إلى المحتويات

KoKoLoRES - la renkontiĝo (ne nur) por ludemuloj

من es_pi, 16 أغسطس، 2012

المشاركات: 1

لغة: Esperanto

es_pi (عرض الملف الشخصي) 16 أغسطس، 2012 9:54:50 ص

La venonta KoKoLoRES de la 3a gxis la 7a de oktobro okazos en la germana urbo Schwerte:
Ni logxos en domo de la naturamika asocio. Proksime trovigxas bela arbaro.
Detaloj pri la renkontiĝo legu ĉi-tie: http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php, pri la domo ĉi-tie: http://www.naturfreundehaus-schwerte.de/haus.html.

Tiu arangxo tre bone tauxgas por komencantoj! Kiel kutime ni (ne nur) tre multe
ludos kaj ekskursos al interesa loko en la najbara urbo Dortmund.
La prezo por tuttempa partopreno estos 66 €. Ankaux eblas parttempa partopreno.
(Gastoj kiuj ne tranoktos en la domo pagu 3 €/tago.)

Kurso por komencantoj samtempe okazos.

Pliaj informoj kaj vojpriskribo haveblas de petra.dueckershoff@esperanto.de

عودة للاعلى