إلى المحتويات

Se vi loĝas en Malago

من Tonyodb, 19 مايو، 2012

المشاركات: 1

لغة: Esperanto

Tonyodb (عرض الملف الشخصي) 19 مايو، 2012 1:58:40 م

La venontan merkredon, la 23an de majo, mi vojaĝos al Malago, pro laborkialoj, sed mi profitos la okazon por renkontiĝi kun malagaj amikoj esperantistaj. Se iu el vi troviĝas tie, mi volonte kunkafumos kun vi. Ni rendevuos en la kafejo Esperanto, en la samnoma strato (kompreneble!) je la 7,30.

Se vi volas ke tio aspektu serioze kaj formale, oni povas diri ke prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio kunvenos kun estraro de Andaluza Esperanto-Unuiĝo lango.gif
Sed alia maniero diri la samon estas ke kelkaj amikoj profitos por bierumi kaj babili en Esperanto.
Se vi ankoraŭ lernas la lingvon, kaj volas iomete praktiki, aŭ almenaŭ aŭskulti kiel ĝi sonas, tiu ĉi estas la momento; vi estas invitita.

Toño

عودة للاعلى