訊息: 7
語言: Esperanto
ora knabo (顯示個人資料) 2012年4月26日下午4:03:14
Ĉu vi dirus "Mi skribas sur paperon" aŭ "Mi skribas sur papero"?
La unua signifas ke post mia ago leteroj restos skribitaj sur la papero, kaj la dua povus teorie signifi ke mi staras sur grandega papero kaj skribas ion sur iun alian paperon?
Kion vi opinias?
sudanglo (顯示個人資料) 2012年4月26日下午5:45:06
Se vi estus farinta tion, vi estus rimarkinta sub Skribi:
*skrib/i (tr)
1. Desegni simbolojn prezentantajn ideojn aŭ vortojn aŭ sonojn, precipe per krajono, plumo aŭ peniko sur papero ks
Ĉar neniu normale skribas starante sur papero, sur alian pecon de papero, la uzo de la akuzativo ŝajnas iom pedanta.
jeckle (顯示個人資料) 2012年4月28日上午6:44:32
sudanglo:Mi atentigas, ke vi povas nun konsulti NPIV ĉe Vortaro.net (uzu vian Lernu-pasvorton).Via frazo ne enhavas la vorton "skribi" sed la vorton "desegni".
Se vi estus farinta tion, vi estus rimarkinta sub Skribi:
*skrib/i (tr)
1. Desegni simbolojn prezentantajn ideojn aŭ vortojn aŭ sonojn, precipe per krajono, plumo aŭ peniko sur papero ks
Ĉar neniu normale skribas starante sur papero, sur alian pecon de papero, la uzo de la akuzativo ŝajnas iom pedanta.
Desegni simbolojn prezentantajn ideojn aŭ vortojn aŭ sonojn, precipe per krajono, plumo aŭ peniko sur papero ks
Kaj mi ne estas pedanta, tiam mi neniam devus fari eraroin
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
HaleBopp (顯示個人資料) 2012年4月28日上午7:36:51
Se vi diras "mi skribas sur parperon", mi komprenas ke vi estas skribanta sur tablo (ekzemple) kaj, iom post iom, vi movas la skribilon sur paperon ankoraŭ skribante.
darkweasel (顯示個人資料) 2012年4月28日上午7:58:42
HaleBopp:Mi tute malkonsentas - skribi =~ "meti literojn". Kien oni metas literojn? Sur paperon.
Se vi diras "mi skribas sur parperon", mi komprenas ke vi estas skribanta sur tablo (ekzemple) kaj, iom post iom, vi movas la skribilon sur paperon ankoraŭ skribante.
sudanglo (顯示個人資料) 2012年4月28日上午10:12:32
Sed se oni volus indentigi nuancan diferenciĝon, mi dirus ke la formo kun la akuzativo atentigas pri la ago, dum la alia lokigas la skribaĵon.
Iu vandadalo difektis mian portreton, skribante fian komenton sur ĝin en ruĝa inko.
Profesoro X , vi skribis sur paĝo 8. de via libro, ke Esperanto havas nenian ŝancon.
jeckle (顯示個人資料) 2012年4月29日上午3:33:51
la PMEG:En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N... bedaŭrinde vi pravas ...