Korektado
door Hyperboreus, 24 mei 2012
Berichten: 9
Taal: Esperanto
Hyperboreus (Profiel tonen) 24 mei 2012 18:39:39
sudanglo (Profiel tonen) 25 mei 2012 08:18:32
Unu matenon, vekiĝinte en sia lito el malkvietaj sonĝoj, Gregor Samsa trovis sin transformita en monstran skarabon. Li kuŝis sur sia kirasece malmola dorso kaj vidis, kiam li levis iom la kapon, sian volbo-forman brunan segmentitan ventron, sur kies alto la litkovrilo, tute preta forgliti, apenaŭ povis teniĝi. Antaŭ lia vizaĝo movetiĝis senhelpe liaj multaj kruroj, plendinde maldikaj kompare kun lia kroma amplekso.
HB mi iomete ĵonglis la tekston, kaj ŝangis certajn vortojn. La sola vera eraro estis laŭ mi komparataj kun - oni kutime uzas adverban formon 'kompare kun'.
sudanglo (Profiel tonen) 25 mei 2012 09:44:52
'Kio okazis al mi?', li pensis. Tio ne estis sonĝo. Lia ĉambro, vere nur iom tro malgranda homĉambro, kuŝis kvieta inter la kvar bone konataj vandoj. Super la tablo, sur kiu dispakita modelaro de ŝtofkomercaĵoj estis etendita – Samsa estis vojaĝanta komizo –, pendis portreto, kiun li antaŭnelonge elŝiris el ilustrita gazeto kaj lokigis en belan, oritan kadron. Ĝi prezentis sinjorinon, kiu, provizita je peltĉapelo kaj peltŝalo, sidis rekte kaj levis kontraŭ la rigardanton pezan peltmufon, en kiu ŝia tuta antaŭbrako estis kaŝita.
TatuLe (Profiel tonen) 25 mei 2012 13:38:49
en sia nuna farto li ne povis meti sin en tiun ĉi pozicionMi dirus "stato" anstataŭ "farto" (en vortaro.net: farto = Stato de ies sano). Sed ankaŭ "farto" ja eblas, se oni intencas egaligi la transformiĝon al malsaniĝo.
Li penis tion eble cent fojojnĈi tie pli taŭgus "provi" ol "peni" - Eble mi malpravas, sed laŭ mi "peni" estas vorto kiu emfazas la malfacilecon kaj longdaŭrecon de tio, kion oni faras, kaj oni ne vere povas dum unu mateno peni ion cent fojojn (krom eble figure), same kiel estus strange strebi al io aŭ klopodi ion cent fojojn dum mallonga tempo.
Hyperboreus (Profiel tonen) 25 mei 2012 17:59:07
darkweasel (Profiel tonen) 25 mei 2012 19:13:10
Hyperboreus:Efektive laŭ mi malfacilas traduki tie ĝuste richtig. Laŭ mia lingvosento tia richtig iom similas al la signifokampoj de deca kaj taŭga, multe pli ol al tiu de vera.
@sudanglo: En la origina teksto oni legas fakte "vera, nur iom tro malgranda homĉambro" kaj ne "vere". La ĉambro ne estas "vere nur iom tro malgranda" sed ĝi havas du ecojn: "ĝi estas vera (kaj ne elpensita)" kaj "ĝi estas nur iom tro malgranda". Ĝi ne estas "truly too small", sed "true and too too small". Mi speras ke je tiu ĉi kondiĉo, "vera" ja estus ĝuste. Kion vi diras?
sudanglo (Profiel tonen) 25 mei 2012 19:28:41
Tio ne estis sonĝo. Lia ĉambro palpeble reala kaj por homo, eĉ se iom tro malgranda, kuŝis .....
Komparataj ĝenas min. Diri, ke io en Esperanta estas eraro, foje kondukas nin sur filozofian terenon. Mi certe trovas ĝin ne-kutima. Mi pripensos.
Hyperboreus (Profiel tonen) 25 mei 2012 19:52:16
sudanglo (Profiel tonen) 26 mei 2012 09:47:06
Tamen, kiel ĝenerala principo, mi dirus ke Esperantlingvaj tradukoj de klasikaĵoj ne devus tro sklavece transpreni la originalon, kaj oni ne hezitu plibonigi, poluri kaj plilogikigi la tekston tiel ke ĝi estu distra kaj glate legebla.
Per tiu rekomendo mi ne celas ke oni artefarite limigu la vortaron, sed ke oni evitu tro longajn frazojn kun kompleksa strukturo, eĉ se tio estas karakteriza de la epoko aŭ stilo de la aŭtoro.
Esperanto estas antaŭ ĉio dua lingvo por ĉiuj kaj tiaj kompleksaj frazoj bremsas la ĝuon de legado.