Повідомлення: 3
Мова: Esperanto
TorbenBeta (Переглянути профіль) 4 липня 2012 р. 12:51:51
Saluton, amikino mia, kiu ne parolas Esperanton, demandis min, kio estus ŝia karesa nomo en Esperanto. Ŝi venas el Germanio kaj nomiĝas Maike. Mi elpensis "Manjo".
Ĉu tiu estas bona, laŭ vi, aŭ ĉu vi havas pli bonan nomon?
Torben
Ĉu tiu estas bona, laŭ vi, aŭ ĉu vi havas pli bonan nomon?
Torben
darkweasel (Переглянути профіль) 4 липня 2012 р. 13:09:21
Tiu nomo estas certe akceptebla. Karesnomojn - laŭ PMEG - oni fakte povas krei tute laŭplaĉe.
Do se via amikino volas esti nomata per tiu aŭ alia karesnomo, tio estas akceptebla.
Do se via amikino volas esti nomata per tiu aŭ alia karesnomo, tio estas akceptebla.
johmue (Переглянути профіль) 4 липня 2012 р. 13:30:41
TorbenBeta:Saluton, amikino mia, kiu ne parolas Esperanton, demandis min, kio estus ŝia karesa nomo en Esperanto. Ŝi venas el Germanio kaj nomiĝas Maike. Mi elpensis "Manjo".Ĉu eble "Majkinjo"?
Ĉu tiu estas bona, laŭ vi, aŭ ĉu vi havas pli bonan nomon?
Torben