Kwa maudhui

Syriza au barbareco

ya Victor_Gelu, 17 Juni 2012

Ujumbe: 19

Lugha: Esperanto

Victor_Gelu (Wasifu wa mtumiaji) 17 Juni 2012 4:31:34 alasiri

Ĝi ne estas plu afero de dekstra au maldekstra, simple, tiel oni ne povas dauriĝi, ¿¿ĉu iu kredas ke ni ekstere el la krizo donante pli da mono al la privataj bankoj??

Dauriĝi pagante la ŝtelistojn aŭ komenci restarigi la digno, hodiaŭ la greka popolo havas la ŝlosilon por demokratio en Eŭropo, ni spiras forte, la espero nuntempe nomiĝas Syriza.

-------------------------------------------------------------------------------------
Pardonu min por mia malbona esperanto, mi estas komencanto.

Komunismo (Wasifu wa mtumiaji) 17 Juni 2012 5:19:33 alasiri

Ho, mi esperas, ke Syriza venkos.

maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 17 Juni 2012 8:09:31 alasiri

Pardonu, kio estas Syriza?

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 17 Juni 2012 8:18:00 alasiri

maratonisto:Pardonu, kio estas Syriza?
la ĉefo de la maldekstro en Grekio, unu el la du pli gravaj partioj

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 17 Juni 2012 8:26:03 alasiri

Victor_Gelu:la espero nuntempe nomiĝas Syriza.
Ĉu vi seriozas?

Nu, jes, evidente la plej bona partio estas tiu, kiu ĥaosigos la tutan Eŭropan Union. senkulpa.gif

troyshadow (Wasifu wa mtumiaji) 17 Juni 2012 10:28:58 alasiri

Cxu jena Syriza estas reala revolucisto aux nur intencas helpi unu parton de kapitalistoj per monoj forprenitaj de la aliaj kapitalistoj?

cellus (Wasifu wa mtumiaji) 18 Juni 2012 8:48:48 asubuhi

Kiel mi jam rakontis en alia konteksto, mi estis en Grekujo antaŭ precize 10 jaroj. Tiam mi aŭdis de pluraj personoj ke la politikistoj estas ŝtelistoj. Dum tiuj 10 jaroj la grekoj evidente ne sukcesis elekti pli bonajn politikistoj. Demokratio temas fakte ne nur de tio ke vi elektas reprezentantojn ĉiun kvaran jaron, vi fakte ankaŭ mem devas pensi ĉu la elekto estas bona aŭ ne Neniu entreprenisto prenus liston kaj metus krucon antaŭ la nomo de persono kiun li volas dungi. Li probos ĉu tiu dungoto vere faros la laboron kiun li deziras de li. Principe.

Laŭ tio kion mi scias la politikaj partioj en Grekujo sternis ŝtatajn laborejojn al la voĉtonantoj por ke ili estu kontentaj, sed ili ne havis ian ajn kontrolo pri la impostoj. Fifama estas la domimposto kiun oni nur prenis de pretaj domoj. Sekve multaj domoj neniam finkonstruiĝis. Do, ĉiuj volis monon de la ŝtato, sed neniu volis pagi impostojn. Tio faru iu alia! Sed oni okupiĝis pri simbolaj stultaĵoj en la greka politiko kiel la obstrukcion al la Makedonianoj uzi la nomon Makedonio por sia lando aŭ la blokado al turkaj ŝipoj en la havenoj, ĉar tion ŝatis la stultigita popolo!

Hodiaŭ matene mi aŭdis iun grekon diri en la radio ke oni ne volas ke la eksterlando enmiksigu en la internajn aferojn de Grekujo. Sed oni ne estis kontraŭ tia enmiksiĝo dum la diktaturo de la koloneloj, se iu memoras ilin...

La interesa pensado estas: Kiel libera reale estas iu popolo en lando kiam ĝi volas elekti ian propran vojon al bonstato por la lando? Aliaj landoj ĉiam havos intereson. Sufiĉas memori la Parizan Komunon en la 19-a jarcento!

cellus (Wasifu wa mtumiaji) 18 Juni 2012 8:56:05 asubuhi

fajrkapo:
maratonisto:Pardonu, kio estas Syriza?
la ĉefo de la maldekstro en Grekio, unu el la du pli gravaj partioj
Syriza estas la nomo de la partio kies estro estas Alexis Tsipras.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 18 Juni 2012 10:17:34 alasiri

Barbareco: 1 - Syriza: 0

cxevino (Wasifu wa mtumiaji) 18 Juni 2012 10:30:30 alasiri

Venkis la Barbaroj (en la greka signifo de fremduloj...)

Kurudi juu