Contribuții/Mesaje: 7
Limbă: Esperanto
cellus (Arată profil) 16 iulie 2012, 19:54:59
Mia vortaro donas la esperantan nomon de Burkina Faso kiel Faso Burkino. Kian rajton oni havas por tia formo. Oni imagus ke Burkina Faso almenaŭ surface devus esti tute analogia al la esperanta sistemo. Kial esperanto ĉiam devas fari alimaniere ol la aliaj lingvoj?
fajrkapo (Arată profil) 16 iulie 2012, 21:58:28
cellus:Notu ke la nomo devas esti Faso Burkino! Esperanto devas ŝajne ĉiam ŝanĝi....Estas Burkino (Faso), ne aperas kiel Faso Burkino. Esperanto tute ne ĉiam faras alimaniere kiel la aliaj lingvoj
Mia vortaro donas la esperantan nomon de Burkina Faso kiel Faso Burkino. Kian rajton oni havas por tia formo. Oni imagus ke Burkina Faso almenaŭ surface devus esti tute analogia al la esperanta sistemo. Kial esperanto ĉiam devas fari alimaniere ol la aliaj lingvoj?
darkweasel (Arată profil) 17 iulie 2012, 06:57:09
Ondo (Arată profil) 17 iulie 2012, 13:10:51
cellus:Mia vortaro donas la esperantan nomon de Burkina Faso kiel Faso Burkino.Via aserto estas tiom konsterna, ke vi certe miskomprenis, aŭ estas preseraro en via vortaro. "Faso Burkino" ne estas ebla landnomo en Esperanto.
Ĉar mi konjektis, ke vi uzis la vortaron de Vilborg, mi kontrolis tie. Ĝi tute ĝuste diras "Burkina Faso Burkino". Sed la retan version de la vortaro iu fuŝis, kaj tie vi povas legi "Burkina Faso Burkino". Do, mi eble ne eraras, se mi konjektas, ke vi utiligis la retan vortaron. Vi tamen forgesis la singardon bezonatam, kiam oni serĉas informojn en la reto – tie jam la Sveda serĉvorto estis rekta avertilo pri io misa.
Hyperboreus (Arată profil) 17 iulie 2012, 15:42:46
cellus (Arată profil) 25 iulie 2012, 08:08:05
Ondo:Vi pravas. Mi havas ankaŭ la paperan eldononn de la vortaro de Vilborg, sed mi en tiu ci kazo kontrolis nur la retan vortaron kaj serĉis poste la REVO.cellus:Mia vortaro donas la esperantan nomon de Burkina Faso kiel Faso Burkino.Via aserto estas tiom konsterna, ke vi certe miskomprenis, aŭ estas preseraro en via vortaro. "Faso Burkino" ne estas ebla landnomo en Esperanto.
Ĉar mi konjektis, ke vi uzis la vortaron de Vilborg, mi kontrolis tie. Ĝi tute ĝuste diras "Burkina Faso Burkino". Sed la retan version de la vortaro iu fuŝis, kaj tie vi povas legi "Burkina Faso Burkino". Do, mi eble ne eraras, se mi konjektas, ke vi utiligis la retan vortaron. Vi tamen forgesis la singardon bezonatam, kiam oni serĉas informojn en la reto – tie jam la Sveda serĉvorto estis rekta avertilo pri io misa.
Mi pensis ke estis ia kialo, kiun mi do ne sciis, kial oni skribis tiel.
Mi scias ke la oficiala sveda vorto por civitano de Burkino estas "en burkinier", kaj tial mi demandis al mi kion faras Faso!
Dankon por via helpo!
fajrkapo (Arată profil) 25 iulie 2012, 21:52:15
cellus: Mi scias ke la oficiala sveda vorto por civitano de Burkino estas "en burkinier", kaj tial mi demandis al mi kion faras Faso!Nu, nomu ni ĝin Burfaso...
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)