed sistemo de eduko.
Ja eblas, ke kulpas la eduksistemo parte. Sed eĉ tiukaze, restas tamen du nedubeblaj faktoj:

1/ Lingvosciencistoj, psikosciencistoj, edukosciencistoj kaj ĉiuspecaj mensosciencistoj ree kaj ree observadis kaj montradis, ke neregulaj skribsistemoj postulas pli da lernotempo. Ili observis tion ĉi kaj pri naturaj lingvoj kaj pri planlingvoj, kaj ĉe homaj lernantoj kaj ĉe komputilaj lernantoj.

2/ La angla skribsistemo estas altgrade neregula. Se vi dubas pri tio mi povas doni al vi multe da ekzemploj. Sed se vi studis sufiĉe la anglan elparoladon, vi jam scias pri kio mi parolas.

Wróć do góry