Naar de inhoud

Religio aŭ filozofio?

door Paquillo, 30 mei 2012

Berichten: 20

Taal: Esperanto

klnptrs78 (Profiel tonen) 31 mei 2012 22:02:56

Paquillo:Kion vi preferas religion aŭ filozofion?
Mi ŝatas kiam la personaj parolas aŭ skribas kun respekti. Mi ne ŝatas kiam
iuj personaj agi kiel ili pensoj estas bona kaj la pensoj de aliaj personaj estas
totale malbone.

Por eksemplo, mi ne ŝatas kiam personaj parolas de la religio kiel iliaj
fikciaj rekontoj ne estas fikciaj do la personaj kaj do ne respektas a la personaj
ke kredas iliajn ka ne respektas a la personaj kiam iliaj scias ke la aliaj personaj
scii ke estas fikciaj. Tial personaj kun mizuzaj ideoj ne faras tiuj bonaj. Do via
religio estas bona iliaj farus aĵoj por iliaj novaj amikoj sen ludo.

Ankau mi ne ŝatas kiam personaj parolas ke filozofio estas ateo, kaj ĉiuj personaj
bezonas diri ke iliaj estas ateo.

Mi ne bezonas diri ke mi kredas al neniuj. Mi ne ŝatas diri ke mi kredas sen scii do
iliaj ŝatas diri ke mi estas freneza do mi ne aceptas iliaj etikedoj sen doni
al mi respekto. Personaj sen respekto causi multajn problemojn en la mondo. Mi vidis
ke multaj personaj sen respekto kiel tio, ignoras totale tio mi faras ke esta tre bona,
ĉar iliaj estas do mallogika.

Ambaŭ personaj ke deziras viktimi al aliaj personaj faras io tre malbona.

Do la personaj vera deziras paroli de moraleco, tiuj personaj parolus kun respekto, kaj
la golo estus helpi al aliaj personajn kaj helpi al min.

Diras religio aŭ filosofio ne signifas neniuj sen scias plu informajo, kaj multaj
personaj bezonas diri ke iliaj ŝatas religio aŭ filosofio ĉar estas personaj en iliaj
partoj de la mondo ke ne respektas al aliaj personaj.

Makinary (Profiel tonen) 31 mei 2012 22:19:11

Paquillo:
Makinary:Filozofio, sed ne ĉia filozofio.
Dankon, Paquillo. ;-D

Paquillo (Profiel tonen) 31 mei 2012 22:46:21

Klnptrs, mi pensas ke la plej multaj ĉi tie estas respektemaj, sed multaj simple esprimas siajn pensojn sincere, ili ne volas konscie mensogi nek false kompati. Kaj ĉar ni estas ĉi tie por serĉi la veron, tio estas utila. Respekto jes, sed ni ne devas ŝati falsecon ĉar tio utilus al neniu.

psychoslave (Profiel tonen) 11 maart 2015 22:02:05

Filozofio komprenas esplori ĉiujn fenomenojn, inklude religion. Do bona filozofo ne elektas inter la du subjekton. Certe, filozofia diskuro povas laŭdi aŭ malaŭdi kun filozofiaj argumentoj, sed neniam blinde forĵeti sen analizo. Religion ofte rajtigi, eĉ kelkfoje kuraĝigi, blindajn kredojn. Do, religio sen filozofo eblas.

Alkanadi (Profiel tonen) 12 maart 2015 08:43:59

Religio estas filozofio, ke respondas al la demando de kial ni ekzistas kaj kion ni devas fari kun niaj vivoj.

DuckFiasco (Profiel tonen) 13 maart 2015 17:47:56

Ĉiu havas sian vivmanieron, ĉu li agnoskas ĝin kiel religio, filozofio, aŭ memdirite "nenio".

Religio aŭ filozofio, kiu restas nur teoria kaj abstrakta, simpla disputaĵo, estas mensa ludilo kaj ne vere servas por helpi la homan staton, miaopinie. Oni uzu ian ajn ilon bezonatan por malpliigi siajn avidon, malamon, kaj nescion por la bonfaro kaj helpo al aliaj. Por mi, tio estas Purlanda Budhismo. Por aliaj, tio estas ege diversaj rimedoj.

psychoslave (Profiel tonen) 13 maart 2015 23:33:27

Alkanadi:Religio estas filozofio, ke respondas al la demando de kial ni ekzistas kaj kion ni devas fari kun niaj vivoj.
Kiel definas vi la filozofio?

brohanu (Profiel tonen) 26 april 2015 07:05:55

Por mi, filozofio estas pli utila, ĉar ĝi instruas nin kiel pensi, anstataŭ kio pensi.
Mi ĵus komencis legi iom filozofio. Mi legas libro de Bertrand Russel, kaj mi opinionas ke ĝi ŝanĝis kiel mi pensis. La analiza filozofio donas al oni ia mensa ordo, kaj estas iomete simila al scienco, do mi vidas klare la avantaĝojn.

Mi ne malŝatas religion, sed mi dirus ke mi ne komprenas ĝin. Kiam oni diras io kiel "Dio amas nin tute" aŭ "Dio donas grandan ĝojon al mia vivo", mi estas faĉila ke ili havas io kiel tio, sed mi ne komprenas kiel ili sentas feliĉeco per abstrakta ideo ke, laŭ mia sciado, oni ne povas sperti aŭ koni rekte. Estas eble lerteco ke mi ne havas.

Vinisus (Profiel tonen) 27 april 2015 20:13:50

Pastro diris al filozofo la jenon: Vi estas simila al persono, kiu serĉas nigran katon en malluma ĉambro, kaj certe neniam trovos ĝin. La filozofo responde diris: Vi similas al homo, kiu serĉas nigran katon en malluma ĉambro sciente ke tie troviĝas nenia kato, sed vi trovos ĝin.

Paquillo (Profiel tonen) 29 april 2015 09:39:04

religiaj sentoj estas tre privata kaj persona afero. ili estas sento de feliĉo kaj unueco kun la naturo, kun dio, kiujn mi ekspertis nur kiam mi forlasis ĉian dogmaron, ĉian dependecon de guruoj, religioj kaj aliaj frenezaĵoj.

Terug naar boven