Zum Inhalt

kiu estas la plej grava minaco por la homaro?

von Paquillo, 27. Mai 2012

Beiträge: 122

Sprache: Esperanto

vincas (Profil anzeigen) 28. Mai 2012 19:10:46

cxevino:Vizitu Brazilon, kie ĉiuj la anglan devige "lernas" kaj "parolas" sed neniu komprenas... kaj kie la angla pok'al poke anstataŭas la portugalan por sociprofesia filtro...

Se tion vi ne komprenas kia esperantisto estas vi ?
Sed mem Brazila registaro decidis lernigi la anglan lingvon.

Altebrilas (Profil anzeigen) 28. Mai 2012 19:44:25

Estu pozitivaj: kio estas la plej granda espero por la homaro (kaj cetere por la aliaj specoj, kaj ju pli la homaro misfartas, des pli ĝi detruas naturon kaj aliajn specojn)?

cxevino (Profil anzeigen) 28. Mai 2012 20:26:39

Sendube, iu solvo por la naturo estus la malapero de la homaro... (Onĉjo Zam' pardonu min!)

Paquillo (Profil anzeigen) 28. Mai 2012 20:55:42

vincas, mirigas min ke vi parolas je la nomo de ĉiuj usonanoj, eĉ estante simpla litovo!

vincas:
Paquillo:
vincas:
cxevino:Usono, la nova faŝista potenco.
Usonoj scias, kie vi loĝas. Preĝu ;]
kiom da usonoj ekzistas??
Ha, eta eraro. Mi volis diri usonanoj ;]

antoniomoya (Profil anzeigen) 28. Mai 2012 21:34:57

Paquillo:vincas, mirigas min ke vi parolas je la nomo de ĉiuj usonanoj, eĉ estante simpla litovo!
Simpla? Surprizas min tiu adjektivo.
Ĉu "plena" aŭ "nura" ne estus pli taŭgaj? ridulo.gif

Samnaciule.

Paquillo (Profil anzeigen) 28. Mai 2012 23:09:19

antoniomoya:
Paquillo:vincas, mirigas min ke vi parolas je la nomo de ĉiuj usonanoj, eĉ estante simpla litovo!
Simpla? Surprizas min tiu adjektivo.
Ĉu "plena" aŭ "nura" ne estus pli taŭgaj? ridulo.gif

Samnaciule.
ĉu en litovio ili havas astronaŭtojn? holivudajn filmojn? the simpsons? do, mi pensas ke simpla litovo povas esti tauga.

cxevino (Profil anzeigen) 29. Mai 2012 01:12:02

La plej grava minaco al la hom' estas la aro.

vincas (Profil anzeigen) 29. Mai 2012 08:52:42

Paquillo:vincas, mirigas min ke vi parolas je la nomo de ĉiuj usonanoj, eĉ estante simpla litovo!
Kaj tion diras ulo, kies ŝtato eble tuj bankrotos ;]

Nun sen humore.

Paquillo:
ĉu en litovio ili havas astronaŭtojn? holivudajn filmojn? the simpsons? do, mi pensas ke simpla litovo povas esti tauga.
Eble vi faras logikajn erarojn. Ĉar vereco de aserto ne dependas je deveno de aŭtoro.
http://en.wikipedia.org/wiki/Genetic_fallacy

Kaj ankaŭ malriĉeco ne estas argumento.
http://en.wikipedia.org/wiki/Argumentum_ad_lazarum

Paquillo (Profil anzeigen) 29. Mai 2012 12:38:36

Eble mia lando bankrotos, sed mi neniam parolus je la nomo de alilandanoj por minaci iun pro liaj diroj.

Vi legis multe da pseŭdofilozofio, sed vi lernis malmulton da respekto.

vincas (Profil anzeigen) 29. Mai 2012 13:15:52

Paquillo:Eble mia lando bankrotos, sed mi neniam parolus je la nomo de alilandanoj por minaci iun pro liaj diroj.

Vi legis multe da pseŭdofilozofio, sed vi lernis malmulton da respekto.
Sed vi defendas ulon, kiu ankaŭ ne zorgas pri siaj vortoj.

Zurück nach oben