Ujumbe: 17
Lugha: Esperanto
zan (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2012 11:09:13 asubuhi
Sed tamen en PMEG ne troviĝas klarigo por tia "por". Kial?
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2012 12:53:21 alasiri
ĝi ŝajnas anglismo (for the first time).
tommjames (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2012 1:08:25 alasiri
Kompreneble "je" estas alternativo, kaj ĝi uziĝis en la Krestomatio: "kaj je la unua fojo ŝi sentis larmojn". Ankaŭ ĝin ŝajne preferas PMEG: "Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon)". Eble tial tiu libro ne mencias "por".
EldanarLambetur (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2012 1:49:12 alasiri
Se jes, tiam la uzo de "por" dependus de la kunteksto, eble "dum" necesus anstataŭe? Kio alia?
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2012 3:58:09 alasiri
Se tio estas anglismo, ĝi ankau estas francismo (pour la première fois).
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2012 6:14:36 alasiri
sudanglo:Por ĉiam, poreterne, por nur unu nokto, pormomente. Kial do ne por la unua fojo.Temas tamen pri malsamaj aferoj; por la unua fojo ne montras "celatan tempodaŭran", fakte tute ne tempodaŭron.
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2012 6:18:37 alasiri
zan:Oni ofte uzas la esprimon "por la unua fojo", kaj ĝi estas tute normala.Fojfoje, ne estas facile scii kiun prepozicion uzi. Ĉi-okaze, vi povas uzi la adverb-formon "unuafoje".
Sed tamen en PMEG ne troviĝas klarigo por tia "por". Kial?
Esperanto havas la eblecon forigi prepoziciojn kaj artikolojn, ekzemple:
La pordo de la koridoro = La koridora pordo.
La vivo sur la tero = La surtera vivo.
Nia grupo revenis per la sama vojo = Nia grupo revenis samvoje.
Ktp.
Amike.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2012 6:47:37 alasiri
Morgaŭ mi provos je la unua fojo (= unuafoje) surfadon. Mi timas, ke la akvo estos ege malvarma, do por la unua fojo mi surmetos plenkorpan kostumon. Eble por la dua fojo, tiu kostumo ne necesos al mi...
EldanarLambetur (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2012 7:22:55 alasiri
[list=1]
Morgaŭ mi provos je la unua fojo (= unuafoje) surfadon [ekzemplo de Chainy]
Por momento ŝi silentiĝis = Ŝi silentiĝis, kaj la silento daŭris momenton [PMEG ekzemplo][/list]Ili ambaŭ ŝajnas al mi esti similaj aferoj. Mi kredis ke mi komencis kompreni la diferencon inter 'celata tempodaŭron' kaj simpla tempodaŭron, sed mi elektus 'dum' por 2, antaŭ ol mi vidis tiun ekzlemplon.
Ĉu 'por' implicas ke ŝi intencis silentiĝi por momento (anstataŭ 2 minutoj por ekzemplo), dum 'dum' implicus ke la tempodaŭro estis arbitra?
Sed mi ankoraŭ ne komprenas kial 'por' ne uziĝus por 1.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2012 7:29:48 alasiri