К содержанию

Sendependa Katalunio

от fajrkapo, 27 июня 2012 г.

Сообщений: 64

Язык: Esperanto

vincas (Показать профиль) 30 июля 2012 г., 12:22:42

Zato:Mi vidas, ke nacioj mortas sen sendependeco. Jen estas la ekzemplo: komparu finnojn kaj karelojn. Ambaŭ tiuj popoloj estis en Rusa imperio en similaj kondicoj. Dum la rusa revolucio finnoj ricevis sendependecon, kaj kareloj ne. Nun finnoj havas sian ŝtaton kaj ili vivas bone. Ĉu vi scias ion pri kareloj? Tiu popolo fakte ne ekzistas plu...
Sed kiel pri skotoj?

Zato (Показать профиль) 2 августа 2012 г., 15:26:32

Ladek:Karelio ekzistas kaj Kareloj ankau.Ili havas ankau proprajn poŝtmarkojn.
Jes, poŝtmarkoj estas tre grava afero! ridulo.gif Sed vi forgesis tiun malgrandan detalaĵon, ke finnoj decidas mem pri tio, kiel ili vivu, kaj kareloj ne. En Karelio nun vivas nur ĉirkaŭ 7% kareloj, kaj pli ol 80% homoj en Karelio estas rusoj. Popolo de kareloj evidente malaperas.
Ladek:En Rusio vivas multe da nacioj,ankau tre malgrandaj.
Malgrandaj nacioj en Rusio ne vivas. Ili mortas. Multe da malgrandaj nacioj jam mortis.
Ladek:Kaj kion mi scias pri Finoj?Ne multe,bedaurinde.
Pli ol 90% homoj en Finnlando parolas finne. Tiu popolo evidente vivas.
Ladek:Mi pensas,ke multe ŝtatoj ne estas naciaj ŝtatoj,naciaj ŝtatoj estas preskau nur en Europo
Mi pensas, ke por vivi, ĉiuj nacioj bezonas sian ŝtaton.

Zato (Показать профиль) 2 августа 2012 г., 15:35:16

vincas:Sed kiel pri skotoj?
Se skotoj volas sendependecon, do ili vivas! ridulo.gif

codesito (Показать профиль) 4 августа 2012 г., 6:12:29

Do, ŝajnas ke la plej multaj eksterlandanoj senhezite apogas la sendependecon de Katalunio, uloj el grandegaj landoj kiel Usono, Brazilo, ktp. Ankaŭ forte subtenas la katalunajn sendependentistojn, sed, Kial ili ne apogas eŭskion, Galegion, Valencion, ktp? Ĉu ili ne rajtas ankaŭ al libereco?

Zato (Показать профиль) 4 августа 2012 г., 7:25:54

codesito:Do, ŝajnas ke la plej multaj eksterlandanoj senhezite apogas la sendependecon de Katalunio, uloj el grandegaj landoj kiel Usono, Brazilo, ktp. Ankaŭ forte subtenas la katalunajn sendependentistojn, sed, Kial ili ne apogas eŭskion, Galegion, Valencion, ktp? Ĉu ili ne rajtas ankaŭ al libereco?
Mi subtenas ĉiujn popolojn, kiuj volas sendependecon mem. Kaj mi kompatas ĉiujn popolojn, kiuj mortas.

codesito (Показать профиль) 4 августа 2012 г., 8:53:11

Zato:
codesito:Do, ŝajnas ke la plej multaj eksterlandanoj senhezite apogas la sendependecon de Katalunio, uloj el grandegaj landoj kiel Usono, Brazilo, ktp. Ankaŭ forte subtenas la katalunajn sendependentistojn, sed, Kial ili ne apogas eŭskion, Galegion, Valencion, ktp? Ĉu ili ne rajtas ankaŭ al libereco?
Mi subtenas ĉiujn popolojn, kiuj volas sendependecon mem. Kaj mi kompatas ĉiujn popolojn, kiuj mortas.
Kaj kio estas popolo, kaj kio ne? Ĉu Hindujo devus esti 800 landetoj ĉar ili havas 800 lingvojn? Ĉu ĉiu popolo devas havi sendependan ŝtaton?

Zato (Показать профиль) 4 августа 2012 г., 9:04:34

codesito:Kaj kio estas popolo, kaj kio ne? Ĉu Hindujo devus esti 800 landetoj ĉar ili havas 800 lingvojn? Ĉu ĉiu popolo devas havi sendependan ŝtaton?
Popoloj kaj ŝtatoj nenion devas al iu ajn. Simple sen sendependeco popolo (nacio) probable mortos (malaperos). Pli aŭ malpli rapide. Kiuj ne volas malaperi, tiuj aspiras al sendependeco.

codesito (Показать профиль) 4 августа 2012 г., 11:12:07

Zato:
codesito:Kaj kio estas popolo, kaj kio ne? Ĉu Hindujo devus esti 800 landetoj ĉar ili havas 800 lingvojn? Ĉu ĉiu popolo devas havi sendependan ŝtaton?
Popoloj kaj ŝtatoj nenion devas al iu ajn. Simple sen sendependeco popolo (nacio) probable mortos (malaperos). Pli aŭ malpli rapide. Kiuj ne volas malaperi, tiuj aspiras al sendependeco.
Hispanio estas popolo (inkludita Katalunio), almenaŭ samnivele kiel Katalunio sola kaj eĉ pli. La stulta konduto de naciistoj nur kondukas al tragedioj, grandaj aŭ malgrandaj.

Zato (Показать профиль) 5 августа 2012 г., 5:26:40

codesito:Hispanio estas popolo (inkludita Katalunio), almenaŭ samnivele kiel Katalunio sola kaj eĉ pli.
Hispanoj estas popolo, sed ne nacio (etno). Ĝi enhavas kelkaj da nacioj, kaj la ĉefa nacio estas kastilio, ĉu ne? "Hispana" lingvo estas kastilia lingvo. Aliaj nacioj ne estas liberaj en via imperio. Ili volas sendependecon.

codesito:La stulta konduto de naciistoj nur kondukas al tragedioj, grandaj aŭ malgrandaj.
Probable pro la stulta konduto de imperiistoj.

antoniomoya (Показать профиль) 5 августа 2012 г., 7:15:07

Homaro estas unu sola. Ĝi konsistas el rasoj, samkiel urbo konsistas el malsimilaj homoj, sen iu ajn disiĝo.

Nacioj, popoloj, etnoj, ktp. ekzistas ĉar, en la pasinteco, homoj estis nesciaj kaj sovaĝaj, kaj dediĉis sin mortigi unuj la aliajn, invadi aliajn popolojn, disiĝi en grupoj, ktp., ĉio pro la fiero, egoismo, ambicio, deziro konkeri, personaj interesoj, ktp. de siaj ĉefoj kaj estroj, en ĉiuj epokoj.

Landlimoj ne ekzistas en la naturo. Estas elpenso de homoj. Estas imagaj linioj elpensitaj de homoj.

Pretendi dividi la homaron en popoloj, nacioj, landoj, etnoj, kaj aliaj similaj belaĵoj estas nur granda stultaĵo. Homo estas unu sola, kaj sia hejmo estas la Tero. Ne gravas ĉu li vivas norde, sude, oriente aŭ okcidente, aŭ ĉu sia haŭto estas blanka, nigra, flava aŭ ruĝa.

Ordinaraj popoloj ĉiam volis vivi en paco. Estis siaj reĝoj kaj registoj kiuj komencis ĉiujn militojn pro personaj interesoj kaj ambicioj. Tio produktis niajn nuntempajn landojn kaj regionojn.

Se homoj interesiĝus pli pri la bon-stato de siaj kunuloj kaj proksimuloj, ĉiuj ĉi dividoj ne plu havus ian sencon.

Amike.

Наверх