Đi đến phần nội dung

Nia okcidenta socio estas psikologie malsana

viết bởi codesito, Ngày 02 tháng 9 năm 2012

Tin nhắn: 39

Nội dung: Esperanto

Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 01:12:23 Ngày 04 tháng 9 năm 2012

Patrik skribis: "Kiu rajtas diagnozi pri la "malsanoj" de la socio?"

La demando taŭgas. Oni necesas havi kriterion. Mi mem diris ke la okcidenta socio esta malsana. Sed mi ne intencas scii tro klare la kriterio(j)n. Tamen la ideo estas jam malnova. Sigmund Freud skribis libron kies titolo estas Unbehagen in der Kultur, pli aŭ malpli Malkomforto en la Kulturo.

Nia kulturo estas violente energivora. La energio de la planedo estas limigita. (.................................................)

Ĉu ni vere amas niajn genepidojn?

AlexN (Xem thông tin cá nhân) 09:39:45 Ngày 04 tháng 9 năm 2012

codesito:
Niaj infanoj vidas en tv ĉiaspecan perforton, murdojn,krimojn.
Bonvolu legi fabelojn. Popolaj fabeloj montras murdojn,krimojn,kanibalizmon,militon, ktp. Do, laŭ vi, okcidenta socio estis malsana. Ankaŭ orienta socio estis malsana - legu iliajn fabelojn. Ĉiuj socioj estas kaj estis malsanaj. Nur vi sole estas sana, ĉu ne?

Mi volas aldoni ke nuntempe kruelaj mezepokaj fabeloj estas redaktitaj kaj ŝanĝitaj. Oni forpelis kruelecon de "Ruĝa ĉapelo" kaj "Cindrulino". Pro tio, homoj nun pensas ke vivo iam estis bona kaj nuntempe ĝi estas kruela. Bedaŭrinde ne.

Demian (Xem thông tin cá nhân) 09:44:29 Ngày 04 tháng 9 năm 2012

AlexN:Bonvolu legi fabelojn. Popolaj fabeloj montras murdojn,krimojn,kanibalizmon,militon, ktp. Do, laŭ vi, okcidenta socio estis malsana. Ankaŭ orienta socio estis malsana - legu iliajn fabelojn. Ĉiuj socioj estas kaj estis malsanaj. Nur vi sole estas sana, ĉu ne?

Mi volas aldoni ke nuntempe kruelaj mezepokaj fabeloj estas redaktitaj kaj ŝanĝitaj. Oni forpelis kruelecon de "Ruĝa ĉapelo" kaj "Cindrulino". Pro tio, homoj nun pensas ke vivo iam estis bona kaj nuntempe ĝi estas kruela. Bedaŭrinde ne.
Tute konsentas kun vi! ridulo.gif

cellus (Xem thông tin cá nhân) 12:11:18 Ngày 04 tháng 9 năm 2012

Estis iu germana filozofo (divenu kiu!) kiu skribis libron "La pereo de la Okcidento". Tiel ke la okcidento estas survoje al la pereo jam pli ol 100 jarojn!

vincas (Xem thông tin cá nhân) 13:46:27 Ngày 04 tháng 9 năm 2012

cellus:Estis iu germana filozofo (divenu kiu!) kiu skribis libron "La pereo de la Okcidento". Tiel ke la okcidento estas survoje al la pereo jam pli ol 100 jarojn!
Ĉu Ŝpengler?

codesito (Xem thông tin cá nhân) 13:54:09 Ngày 04 tháng 9 năm 2012

Murdoj, perforto, masakroj, torturo... estas nur simptomoj, ili ne estas la problemo. La problemo estas kio kuŝas malantaŭ ili: nia psikologia malsano, tio estas pri kio ni devus preokupiĝi, ĝi estas la kaŭzo ke ni plaŭdas la masakrojn kaj torturojn kiujn faras niaj soldatoj. Sed se ni estas malsanaj, niaj infanoj torturos kaj masakros ne nur en malproksimaj landoj.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:29:26 Ngày 07 tháng 9 năm 2012

Kial vi parolas pri NIA okcidenta socio? Estas ankaŭ ne-okcidentaj uzantoj de lernu! Ĉu vi volas diri, ke la nuna mondo ĝis nun iĝis okcidenteca? Se tio estas la kazo, la problemo ne gravas : ĝi iĝos malpli okcidenteca, adoptos novajn valorojn pli ekologiajn, pli sociajn, pli spiritajn...

Sed tio estas teoria vidpunkto. Se pli sana mondo estas ĉe la fini de la vojo, la transira periodo riskas esti malfacila, ĉar tiuj, kiuj profitas je la nuna mondo ne volos rezigni pri siaj advantaĝoj kaj eĉ rifuzos diskuti pri ŝanĝoj...

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 15:42:17 Ngày 07 tháng 9 năm 2012

Altebrilas:Kial vi parolas pri NIA okcidenta socio? Estas ankaŭ ne-okcidentaj uzantoj de lernu!
Nia ne nepre inkluzivas la alparolaton, nur la parolanton mem kaj aliajn homojn.

raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 06:15:18 Ngày 08 tháng 9 năm 2012

vincas:
cellus:Estis iu germana filozofo (divenu kiu!) kiu skribis libron "La pereo de la Okcidento". Tiel ke la okcidento estas survoje al la pereo jam pli ol 100 jarojn!
Ĉu Ŝpengler?
Tamen Ŝpengler, se mi bone memoras, verkistis ridulo.gif "La sunsubiro de la Okcidento", ne "La pereo de la Okcidento". Similaj vortoj, sed kun malsama nuanco.

raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 06:30:57 Ngày 08 tháng 9 năm 2012

Verdire, mi volas ĉi tie alporti malan vidpunkton ridulo.gif: Mi ne trovas nian okcidentan socion tiel psikologie malsana!

Ĉu vi konas la teorio de la origina peko? Laŭ tiu vidpunkto, la tuta homaro estas psikologie malsana, ekde la origo; sed tiu malsano parte pliboniĝas iom post iom; la restanta parto malaperos je la fino.

Kompreneble, tiu teorio estas rilata al religio; krome, kredi al la origina peko ne malhelpas opinii ke ekzistas pli bonaj kaj pli malbonaj epokoj...

Fine, mi opinias ke vere ĉiu socio havas siajn psikologiajn malsanojn - nur ili ŝanĝas, kaj la nuntempa Okcidento ne havas la samajn psikologiajn malsanojn kiel la malnova Okcidento aŭ la nuntempa Oriento. Kaj, klare, gravegas ke ĉiu socio klopodu malaperigi siajn malsanojn!

Quay lại