글: 21
언어: Esperanto
jchthys (프로필 보기) 2012년 6월 2일 오후 3:02:59
Sed mi preferus nomi la unuan tagon de la monato 0, do se ni tiam uzus okan numersistemon, ni havus x24 junio x3734.
Aŭ per sekundoj post la UNIX-a epoko, deksese: 0x4FE26400.
cxevino (프로필 보기) 2012년 6월 2일 오후 4:57:00
Se vi pensas pri la Maja kalendaro, la fino de la mondo okazos ne en la 21-a de junio sed en la 21-a de decembro. Se la kalkulintoj ripetis la eraron de la jaro O, ni havas ankoraŭ unu jaron kaj duonon...
darkweasel (프로필 보기) 2012년 6월 2일 오후 5:11:24
cxevino:La 21-an de junio de 2012 ne estos la 21-an de junio de 2012 sed de 2011 ĉar ne estis la jaro 0...En ISO 8601 ekzistas jaro 0, sed kutime oni nomas tiun jaron la jaro 1 antaŭ Kristo. Do la ISO-8601-a jaro -1 estas 2 antaŭ Kristo, ktp.
cxevino:Se la kalkulintoj ripetis la eraron de la jaro O, ni havas ankoraŭ unu jaron kaj duonon...Tion mi ne komprenas - tiu dato ja ne estis kalkulita laŭ la gregoria, sed laŭ la majaa kalendaro.
cxevino (프로필 보기) 2012년 6월 2일 오후 5:24:57
darkweasel (프로필 보기) 2012년 6월 2일 오후 5:28:33
cxevino:Mi sugestis ke oni eble eraris kiam oni konvertis de la majaa al la gregoria...Nu eble, sed kiel verŝajna estas tio? Ja certe tion faris homo, kiu scias pri sia fako.
dobri (프로필 보기) 2012년 6월 2일 오후 6:16:45
cxevino (프로필 보기) 2012년 6월 2일 오후 7:39:32
Fakte ne temas nur pri fino de ciklo sed pri perturbo de la magneta kampo de nia planedo post liniiĝo al la galaksia akso (kio regule okazas)...
En Islamio oni diras "post kiam la homo pashos sur la luno" por diri "neniam" (Alaho ne avertis al ili ke la homo estus ironta al la luno...). En Esperantio oni povus diri ke la mondo finiĝos post kiam Esperanto finvenkos (tial ni estos pli paciencaj)...
Honeste, mi konfesas ke mi estas el tiuj, kiuj ne kredas ke la homo (americensis) iris al la luno, sed ke temas pri insida senhonta blefo de usonanoj por preterpasi la rusojn... (kiuj kapablas blefi pri amasdetruiloj cele al ataki, forrabi kaj findetrui landon sendefendan, tiuj kapablas ĉion ajn...)
Kiam diktatoro apogas la dolaron, tiam Usono apogas lin, sed kiam li akceptas nur eŭrojn kontraŭ petrolo, ili mortigas la ulon (Saddam Hussein, Ghadafi... Chavez ?)
Merdo! Mi denove parolas pri politikaĉo...
darkweasel (프로필 보기) 2012년 6월 3일 오후 4:02:07
Ĝamadio:En la jaro 2012 spontane kreiĝis strangaj kreolaj lingvoj el Esperanto, la franca, la hispana kaj la portugala...Nu, fakte la termino Esperañol unuafoje uziĝis jam en 2009. Kaj ankaŭ jam pli frue ĉi-jare.
cxevino (프로필 보기) 2012년 6월 3일 오후 4:44:02
http://lfn.wikia.com/wiki/Elefanto
darkweasel (프로필 보기) 2012년 6월 3일 오후 6:02:34
cxevino:Mancas mia Elefanto (Lingua Franca Nova + Esperanto) ci serte es un de la plu interesantai e belai en sea categorio.Ĉu Senegaùlo?
http://lfn.wikia.com/wiki/Elefanto