إلى المحتويات

Ojalá!! Insha allah!

من Paquillo, 29 أبريل، 2012

المشاركات: 20

لغة: Esperanto

fajrkapo (عرض الملف الشخصي) 29 أبريل، 2012 7:22:52 م

Sahaquiel:Mi diras «Tiel estu»-n por diri «Ojalá»-n esperante.
Tiel estu signifas así sea, alivorte amen, kaj ne samas ol ojalá, ke signifas mi deziras ke ĝi plenumiĝus. Tiel estu ne esprimas deziron kaj eblecon, sed ordonon.

dombola (عرض الملف الشخصي) 29 أبريل، 2012 7:27:37 م

Paquillo:Kiel ni tradukus ĝin en eon??
Kiel oni diras "ojalá" en aliaj lingvoj??
En la portugala ni diras "oxalá!".Oni prononcas kiel oŝalá.

Mia vortaro Portugala-Esperanto tradukas kiel :"Dio volu!"

Paquillo (عرض الملف الشخصي) 29 أبريل، 2012 7:32:48 م

dombola:
Paquillo:Kiel ni tradukus ĝin en eon??
Kiel oni diras "ojalá" en aliaj lingvoj??
En la portugala ni diras "oxalá!".Oni prononcas kiel oŝalá.

Mia vortaro Portugala-Esperanto tradukas kiel :"Dio volu!"
Kio signifas por vi oxalá?
Ĉu ĝi estas ofta vorto?

dombola (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2012 7:13:58 م

Paquillo:Kio signifas por vi oxalá?
Ĉu ĝi estas ofta vorto?
Jen signifo de "oxalá" laŭ la Vortaro TF:
oxalá interj. (tb. tomara, queira Deus ), (expressa vivo desejo que determinada coisa aconteça) espereble; mi esperas, ke...; Dio volu, ke...:
oxalá você venha logo = mi esperas, ke vi venu tuj.

Oxalá ankaŭ estas nomo de altranga dio en Kandombleo:
Oxalá estas vorto sufiĉe populara dank' al popola kantado de kanzonoj rilate al tiu dio:
Audŭ kaj kantu kun brazilanoj: "Meu Pai Oxalá"

cellus (عرض الملف الشخصي) 2 مايو، 2012 6:04:39 م

Se estas iu hispana interjekcio kiun oni konas ekster la hispanlingva teritorio tio estas ¡olé! Laŭdire tio venus de la araba "wÁllah!" Kian veran funkcion tiu esprimo havas en la aaba lingvo mi ne scias.

fajrkapo (عرض الملف الشخصي) 2 مايو، 2012 7:17:43 م

cellus:Se estas iu hispana interjekcio kiun oni konas ekster la hispanlingva teritorio tio estas ¡olé! Laŭdire tio venus de la araba "wÁllah!" Kian veran funkcion tiu esprimo havas en la aaba lingvo mi ne scias.
Certe estus tiel, sed mi ĉiam imagis ke havis olea deveno, ĉar olearbo tre abundas hispanie (vere)...
PD: olivujo, aŭ olivarbo, ne olearbo

marcuscf (عرض الملف الشخصي) 2 مايو، 2012 8:27:52 م

Paquillo:Kio signifas por vi oxalá?
Ĉu ĝi estas ofta vorto?
Laŭ mi, portugale estas multe pli kutime diri "tomara" ol "oxalá". Mi preskaŭ neniam aŭdas "oxalá".

troyshadow (عرض الملف الشخصي) 2 مايو، 2012 11:18:42 م

en la rusa ekzistas esprimajxoj:бог даст-(se) dio donos,дай бог-donu,dio;
la unua signifas lauxvorte kaj lauxsenco je "ojalà".Kaj la dua povas signifi la samon kaj iutempe 'ne pli ol...'(dubante emocie)
p.e.:получаю,дай бог,тыщ десять в зарплату=mi ricevas ne pli ol(kutime malpli ol) dek miloj kiel salajro

Paquillo (عرض الملف الشخصي) 3 مايو، 2012 9:37:27 ص

dombola:
Paquillo:Kio signifas por vi oxalá?
Ĉu ĝi estas ofta vorto?
Jen signifo de "oxalá" laŭ la Vortaro TF:
oxalá interj. (tb. tomara, queira Deus ), (expressa vivo desejo que determinada coisa aconteça) espereble; mi esperas, ke...; Dio volu, ke...:
oxalá você venha logo = mi esperas, ke vi venu tuj.

Oxalá ankaŭ estas nomo de altranga dio en Kandombleo:
Oxalá estas vorto sufiĉe populara dank' al popola kantado de kanzonoj rilate al tiu dio:
Audŭ kaj kantu kun brazilanoj: "Meu Pai Oxalá"
Dankon, bela kanzono.
jen ekzemplo de uzo de ojalá en kanzono de silvio rodriguez

http://www.youtube.com/watch?v=kB9wpKXvr1o&fea...

Paquillo (عرض الملف الشخصي) 3 مايو، 2012 9:41:33 ص

cellus:Se estas iu hispana interjekcio kiun oni konas ekster la hispanlingva teritorio tio estas ¡olé! Laŭdire tio venus de la araba "wÁllah!" Kian veran funkcion tiu esprimo havas en la aaba lingvo mi ne scias.
ŭa allah en araba signifas wa: kaj; allah: la Dio. "Kaj Dio". mi pensas ke estas kiel diri: Dio mia!!
olé! en la hispana ne havas religian nuancon. sed la signifoj ne estas tro malproksimaj.

عودة للاعلى