Đi đến phần nội dung

Miliardulo propagas Esperanton!

viết bởi hunne68, Ngày 31 tháng 7 năm 2012

Tin nhắn: 31

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 22:12:30 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Proponoj por elspezi fiktivajn miliardojn:

- aĉeti insulon por igi ĝin sendependa kaj krei impostparadizon kies oficiala lingvo estos esperanto

- dungi konsilantojn pri komunikado, por plibonigi la bildon de esperanto al la publiko

- eldoni eo-vortarojn en poŝlibrojn, en la samajn eldonojn kiel la aliaj lingvoj

- krei esperantan revuon tiel belaspektan ol la nacilingvaj kun koloraj paĝoj kaj reklamo (pri libroj, filmoj, vojaĝagentejoj,...). Inviti la nunajn revuojn kune federaciiĝi por plenigi la novan revuon.

- eldoni specialan suplementon en naciaj revuoj kun esperanto kurseton (la 16 reguloj gramatikaj kaj vortliston por atingi la KER-A1 nivelon) kaj rakontetoj facile kompreneblaj.

- krei specialan premion por la esperantistoj kiuj estigis eventojn kiuj videbligas esperanton

- fari "Televid-realec"-an elsendon, kie la partoprenantoj estos elektitaj el diversaj eŭropaj landojn, kaj parolas nur sian gepatra lingvo. La animanto donos al ili esperantajn lernolibrojn kaj lasos ilin elturniĝi.

- produkti esperantajn reklam produktojn: T-ĉemizojn, ĉapeloj, sakojn, jakojn, kun esperantaj mesaĝoj kiu ekscitas scivolemon

- krei nomlibron pri la esperantistoj, kaj doni medalojn al la plej malnovaj kaj al tiuj kiuj estis la plej viglaj, kiam ili transdonos siajn respondecojn al gejunuloj.

Quay lại