Đi đến phần nội dung

Sendependa Katalunio

viết bởi fajrkapo, Ngày 27 tháng 6 năm 2012

Tin nhắn: 64

Nội dung: Esperanto

cxevino (Xem thông tin cá nhân) 20:02:15 Ngày 01 tháng 7 năm 2012

Vi estas naivuloj. EU estis kaj plue estas troja ĉevalo de Usono por faligi la naciajn barilojn al sia politiko imperiisma, kaj kontraŭrusa. Hodiaŭ la samo okazas en Nordafriko kaj Proksima Oriento, kun la helpo de islamaj fundamentalistoj kaj la mono de le "petrola golfo"...
La eŭropaj landoj/regionoj iĝos provincoj de ree Romimperio, inkluzive de Rusio (rea Kartago)...

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 20:05:03 Ngày 01 tháng 7 năm 2012

robbkvasnak:
darkweasel:
robbkvasnak:ĉar tiu nova ŝtato restus en la EU.
Ne nepre. Nova lando ne anus dekomence en iuj ajn ŝtatkontraktoj, ankaŭ ne en tiu pri la EU. Ĝi tamen ja povus eniri la EU-on.

Via komparo al Usono estas maltrafa - Usono estas federacia lando, dum Eŭropo estas federacio de landoj kaj baziĝas sur ŝtatkontraktoj.
En la una tempo Usono tre similis al la hodiaŭa EU. Iom post iom, oni vidis ke necesis havi pli fortan federacion por eviti krizojn. Mi antaŭdiras ke EU iros en la saman direkton.
Eble iam estos tiel, sed nun ankoraŭ ne estas. Eventuala sendependa Katalunujo certe povus, same kiel aliaj eŭropaj landoj, eniri en la EU, sed ĝi ne aŭtomate membrus en ĝi.

robbkvasnak:Kiun rolon ludas Liĥtenstejno, San Marino, Monako kaj Andoro en EU? Ili ne estas membroj sed ŝajnas al mi ke ili devas vivi en giganta EU.
Liĥtenŝtejno havas miascie pli fortajn ligojn kun la ne-EU-a Svisujo ol kun la EU-a Aŭstrujo.

La aliaj menciitaj landoj - denove miascie, mi ne kontrolis - havas diversajn kontraktojn kun la EU por faciligi komercon, kaj miascie en ĉiuj oni pagas eŭre.

Tamen kiel tio rilatas al Katalunujo?

Sahaquiel (Xem thông tin cá nhân) 00:41:15 Ngày 03 tháng 7 năm 2012

Se la lingvo estus sufiĉa kialo por sendependigi sin en lando nova, imagu Kolombion. Ĉi tie estas parolataj pli ol 60 lingvoj indiĝenaj, do, 60 landoj novaj! Sekve, imagu kiom da landoj novaj en Sudameriko, eĉ en Ameriko (Kontinento)!

Mi pensas ke pli bone ol sendependigi sin estas vera federacio, pli da vera aŭtonomio por Katalunio kaj alia aŭtonomiujoj kiel Asturio kaj Eŭskio. Ankaŭ ĉi tie en Kolombio, mi ŝatus loĝi en federacia lando, ne en centralisma kiel hodiaŭ, mi volas pli da aŭtonomio por mia regiono, Valo de Kaŭko.

DaniBCN (Xem thông tin cá nhân) 09:05:33 Ngày 05 tháng 7 năm 2012

Sahaquiel:Se la lingvo estus sufiĉa kialo por sendependigi sin en lando nova, imagu Kolombion. Ĉi tie estas parolataj pli ol 60 lingvoj indiĝenaj, do, 60 landoj novaj! Sekve, imagu kiom da landoj novaj en Sudameriko, eĉ en Ameriko (Kontinento)!

Mi pensas ke pli bone ol sendependigi sin estas vera federacio, pli da vera aŭtonomio por Katalunio kaj alia aŭtonomiujoj kiel Asturio kaj Eŭskio. Ankaŭ ĉi tie en Kolombio, mi ŝatus loĝi en federacia lando, ne en centralisma kiel hodiaŭ, mi volas pli da aŭtonomio por mia regiono, Valo de Kaŭko.
Dum la lastaj 200 jaroj la katalunaj luktis por la kreado de hispana federacio, antaŭ nur 10 jaroj, estis pli da federalistoj ol sendependistoj en Katalunio, sed en la aliaj landoj de la hispana ŝtato estas malulte da federalistoj. Ĉu iu povas federiĝi kun iu kiu fajfas pri tio kaj subtenas centriista ŝtato? Do, jen la problemo, mi kredas...

Victor_Gelu (Xem thông tin cá nhân) 16:10:20 Ngày 08 tháng 7 năm 2012

DaniBCN:

Vi tute pravas DaniBCN, Mi estis federisto ĝis la tago mi rimarkis ke sendependeco estas malfacila sed vere libera hispana federacio estas preskaŭ neebla. Mi ne vidis ke la supozata federisma hispana maldekstro diris ion sur la lastaj atakoj a la kataluna lingvo, au la eŭska lingvo au la galega lingvo, mi neniam aŭskulti ion sur la aragonesa au la asturiana lingvo, bedaŭrinde kiam la hispana federisma maldekstro parolas pri federacismo ili volas diri "Hispana regionoj kun iom pli da povo" kaj anstataŭ tio, federaciismo devus esti unio-libera partoj, ne la asigno de iom pli da potenco de la centro al la periferio.

auxro (Xem thông tin cá nhân) 18:40:52 Ngày 08 tháng 7 năm 2012

Temas ja ankaŭ pri certa parto de Francio, kaj ankaŭ Andoro malaperus el mapoj?
Aŭ nur pri la samnoma regiono de Hispanio?

Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 21:29:27 Ngày 08 tháng 7 năm 2012

Sahaquiel skribis:
Se la lingvo estus sufiĉa kialo por sendependigi sin en lando nova, imagu Kolombion. Ĉi tie estas parolataj pli ol 60 lingvoj indiĝenaj, do, 60 landoj novaj! Sekve, imagu kiom da landoj novaj en Sudameriko, eĉ en Ameriko (Kontinento)![/quote].

En Brazilo oni parolas 180 da lingvoj.... (Raporto de la ONU). .... Certe. Mi estas sudamerikanulo. Mi ne estas en la haŭto de katalanuloj.... Sed mi kredas je tio: Antaŭ oni havis tie diktaturon. Hodiaŭ oni havas demokration diratan burĝan. Oni devas aktive esperi: la proksima paŝo estu fraterneco inter europeanoj ĉiuj. Vivu kreskanta unueco de la homaro.....

Ladek (Xem thông tin cá nhân) 14:24:21 Ngày 16 tháng 7 năm 2012

Mi pensas,ke nuna pozicio de Katalunio estas la plej bona por ĝi.Sendependo alportos al Europa nur malgrandan ŝtaton.Ĉu ni volas Eŭropo dispartigitan ekzemple kiel Jugoslavio?Ĉu aperos en futuro Lombardio,Provensalio,Bavario kaj aliaj?Mi komprenas al Katalunoj,ke ili volas sendependan ŝtaton,sed singarde mi petas.Hispanio kaj Katalunio povas perdi influon.Tio estas mia opinio.

Riano (Xem thông tin cá nhân) 15:13:08 Ngày 16 tháng 7 năm 2012

Ladek:Mi pensas,ke nuna pozicio de Katalunio estas la plej bona por ĝi.Sendependo alportos al Europa nur malgrandan ŝtaton.Ĉu ni volas Eŭropo dispartigitan ekzemple kiel Jugoslavio?Ĉu aperos en futuro Lombardio,Provensalio,Bavario kaj aliaj?
Oni povus diri tion pri via lando, ankaŭ. Ĝi ankaŭ estis parto de pluraj aliaj landoj kaj nun ĝi ekhavis sian sendependecon. Kial do alia lando ne ĝoju la samajn liberecojn kiujn via lando ĝuis kiam ĝi gajnis sian sendependecon de Ĉeĥoslovakujo / la Aŭstra Imperio / Austro-Hungarujo. Kia problemo estus se Eŭropo havis pli da malgrandaj landoj?

Do evidente, mi subtenus la rajton de sendependeco por la Katalunoj.

codesito (Xem thông tin cá nhân) 20:53:27 Ngày 16 tháng 7 năm 2012

Ŝajnas ke multaj eksterlandanoj interesiĝas pri katalunio kaj ĝia sendependeco, sed mi pensas ke ili scias nenion pri hispanio kaj ĝiaj popoloj. Pli bone estus se ili okupiĝus pri siaj propraj problemoj anstataŭ krei problemojn al la aliaj.

Quay lại