Ujumbe: 9
Lugha: Esperanto
HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 29 Agosti 2012 8:17:09 asubuhi
Estas vorto nekomprenata de mi, ĉe la paĝo 116 de la dua volumo de "La Mastro de l' Ringoj".
La afero temas kiam Gandalfo kaj ties kunuloj vizitas la reĝon Teodenon. La gardisto postulas, antaŭ vidi la reĝon, ke ili forlasu iliajn armilojn, inkluzive la magian bastonon de Gandalfo. Do Gandalfo respondas :
"Se mi ne rajtas apogi min per mia bastono dumire, mi sidos ĉi tie ekstere, ĝis plaĉos al Teodeno ellamiri mem por interparoli kun mi."
Mi ne komprenas la vorton "ellamiri" kaj ŝajnas, ke ĝi ne signifas eliri dorse de lamo!
Ĉu vi povas ĝin klarigi?
Dankon.
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 29 Agosti 2012 9:14:55 asubuhi
HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 29 Agosti 2012 10:27:29 asubuhi
Do ankoraŭ estas neeltenebla anomalio en Esperanto! Ĉar ne ĉiuj lamoj estas lamaj, kiel ne ĉiuj legendoj estas legendaj...
Oni vere reformu Esperanton!
nikko (Wasifu wa mtumiaji) 29 Agosti 2012 10:46:36 asubuhi
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 29 Agosti 2012 11:00:12 asubuhi
Mi ne scias kial tradukistoj turnas sin al esprimoj aŭ kunmetaĵoj malfacile kompreneblaj. Ŝajnas al mi ke oni maloftege uzas tiujn dirmanierojn en ĉiutagaj skribaĵoj aŭ konversacioj.
Dank'al Sudanglo, oni povis solvi tiun tradukproblemon.
Miaopinie, la frazo perdus nenion se ĝi estus skribita:
"Se mi ne rajtas apogi min per mia bastono dum mi iras, mi sidos ĉi tie ekstere, ĝis plaĉos al Teodeno lame eliri mem por interparoli kun mi."
Amike.
HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 29 Agosti 2012 11:02:58 asubuhi
nikko:Ĉu estas traduko de William Auld?Jes. Ankaŭ mi ŝatas tiun tradukon. Ĝi estas tre bonstila kaj faĉile legebla.
nikko (Wasifu wa mtumiaji) 29 Agosti 2012 11:05:25 asubuhi
antoniomoya:HaleBopp, vi trovis nur unu vorton nekomprenebla: "ellamiri", sed en tiu frazo mi renkontis alian: "dumire".Mi estas ruso, sed tuj komprenis la vorton en teksto. Ŝajne, tio ĉi dependas de alkutimiĝo. Interalie, kunmetvofroj estas belegaj sencujoj. Tamen francoj ne estas kutimaj tiel pensi.
Mi ne scias kial tradukistoj turnas sin al esprimoj aŭ kunmetaĵoj malfacile kompreneblaj. Ŝajnas al mi ke oni maloftege uzas tiujn dirmanierojn en ĉiutagaj skribaĵoj aŭ konversacioj.
Dank'al Sudanglo, oni povis solvi tiun tradukproblemon.
Miaopinie, la frazo perdus nenion se ĝi estus skribita:
"Se mi ne rajtas apogi min per mia bastono dum mi iras, mi sidos ĉi tie ekstere, ĝis plaĉos al Teodeno lame eliri mem por interparoli kun mi."
Amike.
HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 29 Agosti 2012 11:09:14 asubuhi
antoniomoya:HaleBopp, vi trovis nur unu vorton nekomprenebla: "ellamiri", sed en tiu frazo mi renkontis alian: "dumire".Fakte, tiu vorto ne estis problema por mi, kaj mi komprenis "dum la iro". Sed mi ne estas sufiĉe sperta por diri ĉu tiu dirmaniero estas malofte uzata aŭ mallerta.
nikko (Wasifu wa mtumiaji) 29 Agosti 2012 11:19:54 asubuhi
HaleBopp:Mi vidis saman vorton en la traduko de "La Burgo Kondamnita"(fratoj Strugackij)... sed estas alia tradukisto. Fakte, estas ĝi klara vorto.antoniomoya:HaleBopp, vi trovis nur unu vorton nekomprenebla: "ellamiri", sed en tiu frazo mi renkontis alian: "dumire".Fakte, tiu vorto ne estis problema por mi, kaj mi komprenis "dum la iro". Sed mi ne estas sufiĉe sperta por diri ĉu tiu dirmaniero estas malofte uzata aŭ mallerta.