پستها: 5
زبان: Esperanto
stuff (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2012، 1:15:37
dombola (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2012، 3:45:41
stuff:Ĝi ĝustas diri "Mi estas malsata simila la lupo?" Tiu estas la nomo de kanton mi ŝatas.Ankaŭ bone estas uzi kiel-esprimon.
Mi malsatas kiel lupo.
Vidu ĉi tiujn esprimojn el Ekzercaro de Fundamento de Esperanto:
― Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. §33
― Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. §37
Ĉu eblas vidi tiun kanton per "youtube" aŭ aliloke interrete?
fajrkapo (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2012، 7:15:42
dombola:Ankaŭ la kunmetaĵo eblus: mi lupmalsatas,
Ankaŭ bone estas uzi kiel-esprimon.
Mi malsatas kiel lupo.
Ondo (نمایش مشخصات) 26 ژوئن 2012، 8:41:52
vidas vandenis: Ĉu eblas: 'Mi malsatas kvazaŭ lupo'?Jes, eblas, sed tio rakontas la aferon kiel fikcian aŭ ŝajnan similecon. Simplan, konkretan komparon oni esprimas ĉi tiel:
Mi estas malsata kiel lupo.
Mi malsatas kiel lupo.
Ankaŭ aliaj formoj ja eblas.
La originan frazon 黄鸡蛋 korektis tute ĝuste.
Mustelvulpo (نمایش مشخصات) 29 ژوئن 2012، 15:38:36
vidas vandenis: Ĉu eblas: 'Mi malsatas kvazaŭ lupo'?Por mi, tio komunikas la ideon ke vi volas ĉasi bestojn kaj manĝi ilin sen kuiri. Mi kredas ke "Mi malsatas kiel lupo" estas pli bone por diri ke vi ege malsatas. Sed, en la frazo " Mi havas grandajn dentojn kvazaŭ lupo," "kvazaŭ" estas pli bona vorto ol "kiel."