Sadržaj

Sendependa Katalunio

od fajrkapo, 27. lipnja 2012.

Poruke: 64

Jezik: Esperanto

Zato (Prikaz profila) 5. kolovoza 2012. 12:51:53

antoniomoya:Pretendi dividi la homaron en popoloj, nacioj, landoj, etnoj, kaj aliaj similaj belaĵoj estas nur granda stultaĵo.
Male, stultaĵo estas tiu frazo. Diversaj nacioj ekzistas fakte, reale, samkiel diversaj lingvoj. Por vivi en paco homaro bezonas raciajn kaj justajn leĝojn por landoj kaj nacioj, sed ne mensogojn pri neekzistado de landoj kaj nacioj.

fajrkapo (Prikaz profila) 5. kolovoza 2012. 13:16:05

Zato:
antoniomoya:Pretendi dividi la homaron en popoloj, nacioj, landoj, etnoj, kaj aliaj similaj belaĵoj estas nur granda stultaĵo.
Male, stultaĵo estas tiu frazo. Diversaj nacioj ekzistas fakte, reale, samkiel diversaj lingvoj. Por vivi en paco homaro bezonas raciajn kaj justajn leĝojn por landoj kaj nacioj, sed ne mensogojn pri neekzistado de landoj kaj nacioj.
vi du pravas: unuflanke homo, kiel politika kaj socia estaĵo, necesas organizojn kaj limojn.
Aliflanke, teorie, homo kiel natura estaĵo ne devus necesi tiujn artefaritajn limojn, sed homo estas tiel "siaracia" kaj tiel egoisma, kaj ambicia, ke tio bedaŭrinde estas neebla (nek havi limojn nek landojn)

codesito (Prikaz profila) 5. kolovoza 2012. 13:41:42

Zato:
antoniomoya:Pretendi dividi la homaron en popoloj, nacioj, landoj, etnoj, kaj aliaj similaj belaĵoj estas nur granda stultaĵo.
Male, stultaĵo estas tiu frazo. Diversaj nacioj ekzistas fakte, reale, samkiel diversaj lingvoj. Por vivi en paco homaro bezonas raciajn kaj justajn leĝojn por landoj kaj nacioj, sed ne mensogojn pri neekzistado de landoj kaj nacioj.
Zato, popoloj ekzistas, eŭskio ekzistas, katalunio ekzistas, estas la volo de eŭskoj kaj katalunoj kio faras ilin ekzisti, ne la fakto ke ili estas sendependaj aŭ ne.

cxevino (Prikaz profila) 5. kolovoza 2012. 14:54:36

Nuntempe, kiam "naciŝtatoj" nenion plu signifas, sendependo de eŭropaj popoloj ne dependas de la nunaj politikaj strukturoj sed ja de la kapablo estigi superŝtaton eŭrazian kies centro estos Moskvo kaj en kiu ĉiu etno ĝuos propran identecon kaj statuson. Almenaŭ ĝis kiam estiĝos veraj kondiĉoj por efektivigo de tutmonda registaro...

Oni elektu inter Eŭrazio kaj "Otanazio"...

Cetere, en la nuna sistema krizo, ju pli malgranda la ŝtato, des pli rapida la brankroto...

fajrkapo (Prikaz profila) 5. kolovoza 2012. 15:08:47

Vivu sendependa Moskvo!...shoko.gif

antoniomoya (Prikaz profila) 5. kolovoza 2012. 16:19:16

Zato:
antoniomoya:Pretendi dividi la homaron en popoloj, nacioj, landoj, etnoj, kaj aliaj similaj belaĵoj estas nur granda stultaĵo.
Male, stultaĵo estas tiu frazo.
Mmmm... vi rajtas opinii kion vi volas.
Sed tio ne forigas la pravon de miaj asertoj.
Ĉiu opinio spegulas la konscienc-nivelon atingita dum la vivo.
Ankaŭ la via.

Amike.

codesito (Prikaz profila) 6. kolovoza 2012. 11:37:04

Dividita Hispanio malfacile povus regi la mondan futbalon, ni bezonas esti unuigitaj, tio estas kio faras nin timigaj en la tuta mondo, la perdo de Katalunio povus endanĝerigi la hispanan tiranecon en la mondo de futbalo, kvankam estas multaj bonaj futbalistoj en ĉiuj regionoj de Hispanio, kaj "la roja" estus ankoraŭ la ple bona teamo de la mondo.

lacerto (Prikaz profila) 9. kolovoza 2012. 14:51:39

fajrkapo:Mi opinias ke Katalunio estas saĝa, kaj ke se ili "voluntis" esti sendependaj, ili jam estus sendependaj antaŭ kelkaj jarcentoj.
Katalunio ne povis estis sendependa ĉar tiam ne ekzistis demokratio. Pro la forto de la armeo malaperis la ŝtato en kiu vivis katalunoj, la Kronlando de Aragono (ĉi tiel aperas en la esperanta vikipedio), en 1714. Ĉiam kiam estis iom de demokratio katalunoj iris al pli-kaj-plia memregado. Kaj denove perdiĝis tiu memregado pro la diktaturoj de Primo de Rivera kaj Francisco Franco.

lacerto (Prikaz profila) 9. kolovoza 2012. 15:29:40

codesito:Dividita Hispanio malfacile povus regi la mondan futbalon, ni bezonas esti unuigitaj, tio estas kio faras nin timigaj en la tuta mondo, la perdo de Katalunio povus endanĝerigi la hispanan tiranecon en la mondo de futbalo, kvankam estas multaj bonaj futbalistoj en ĉiuj regionoj de Hispanio, kaj "la roja" estus ankoraŭ la ple bona teamo de la mondo.
Ĉu futbalo povas esti argumento por decidi, kiel organizi politike homan komunumon? Futbalo utilas nur por ke miloj da junuloj, nek laborantaj nek studantaj, forgesu dum kelkaj horoj siajn problemojn kaj faru bruon sur la stratoj.

DaniBCN (Prikaz profila) 12. prosinca 2014. 19:27:03

codesito:
Zato:
codesito:Kaj kio estas popolo, kaj kio ne? Ĉu Hindujo devus esti 800 landetoj ĉar ili havas 800 lingvojn? Ĉu ĉiu popolo devas havi sendependan ŝtaton?
Popoloj kaj ŝtatoj nenion devas al iu ajn. Simple sen sendependeco popolo (nacio) probable mortos (malaperos). Pli aŭ malpli rapide. Kiuj ne volas malaperi, tiuj aspiras al sendependeco.
Hispanio estas popolo (inkludita Katalunio), almenaŭ samnivele kiel Katalunio sola kaj eĉ pli. La stulta konduto de naciistoj nur kondukas al tragedioj, grandaj aŭ malgrandaj.
Ĉu vi legis viajn antaŭajn mesaĵojn? Vi tre forte defendas Hispanujo kaj vi uzas historio por diri ke Hispaujo kiel nacio ekzistas ekde la romiaj kaj ne povas esti dividitaj! La prej amuza afero de la hispanaj naciistoj estas ke vi ne scias ke vi estas la plej naciista ĉi tie... Hispanujo estas multinacia Ŝtato, sed la hispanaj naciistoj ne komprenas tion, estas pro tio ke ni volas esti katalunaj, europaj, mondaj, universaj... sed ni ne povas esti hispanaj ĉar la hispana naciismo ne akceptas la nacia diverseco kiel riĉeco... Ne estas la sama esti unuiĝita ke e esti maldiversaj...

Natrag na vrh