본문으로

Miliardulo propagas Esperanton!

글쓴이: hunne68, 2012년 7월 31일

글: 31

언어: Esperanto

hunne68 (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오전 5:25:59

Imagu, vi estas miliardulo kaj vi decidas propagi Esperanton. Via politika celo estas ekz. enkonduki ĝin ĉie en la lernejojn kiel unua fremdlingvo. Se vi pripensas la plej bonan strategon, diversaj demandoj venas:
Estas sufiĉe investi nur en la reklamon (en la novaj kaj konvenciaj medioj)? Aŭ oni ankaŭ devus kreskigi la infrastrukturon de Eo kiel lokaj grupoj, Ea lernejoj, lernlibroj, retpaĝoj ktp.
Estas du eblaj scenaroj, se oni nur reklamas :

1. Granda amaso volas lerni kaj paroli Eon, sed la infrastrukturo mankas, tiel la interesantoj ne estos kaptitaj, la movado finfine perdas ilin.
2. Reklamo sufiĉas, ĉar ĝi kreas la intereson kaj ĉi tiu intereso (la venanta amaso) kreas la infrastrukturon (ekonomia principo: la demando kreas la oferton).

Mi reale ne scias, kiu strategio estas pli bona, tial - ĝis mi iĝas miliardulo - mi pripensas.
Kion vi pensas? Ludu la pensludon kun mi!

codesito (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오전 7:02:00

Mi ne volas ke eo apartenu al miliardulo.

Pli grava estas digneco ol mono.

Se li estas saĝa kaj volus helpi, li devus donaci la monon kiun li dezirus al la seriozaj ekzistantaj eo organizoj kun la nura kondiĉo ke ĝi estu uzata por la progreso de eo.

hunne68 (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오전 7:12:04

codesito:Mi ne volas ke eo apartenu al miliardulo.
Pli grava estas digneco ol mono.
Nia miliardulo agas altruiste, li ne volas misuzi Eon.
Propagado kaj misuzo estas du malsamaj aferoj, ne ni intermiksu ilin!

totaliza (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오전 8:06:08

hunne68:- gxis mi igxas miliardulo -
Bonvolu kontakti min, kiam vi iĝis miliardulo ridulo.gif

diegoami (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오전 8:15:58

Vi povus helpi al la "Esperant Studies Foundation", kiu interalie financis lernu.net : http://esperantic.org/eo/pri_ni/historio

"En la jaro 1999 Catherine kaj William Schulze heredigis al ESF ĉirkaŭ 3 milionojn USD. "

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오전 8:18:14

totaliza:
hunne68:- gxis mi igxas miliardulo -
Bonvolu kontakti min, kiam vi iĝis miliardulo ridulo.gif
vi jam konas belan esperantistinon hunne68, ridulo.gif, nur mankas al vi esti miliardulo... provu kontakti kun Soros...

darkweasel (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오전 10:23:12

Miaopinie la plej grava afero por la sukceso de Esperanto estas fakta utilo de ĝi. Laŭ mi por antaŭenigi Esperanton estas plej bone tutsimple uzi la lingvon, tiam homoj lernos ĝin por kompreni tiujn uzojn.

Tial interalie mi komencis denove kunlabori en la Esperanta Vikipedio, tio estas bona ekzemplo. Kaj se mi estus miliardulo, kiu volus antaŭenigi Esperanton sen ajna profita celo, mi donus al aliaj monon, por ke ili verku en Esperanto - romanojn, sed ankaŭ faklibrojn.

maratonisto (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오후 6:06:59

totaliza:Bonvolu kontakti min, kiam vi iĝis miliardulo ridulo.gif
- Ĉu virino scipovas fari viron milionulo?
- Jes, se li estas miliardulo!

marcuscf (프로필 보기) 2012년 8월 1일 오전 12:58:25

darkweasel:Miaopinie la plej grava afero por la sukceso de Esperanto estas fakta utilo de ĝi. Laŭ mi por antaŭenigi Esperanton estas plej bone tutsimple uzi la lingvon, tiam homoj lernos ĝin por kompreni tiujn uzojn.

Tial interalie mi komencis denove kunlabori en la Esperanta Vikipedio, tio estas bona ekzemplo. Kaj se mi estus miliardulo, kiu volus antaŭenigi Esperanton sen ajna profita celo, mi donus al aliaj monon, por ke ili verku en Esperanto - romanojn, sed ankaŭ faklibrojn.
Mi konsentas, kaj aldonas ke ankaŭ necesas diverseco. Oni zorgu ne nur pri la verkado, sed ankaŭ pri la disponebligo de tiuj verkoj, kaj pri internaciaj rilatoj inter komercaĵoj, ktp.

Jam okazis ke iu kontaktis min ĉar unue li vidis Esperanton inter la lingvoj de Wikipedia, kaj poste li vidis ĝin inter la lingvoj de FISL ( http://softwarelivre.org/fisl12 kaj http://softwarelivre.org/fisl13 ). Tiam li ekpensis: “do Esperanto fakte estas uzata!”. Tio jam estas rezulteto! ridulo.gif

hunne68 (프로필 보기) 2012년 8월 4일 오전 8:03:29

hunne68:
Estas du eblaj scenaroj, se oni nur reklamas :

1. Granda amaso volas lerni kaj paroli Eon, sed la infrastrukturo mankas, tiel la interesantoj ne estos kaptitaj, la movado finfine perdas ilin.
2. Reklamo suficxas, cxar gxi kreas la intereson kaj cxi tiu intereso (la venanta amaso) kreas la infrastrukturon (ekonomia principo: la demando kreas la oferton).
Mi ne estas kontenta pri la fadeno. Ankoraŭ neniu traktis la suprajn du aspektojn. Ĉu vi ne estas pensludema?

다시 위로