Ĉu vi uzas retajn akronimojn (IMHO ktp) en Esperanto?
от lernemulino, 03 юли 2012
Съобщения: 13
Език: Esperanto
lernemulino (Покажи профила) 03 юли 2012, 08:03:57
Mi kelkfoje, ne tro ofte, uzas ilin kiam mi skribas en la gepatra lingvo (germana) kaj ankau en la angla, sed ne en Esperanto. Kaj mi miras ĉu mi eble (senkonscie) volas eviti miskomprenojn?
Kion vi pensas: ĉu taugas la esperantaj formoj? Ĉu vi uzas ilin (se ne, kial ne)? Ĉu ili estas vaste konataj au ne?
Dankon pro la respondoj!
darkweasel (Покажи профила) 03 юли 2012, 11:31:56
Tamen ekvivalento de "IMHO" ne vere ŝajnas al mi utila en Esperanto - laŭ mi estas jam sufiĉe mallonga.
Mi fojfoje uzas eble "dk", "ndk", "mdr" kaj "mbr", sed la aliajn ne.
Tempodivalse (Покажи профила) 03 юли 2012, 15:11:35
Eble mi estas lingvaĵa ortodoskemulo. Sed, Esperante, nenio plaĉas al mi pli ol altstila Esperanta teksto (aŭ parolado).
xdzt (Покажи профила) 03 юли 2012, 15:25:44
Tempodivalse:Kion, specife, volas oni esprimi kun "LOL" (aŭ l'Esperanta ekvivalenton "MDR" )?"LOL" estas mallonga vorto kiu signifas: "Jes, mi komprenas, ke via eldiro estis komika, kaj mi agnoskas tion." Mi pensas ke 'LOL' kaj similaj aferoj estas tre utila kiam oni parolas tekste.
auxro (Покажи профила) 03 юли 2012, 18:24:32
xdzt:Iam mi renkontis version "Loser OnLine" de LOLTempodivalse:Kion, specife, volas oni esprimi kun "LOL" (aŭ l'Esperanta ekvivalenton "MDR" )?"LOL" estas mallonga vorto kiu signifas: "Jes, mi komprenas, ke via eldiro estis komika, kaj mi agnoskas tion." Mi pensas ke 'LOL' kaj similaj aferoj estas tre utila kiam oni parolas tekste.
robbkvasnak (Покажи профила) 03 юли 2012, 19:45:14
darkweasel (Покажи профила) 03 юли 2012, 20:27:57
robbkvasnak:Usono estas akronimoNu - ne.
robbkvasnak (Покажи профила) 03 юли 2012, 21:57:12
RiotNrrd (Покажи профила) 03 юли 2012, 22:16:32
robbkvasnak:Usono = Uniĝintaj Ŝtatoj de NordamerikoNe. Se verus, ĝi estus Uŝono.
darkweasel (Покажи профила) 03 юли 2012, 22:29:21
robbkvasnak:Usono = Uniĝintaj Ŝtatoj de NordamerikoUsono = Usonia