Sendependaj Eŭskio kaj Galegio
ca, kivuye
Ubutumwa 41
ururimi: Esperanto
codesito (Kwerekana umwidondoro) 20 Nyandagaro 2012 05:56:34
Paulinho:Mi havas novan ideon: Sendenpedecigu Kastillujon....Bonvolu traduki.
MikhailMarkeyev (Kwerekana umwidondoro) 24 Nyandagaro 2012 01:39:51
Zato (Kwerekana umwidondoro) 24 Nyandagaro 2012 06:28:16
codesito:Mi ne rajtas decidi kiom da landoj devas ekzisti, sed ŝajnas ke vi jes.Vi eraris. Laŭ mi, neniu rajtas decidi tion. Estu tiom da landoj, kiom popoloj volas havi.
codesito:Do, se kiel vi diras, la sendependecon oni ne petas, sed simple oni prenas, prenu la sendependecon kaj lasu nin trankvilaj.Unue, vi ree eraris. Ne mi skribis tiun bonan frazon (alie bonvolu citi min). Due, mia popolo jam havas sendependecon kaj ĝojas pro tio. Sed mi ne estas egoisto. Mi volas, ke ankaŭ aliaj popoloj ĝoju. Kaj trie. Vi mem komencis tiun temon! Do trankviliĝu mem. Ĉu vi pensas, ke nur vi rajtas skribi ĉi tie sian opinion?
vincas (Kwerekana umwidondoro) 24 Nyandagaro 2012 08:13:08
Zato:mia popolo jam havas sendependecon kaj ĝojas pro tio.)Al kiu popolo vi apartenas?
codesito (Kwerekana umwidondoro) 24 Nyandagaro 2012 16:37:43
Zato (Kwerekana umwidondoro) 25 Nyandagaro 2012 04:34:22
codesito:Al ĉiuj popoloj, regionoj, provincoj, urboj kaj urbetoj, homoj, ktp. kiuj sentas sin malsamaj, de Hispanio kaj de la tuta mondo, SENDEPENDIĜU!!. Pace, perforte, aŭ aliel, sendependiĝu!, nur lasu min trankvila, bv.Kio tiel forte maltrankvilas vin? Ĉu alia opinio? Sed tio estas tipa totalismo. Bv provu pli trankvile aŭskulti alian opinion. Komprenu, ke neniu devas pensi same ol vi. Kaj neniu devas silenti nur ĉar lia opinio ne plaĉas al vi.
cellus (Kwerekana umwidondoro) 25 Nyandagaro 2012 05:16:42
La membrolandoj de la Eŭropa Unio aliris al la unio libervole. Ofte eĉ post referendumoj. Ili komprenis ke estas avantaĝo aparteni al pli granda aro da landoj. Unuopa homo ne kapablas multon, sed homoj povas kune fari miraklojn. Devas esti la sama afero pri landoj, ĉu ne?
Se la hispanaj provincoj disiras de Hispanio sed ankoraŭ estas membroj de la Unio, tiam la diferenco eble ne estos tiel granda. Signifus nur ke la Unio ricevas pli da membroŝtatoj!
Konsideru la fakton ke la Baltiaj landoj eliris el la Spovetunio kaj nur post kelkaj jaroj aliĝis al la Eŭropa Unio! Ili komprenis ke oni estas pli forta kaj sekura kune kun aliaj.
codesito (Kwerekana umwidondoro) 25 Nyandagaro 2012 06:26:34
Zato:Kaj defendas sendependecon homo kiu ne kuraĝas eĉ diri kiu estas sia propra popolo kaj lando!!codesito:Al ĉiuj popoloj, regionoj, provincoj, urboj kaj urbetoj, homoj, ktp. kiuj sentas sin malsamaj, de Hispanio kaj de la tuta mondo, SENDEPENDIĜU!!. Pace, perforte, aŭ aliel, sendependiĝu!, nur lasu min trankvila, bv.Kio tiel forte maltrankvilas vin? Ĉu alia opinio? Sed tio estas tipa totalismo. Bv provu pli trankvile aŭskulti alian opinion. Komprenu, ke neniu devas pensi same ol vi. Kaj neniu devas silenti nur ĉar lia opinio ne plaĉas al vi.
Vi ne volas sendependecon, ne trompu vin, vi nur volas trovi ĉu iu ne fantazias simile al vi por insulti lin.
Hyperboreus (Kwerekana umwidondoro) 25 Nyandagaro 2012 07:20:22
codesito (Kwerekana umwidondoro) 25 Nyandagaro 2012 08:23:11
Hyperboreus:Eble sendependaj Eŭskio kaj Galegio ne fikus tiom la eŭrozonon kaj ne vivus de eŭropaj monpakoj, kiel ĝin faradas Hispanio ĉitempe.Via lando daŭre ricevis kaj ricevas helpon de Hispanio kaj de aliaj landoj, sed neniu atakis vin pro tio, nun, se Hispanio ricevas pruntedonojn je alta intereso vi akuzas nin mi ne scias bone pri kio.
Tamen mi pardonas vin ĉar envio kaj mizero de la animo ne estas facile kuraceblaj.