目次へ

Sendependaj Eŭskio kaj Galegio

codesito,2012年7月30日の

メッセージ: 41

言語: Esperanto

codesito (プロフィールを表示) 2012年7月30日 2:04:56

Kial Katalunio devas esti sendependa sed ne aliaj popoloj de Hispanio kiel Ekzemple la vaskoj aŭ la galegoj. Ĉu Eŭskio kaj Galegio ne havas ankaŭ rajton al sendependa lando?

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年7月30日 7:12:24

codesito:Kial Katalunio devas esti sendependa sed ne aliaj popoloj de Hispanio kiel Ekzemple la vaskoj aŭ la galegoj. Ĉu Eŭskio kaj Galegio ne havas ankaŭ rajton al sendependa lando?
Nu, ili petu ĝin...tio estas kiel la lernuforumoj: "kiu ne ploras ne mamas"

vincas (プロフィールを表示) 2012年7月30日 8:31:37

Kio estas Eŭskio kaj Galegio? Rakontu pli multe pri ĝi.

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年7月30日 8:51:41

vincas:Kio estas Eŭskio kaj Galegio? Rakontu pli multe pri ĝi.
Eŭskio: Via teksto...
Galegio: Via teksto...

2 regionoj de Hispanio kun propraj lingvoj kiel Katalunio

antoniomoya (プロフィールを表示) 2012年7月30日 9:35:49

fajrkapo:
vincas:Kio estas Eŭskio kaj Galegio? Rakontu pli multe pri ĝi.
Eŭskio: Via teksto...
Galegio: Via teksto...

2 regionoj de Hispanio kun propraj lingvoj kiel Katalunio
Samkiel okazas en Francujo. Sed neniam mi aŭdis ke tiuj francaj regionoj kun propraj lingvoj kaj kutimoj postulis sendependecon. Tio estas nur alia hispana kiĥotaĵo.

Amike.

cellus (プロフィールを表示) 2012年8月3日 7:46:23

vincas:Kio estas Eŭskio kaj Galegio? Rakontu pli multe pri ĝi.
Legu pri Baskio kaj Galicio.

Min iom suprizas ke la diversaj urboj ne deklaras sin propraj ŝtatoj.

antoniomoya (プロフィールを表示) 2012年8月3日 9:41:11

cellus:Min iom suprizas ke la diversaj urboj ne deklaras sin propraj ŝtatoj.
Jes, kiel dum la Mezepoko. Tien ni direktiĝas per tiuj sensencaj ideoj pri sendependeco... ĉi-tempe kiam nacioj feliĉe emas al unuiĝo, unue ekonomia kaj poste politika.

Amike.

Sahaquiel (プロフィールを表示) 2012年8月6日 14:18:33

Kaj Asturio, Andaluzio kaj La Kanariaj Insuloj? Ili ankaŭ volas esti sendependaj, Ĉu ne?

Zato (プロフィールを表示) 2012年8月7日 4:37:55

antoniomoya:Jes, kiel dum la Mezepoko. Tien ni direktiĝas per tiuj sensencaj ideoj pri sendependeco... ĉi-tempe kiam nacioj feliĉe emas al unuiĝo, unue ekonomia kaj poste politika.
Neniuj ŝatas perfortan unuiĝon, nek homoj, nek nacioj. Por homoj perforta unuiĝo estas sklaveco, por nacioj tio estas imperio.

codesito (プロフィールを表示) 2012年8月7日 9:07:51

Zato:
antoniomoya:Jes, kiel dum la Mezepoko. Tien ni direktiĝas per tiuj sensencaj ideoj pri sendependeco... ĉi-tempe kiam nacioj feliĉe emas al unuiĝo, unue ekonomia kaj poste politika.
Neniuj ŝatas perfortan unuiĝon, nek homoj, nek nacioj. Por homoj perforta unuiĝo estas sklaveco, por nacioj tio estas imperio.
Oh, il poveretto zato. Chi ti ha fato tanto di male? Sklavigita de terura imperio! ne ploru, bebeto, via patrino jam alvenas.

先頭にもどる