Kiel vi prononcas "sed"?
od victornino, 23 sierpnia 2012
Wpisy: 11
Język: Esperanto
victornino (Pokaż profil) 23 sierpnia 2012, 12:19:28
[1] fakte /ə/ aŭ ŝvao http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cvao
[2] Multaj angloparolantoj agas same kun la angla vorto "and"
hebda999 (Pokaż profil) 23 sierpnia 2012, 22:01:04
darkweasel (Pokaż profil) 23 sierpnia 2012, 22:28:58
elparoli "d" kaj ne "t" vortofine. per tiu ŝvao mi certigas ke mi ne diras "set" kio estus eĉ pli malbona.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Hyperboreus (Pokaż profil) 24 sierpnia 2012, 04:45:10
creedelambard (Pokaż profil) 24 sierpnia 2012, 07:37:37
sudanglo (Pokaż profil) 24 sierpnia 2012, 09:18:59
Certe estus malakcepteble prononci 'Sed' kiel 'Zet' ĉar tiel oni ŝanĝas al alia vorto.
antoniomoya (Pokaż profil) 24 sierpnia 2012, 10:37:31
creedelambard:Certe mi ne intencis ĝin kaj neniam pensis pri ĝi ĝis ĉi tiu temo.Mi ankaŭ neniam pensis pri tiu prononca afero. Ĉar en Esperanto ĉiu litero havas sian difinitan sonon, mi ne trovas specialan problemon prononci tiun aŭ alian esperantan vorton.
Sed eble tio estas ĉar, antaŭ multaj jaroj, kiam mi frontis la francan lingvon, mi devis doni grandan atenton al sia prononcado, kiu tiom diferencias de la hispana. Do, mi jam estis avertita kaj atenta kiam mi eklernis Esperanton.
Amike.
zan (Pokaż profil) 25 sierpnia 2012, 00:45:49
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Fakte mi ne komprenas, kiel oni prononcas sed sen ə.
Kiam oni prononcas d, tiam oni malfermas la baron de la lango (plosivo) per voĉa elspiro.
Post la plosivo momente mi devas voĉi kun iomete malfermita buŝo ,kaj tiama sono fariĝas ə-eca sono, laŭ mia provo.
Kiamaniere oni prononcas d sen tia ə?
marcuscf (Pokaż profil) 25 sierpnia 2012, 04:09:57
zan:Mi penas, ke mia sed ne fariĝu seddu.Mi scias ke la japana lingvo ne emas uzi tian konsonanton sen vokalo. Ankaŭ mia lingvo ne emas uzi “d” sen vokalo post ĝi (brazilanoj emas aldoni “i” post tiaj konsonantoj...). Do mi kredas ke mi komprenas vian demandon.
Fakte mi ne komprenas, kiel oni prononcas sed sen ə.
Kiam oni prononcas d, tiam oni malfermas la baron de la lango (plosivo) per voĉa elspiro.
Post la plosivo momente mi devas voĉi kun iomete malfermita buŝo ,kaj tiama sono fariĝas ə-eca sono, laŭ mia provo.
Kiamaniere oni prononcas d sen tia ə?
Mi opinias ke temas simple pri longeco, flustreco, kaj ligo kun la sekva vorto. Se la “ə” estas sufiĉe mallonga, flustra, kaj malsimila al la kvin vokaloj de Esperanto, oni konsideras ke ĝi ne ekzistas
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Iam mi klopodis lerni kiel prononci “vprckvni” (“vprtskvni” serĉu interreton pri ĝi). Oni diras ke ĝi estas vorto kun nur 1 vokalo, sed kiam mi aŭskultis la son-dosieron, mi aŭskultis multajn “ə” en ĝi. Tamen, mi ne havas “fonetikistan orelon”, mi nur rakontis mian sperton.
Hyperboreus (Pokaż profil) 25 sierpnia 2012, 06:13:56