Kiom da forumanoj oni bezonas por ŝanĝi ampolon?
darkweasel-tól, 2012. szeptember 9.
Hozzászólások: 5
Nyelv: Esperanto
darkweasel (Profil megtekintése) 2012. szeptember 9. 15:51:18
- Unu, kiu ŝanĝas la ampolon kaj afiŝas en la ekstertema forumparto, ke ĝi estis ŝanĝita
- 14, kiuj havis similajn spertojn kaj proponas, kiel alie oni povus ŝanĝi ampolon
- 7 atentigantajn pri danĝeroj dum ŝanĝado de ampoloj
- 3 demandantajn, por kio la fadenaŭtoro entute bezonas ampolon
- 5, kiuj kulpigas la registaron, ke la antaŭa ampolo difektiĝis
- 3, kiuj trovas, ke ankaŭ la opozicio ne farus pli bone
- 1 frenezulon, kiu asertas, ke li konis persone la ulon, kiu elpensis la ampolon
- 8, kiuj atentigas pri tajpaj kaj gramatikaj eraroj en la antaŭaj afiŝoj
- 12, kiuj ĵetas sian malamon kontraŭ la gramatikaj fanatikuloj kaj nomas ilin arogantuloj
- 25, kiuj korektas la skriberarojn en la malamaj afiŝoj
- 6, kiuj diskutas pri tio, ĉu oni diras ampolo aŭ filamentujo
- 6, kiuj insultas la antaŭajn 6 kiel anus-fiksitajn
- 3 malnovajn forumanojn, kiuj scias, ke la ampola diskuto jam okazis antaŭ 2 jaroj, citas homojn, kiujn neniu plu konas, kaj akuzas la fadenaŭtoron, ke tiu ŝtelis la ideon por same famiĝi kiel la tiama
- 32, kiuj atentigas, ke la ampola diskuto ne estu en la ekstertema forumparto, sed aliloke
- 36 kverelantajn pri la plej bona metodo ŝanĝi ampolojn, kie oni povas aĉeti la plej bonajn ampolojn, kiu marko de ampoloj estas plej bona, kaj kiuj ampoloj tute ne taŭgas
- 12, kies laŭdire netaŭgaj ampoloj bonege funkcias kaj kiuj akuzas la antaŭajn afiŝintojn, ke ili estas komercistoj aŭ fabrikistoj, kiuj uzas la forumon por subtila reklamado
- 5, kiuj akuzas la ŝatantojn de la malŝatata ampolmarko, ke ili nenion scias pri ampoloj kaj la tutan tagon sidas nur en mallumo
- 3, kiuj atentigas, ke ili estas lumigistoj kaj tre bone scias, pri kio ili parolas
- 4, kiuj emfazas, ke tiu, kiu povas legi, havas klaran avantaĝon
- 6, kiuj plendas pri la malbona servkvalito en konstruilaj vendejoj
- 3, kiuj diras, ke tio estas pro la ĝenerala malbona servkvalito en sia lando
- 2, kiuj asertas, ke ilia konstruil-vendistaro estas afabla kaj en Usono ne estas pli bone
- 11, kiuj atentigas, ke estas ankaŭ specialaj vendejoj kaj oni ricevas nur tion, kion oni pagas
- 4, kiuj ekkverelas pri la varm-eltenemo de lampŝirmiloj
- 13, kiuj atentigas, ke tio estas nun tute ekstertema kaj oni malfermu novan fadenon por tio
- 3, kiuj plene ignoras tion ĉi
- 19, kiuj afiŝas diversajn retadresojn, kie oni povas rigardi taŭgajn ampolojn
- 7, kiuj atentigas, ke la retadresoj estas parte malĝustaj kaj afiŝas la ĝustajn
- 3, kiuj skribas la saman aferon kiel iliaj antaŭaj afiŝintoj, kun la alredaktita aldono "ha, vi estis pli rapida"
- 2, kiuj komencas plej akre insultaĉi, ĉar ili estis komprenintaj la antaŭan afiŝon kiel atakon
- 22, kiuj plene citas la plej longajn afiŝojn kun la komento "mi plene konsentas"
- 7, kies afiŝoj konsistas nur el obscenaj vizaĝetoj
- 9, kiuj ensalutas sub trolaj salutnomoj kaj atakas la komentojn de siaj deklaritaj forumaj malamikoj por kalumnii ilin
- 4 amikojn aŭ simpatiulojn de la atakitaj anoj, kiuj opinias la trolojn malkuraĝuloj ne aŭdacantaj rekonebligi sin kaj starigas konjektojn, kiu skribis kion
- 8, kiuj skribas en unu horo 50 afiŝojn: ĉiuj samopinias, sed neniu komprenas la alian kaj ĉiu respondas tre saĝe, kvankam ili ŝajnas demandi sin, kion la skribitaĵo fakte signifas
- 7, kiuj nur pro la granda nombro da afiŝoj ekatentis la diskuton kaj legis fakte nur la lastajn du komentojn, sed nun komencas fervori, ĉar ili volas nepre partopreni ardan debaton
- 9, kiuj klarigas al la antaŭaj 7, ke ĉio ĉi estis aŭ jam dirita aŭ sufiĉe refutita
- unu, kiu starigas superlarĝan bildon de sia ampolo, tiel ke oni de nun devas horizontale rulumi por legi la tekstojn
- 3, kiuj demandas, kiel starigi bildojn
- 5 atentigantajn pri la oftaj demandoj kaj petantajn resti ĉe la temo
- 2 novulojn, kiuj petas la forigon de sia konto, ĉar tio ĉi estas stulta forumo
- 8, kiuj volas aliopiniigi la ĉagrenitajn novulojn
- 2, kiuj opinias ĉion ĉi infanĝardeneca, ĉar neniu ŝajnas scii, pri kio fakte temas
- 7, kiuj decidas ne plu kundiskuti, ĉar la diskutnivelo estas nun tro malalta
- 3, kiuj mokeme atentigas, ke al tiuj 7 la diskutnivelo estas ĉiam tro malalta, kiam ili ne plu havas argumentojn
- kaj unu uzanton, kiu elfosas la fadenon post 6 monatoj, por ke ĉio rekomenciĝu
jan aleksan (Profil megtekintése) 2012. szeptember 9. 17:20:25
Vilius (Profil megtekintése) 2012. szeptember 9. 17:30:04
auxro (Profil megtekintése) 2012. szeptember 12. 9:49:30
Desideratist (Profil megtekintése) 2012. október 23. 17:23:12
Mi diris tiun ŝercon - "Kiom da Esperantistoj necesas por ŝanĝi ampolon? Du; unu por ŝanĝi la ampolon, and one to translate it into English." (kaj unu por traduki ĝin en Esperanton)