Missatges: 18
Llengua: Esperanto
Ilmen (Mostra el perfil) 8 de setembre de 2012 14.07.55
Novofoje mi intencas korekti Esperant-lingvan taglibreron en Lang-8, kiu enhavas frazon, kiu dubigas min. Ĉi-sube troviĝas la taglibrera skribaĵo kaj ĝia angla versio:
• Antaŭa semajne mi iris al kaŭaguĉiko kaj trejnis kanti kvin tagon. En decembro ni okazigos unu koncerton. Mi devas memori 17 kantojn, kaj iuj el ili estas kristnaska karolo kaj hungara popolkanto. En la trejnado ni kantis dek horon en tago. Ĝi estis severa, sed mia kapablo disvolviĝis.
• Last week I went to Kawaguchiko and had a intensive training camp for singing. In December we have a concert. I have to memorize 17 songs, and some of them are Christmas carols and Hungarian folk song. In the training we sang for 10 hours a day. It was very hard, but my skill of singing has developed.
Fonta retpaĝo: Lang-8 :: Somera komuna trejnado
Mi korektus ĝin ĉi tiel:
• Pasint-semajne mi iris al Kaŭaguĉiko kaj (tie) trejnis min kantante kvin tagojn. En decembro ni okazigos unu koncerton. Mi devas parkerigi 17 kantojn, inter kiuj estas kristnaska karolo kaj hungara popolkanto. En la trejnado ni kantis dek horojn ĉiutage. Ĝi estis severa, sed mia kapablo disvolviĝis.
Sed mi iom dubas pri la ĝusta esprimmaniero de "En la trejnado ni kantis dek horon en tago". Mi kredas, ke mi legis en la ReVo tion, ke la rolvorteto "po" ne uzeblas tiakaze, sed ne mi ne estas certa.
Ĉu mia elektita esprimmaniero estas sufiĉe ĝusta?
Dankon antaŭe.
HaleBopp (Mostra el perfil) 8 de setembre de 2012 16.15.56
Por respondi vian demandon, oni diras :
ni kantis po dek horojn ĉiutage (aŭ tage aŭ por tago)
Alie, mi preferas "La antaŭan semajnon, mi iris...".
sudanglo (Mostra el perfil) 8 de setembre de 2012 21.04.38
Cetere, estas pluraj malglataĵoj en la angla versio.
darkweasel (Mostra el perfil) 8 de setembre de 2012 21.34.53
Ilmen (Mostra el perfil) 13 de setembre de 2012 20.14.31
Do fakte "po" ja estas la taŭga rolvorteto por tio. Strange, mi krede legis ie, ke "po" ne estas ĝusta por esprimoj kiel "N km/h" (po N kilometroj hore?).
Tiuvoje, kial skribis vi "ni kantis po dek horojN ĉiutage" uzante la akuzativon? Tio ŝajnas stranga al mi.
Rilate al la parto "ni okazigos unu koncerton", mi ja konsideris trastreki tiun artikolsimilan "unu", sed tial, ke, laŭ kiom mi scias, ja ekzistas tia uzado uzi "unu" kiel artikolon, mi fine lasis la frazon nemodifita. Sed mi ja konsentas pri tio, ke tiu "unu" tute senutilas tiakaze.
darkweasel (Mostra el perfil) 13 de setembre de 2012 21.24.43
Ilmen:Tia uzo havas alian signifon, similan al certa. Vidu Duondifina unu.
Rilate al la parto "ni okazigos unu koncerton", mi ja konsideris trastreki tiun artikolsimilan "unu", sed tial, ke, laŭ kiom mi scias, ja ekzistas tia uzado uzi "unu" kiel artikolon, mi fine lasis la frazon nemodifita. Sed mi ja konsentas pri tio, ke tiu "unu" tute senutilas tiakaze.
Koncerne akuzativon post po, logike devas ebli uzi ĝin, sed en la Fundamento ni trovas uzon sen ĝi, do ankaŭ tio devas esti ĝusta - sed ne signifas, ke ja uzi ĝin estas malĝuste. Vidu por tio Nuanciloj de nombrovortoj.
HaleBopp (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2012 11.39.34
Ilmen:Tiuvoje, kial skribis vi "ni kantis po dek horojN ĉiutage" uzante la akuzativon? Tio ŝajnas stranga al mi."Po" estas prepozicio, do vi ne bezonas la akuzativan finaĵon por objekto :
La gastoj trinkis po glaseto da vino.
Sed ĉi-tie, kun "dek horojn", ne temas pri objekto, sed estas akuzativo de daŭro. Tio validas ankaŭ por akuzativo de mezuro :
Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro.
Ilmen (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2012 12.35.45
Rilate al la fakto, ke mia korektita versio ne tute kongruas kun la angllingva, tio estas pro ke mi nur senerarigis la Esperantlingvan skribaĵon de la sama aŭtoro, skribaĵon kiu jam ne tute kongruas kun sia angllingva versio.
Sed eble mi konsideros pliproksimigi sence la korektitan version al la angllingva, mi tion pripensos. ♪
Bonege, nun mi korektu efektive la skribaĵon; dankon novofoje pro via helpo!
sudanglo (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2012 12.50.19
Laŭ la indikilo nia po-hora rapido jam atingis 300.
Chainy (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2012 13.42.42
- Mi devas konfesi, ke mi jam plurfoje legis la matematikan klarigon de PMEG pri tiu frazo, sed mi ĉiam konfuziĝas. Mi ĉiam demandas min, ĉu iu vere komprenus tion en la, laŭ PMEG, oficiale ĝusta maniero?!
Vidu: Erara uzo de po