ورود به محتوا

Nia okcidenta socio estas psikologie malsana

از codesito, 2 سپتامبر 2012

پست‌ها: 39

زبان: Esperanto

codesito (نمایش مشخصات) 2 سپتامبر 2012،‏ 22:45:09

Nia okcidenta socio estas psikologie malsana.
Niaj infanoj vidas en tv ĉiaspecan perforton, murdojn,krimojn. Realaj aŭ fikciaj. Ili vidas kiel niaj soldatoj masakras civilojn en malproksimaj landoj, poste ili ludas ankaŭ masakri soldatojn kaj civilojn en la komputilludoj... Ĉu estas tiel surpriza ke multaj el ili, kiel breivik, freneziĝas kaj faras murdojn kaj aliajn krimojn? Ĉu ni ne estas ĉiuj ankaŭ iom frenezaj, timigitaj, ktp?

Hyperboreus (نمایش مشخصات) 2 سپتامبر 2012،‏ 22:50:23

Forigite

codesito (نمایش مشخصات) 2 سپتامبر 2012،‏ 22:55:50

Hyperboreus:Kial estis evidente -nur legante la titolon de ĉi tiu fadeno- kiu estis ĝia aŭtoro...
Neniam konkludu de unu mem al aliaj.
Do, ni jam trovis unu homon tute sana, gratulojn!

darkweasel (نمایش مشخصات) 2 سپتامبر 2012،‏ 23:14:53

Breivik naskiĝis en 1979 kaj fariĝis do 18-jara en 1997.

Se temas do pri infanoj, kiujn la socio igas malsana, tio devas jam esti tia de iom pli da tempo.

codesito (نمایش مشخصات) 2 سپتامبر 2012،‏ 23:23:07

darkweasel:Breivik naskiĝis en 1979 kaj fariĝis do 18-jara en 1997.

Se temas do pri infanoj, kiujn la socio igas malsana, tio devas jam esti tia de iom pli da tempo.
Ne, ne temas pri infanoj, temas pri personoj, viroj kaj virinoj kiuj iam estis infanoj.

Paulinho (نمایش مشخصات) 3 سپتامبر 2012،‏ 0:22:39

Codesito skribis: "Nia okcidenta socio estas psikologie malsana."

Mi timas ke pli ol malsana ni estas en vojiro al la suicido.
Ni scias la kuracilon: unuecon, sobrecon, amon. Kontraŭen, ni malpacas, misuzas, kaj malestimas.
Kaj tio monde. Kien ni alvenos?

patrik (نمایش مشخصات) 3 سپتامبر 2012،‏ 3:49:02

Kiu rajtas diagnozi pri la "malsanoj" de la socio? Ĉu socio havas sian "menson", por ke ĝi bezonos "psikologian" helpon? Kiu rajtas "kuraci" socion, kaj kia estas la naturo de tiu "kuraco"? Ĉu "ideologio"?

Demian (نمایش مشخصات) 3 سپتامبر 2012،‏ 5:02:09

patrik:Kiu rajtas diagnozi pri la "malsanoj" de la socio? Ĉu socio havas sian "menson", por ke ĝi bezonos "psikologian" helpon? Kiu rajtas "kuraci" socion, kaj kia estas la naturo de tiu "kuraco"? Ĉu "ideologio"?
Filozofia volapukaĵo!!!

patrik (نمایش مشخصات) 3 سپتامبر 2012،‏ 5:32:58

Demian:
patrik:Kiu rajtas diagnozi pri la "malsanoj" de la socio? Ĉu socio havas sian "menson", por ke ĝi bezonos "psikologian" helpon? Kiu rajtas "kuraci" socion, kaj kia estas la naturo de tiu "kuraco"? Ĉu "ideologio"?
Filozofia volapukaĵo!!!
Vi respondas, kvazaŭ vi scias ĉion. Almenaŭ, mi konfesas mian senscion, kaj vi?

codesito (نمایش مشخصات) 3 سپتامبر 2012،‏ 9:31:23

patrik:Kiu rajtas diagnozi pri la "malsanoj" de la socio? Ĉu socio havas sian "menson", por ke ĝi bezonos "psikologian" helpon? Kiu rajtas "kuraci" socion, kaj kia estas la naturo de tiu "kuraco"? Ĉu "ideologio"?
Mi diras ke la homoj de nia socio, "ni", estas psikologie malsanaj. Se ni povas akcepti tion, eble poste ni povas serĉi ian solvon, se ni ne akceptas tion, malfacile...

بازگشت به بالا