Tin nhắn: 6
Nội dung: Esperanto
hunne68 (Xem thông tin cá nhân) 06:51:37 Ngày 04 tháng 7 năm 2012
Estas amuze labori. (Amuze estas perverba priskribo de labori.)
Multe maĉi estas necese por bona digesto. (Necese perverbe priskribas multe maĉi.)
Estis ĝojige, ke ili sukcesis. (Ĝojige perverbe priskribas la ke-frazon.)
Kiel vi povas vidi, en tri okazoj oni uzas la e-vorton:
1. Subjekto estas i-verbo
2. Subjekto estas subfrazo
3. Ne estas subjekto
En la lingvoj, kiujn mi parolas (hungara, germana, angla) oni uzas la a-vorton ĉi tie, tial mi trovas stranga la tutan aferon.
Ĉu iu scias el kiu lingvo tiuj konstruoj venas?
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 22:39:53 Ngày 04 tháng 7 năm 2012
Hyperboreus komencis tiun fadenon antaŭnelonge, kaj eble pro tio vi ricevis nur unu respondon al via demando ĉi tie.
hunne68 (Xem thông tin cá nhân) 07:03:24 Ngày 05 tháng 7 năm 2012
PS. Mi "ludis" per la google-tradukilo kaj mi rigardis en miaj rusaj gramatiklibroj: La -e vere ŝajnas veni de la slavaj lingvoj. Ne mirinde: Zamenhof ja parolis la polan; eble li ne konscie elektis tion solvon, ĉar cetere li elektemis ĝermanajn kaj latinidajn elementojn.
hunne68 (Xem thông tin cá nhân) 07:10:02 Ngày 05 tháng 7 năm 2012
N-true:Reale, en la mezgermana adverbia uzado estis markata kaj ĉe kelkaj vortoj la formo restis. Ekz.
En la germana oni fakte ne facile povas diri, ĉu en tiu situacio venas adjektivo aŭ adverbo, ĉar la germana lingvo ne distingas inter ili.
Arbeiten ist schwer.
* Arbeiten ist schwerlich.
Ĉi tie oni povas vidi, ke la germana ankaŭ uzas la a-vorton.
cellus (Xem thông tin cá nhân) 18:15:10 Ngày 05 tháng 7 năm 2012
Mi kredas ke Zamenhof volis simpligi la gramatikon kaj tial dekretis ke verbo kun atendita adjektiva formo devas esti realizita kiel adverbo.
Ĉar mi bone parolis esperanton antaŭ ol mi scipovis la svedan analizon, mi kredis ke ankaŭ la adjektivoj en predikativa pozicio estis adverboj!
Resume: En la esperanta gramatiko meĥanike staras adverbo ĉe verbo se ne estas substantiveca subjekto. Se mi tion bone komprenas, ni do devas havi:
Manĝado estas bona.
Manĝi estas bone.
Laborado estas necesa.
Labori estas necese.
Plej simple oni ne konfesu, ke la infinitivo en multaj gramatikoj estas substantiveca!
Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 18:50:15 Ngày 05 tháng 7 năm 2012
Tamen oni entute ne devas reiri al slava etimologio, sed al simpla logiko: Kun substantivo aŭ substantiva pronomo kongruas adjektivo, kun ĉio alia adverbo. Infinitivo (en Esperanto) estas antaŭ ĉio verbo, do estas pli logike diri "manĝi estas bone", ĉar "*manĝi estas bona" estus simple escepto al la ĝenerala regulo.
Se ne estus alie en kelkaj niaj lingvoj, ni ne diskutus prie.