Komparo inter "konsideri" kaj "opinii"
貼文者: Chainy, 2012年9月11日
訊息: 5
語言: Esperanto
Chainy (顯示個人資料) 2012年9月11日下午5:01:10
Li konsideras sin kiel kompetentulon
La publiko kutimas opiniadi ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton kulpuloŜajnas ke oni ĝenerale uzas 'kiel' post 'konsideri', same kiel post 'rigardi'. Min interesas, kial ne estas pli populare uzi tiujn verbojn kiel oni uzas 'opinii' kaj 'ŝajni'. Mi ne certas, kio estas malĝusta pri "Li konsideras sin kompetentulo". Revo ja enhavas unu ekzemplon, kiu sekvas tian formon, sed tio ŝajnas escepto:
Oni ne povos konsideri neekzistantaj tiujn faktojn.
darkweasel (顯示個人資料) 2012年9月11日下午8:28:12
super-griek:Konsentite, kaj ankaŭ mi uzas konsideri tiel.
Do estas nenio malĝusta pri ĝi
sudanglo (顯示個人資料) 2012年9月12日上午10:04:06
En la unua uzo oni faras komparon, en la dua uzo oni asertas identencon, aŭ io tiel. Ŝajne 'kiel' estas pli ofta.
Chainy (顯示個人資料) 2012年9月12日上午11:36:17
sudanglo:Eble estas nuanco inter konsideri kiel X-on kaj konsideri ion X-o.'Kiel' ja povas montri ankaŭ identecon, depende de la kunteksto:
En la unua uzo oni faras komparon, en la dua uzo oni asertas identencon, aŭ io tiel. Ŝajne 'kiel' estas pli ofta.
Ili elektis lin kiel prezidanton = Ili elektis lin prezidanto
- tiuj frazoj estas tute samsignifaj, ĉu ne?
Tamen mi certe havis la impreson ke uzo de 'kiel' estas pli ofta post 'konsideri', sed mi ne komprenas kial. Plej verŝajne Darkweasel kaj Super-griek pravas, ke la formo sen 'kiel' estas ankaŭ ĝusta.
sudanglo (顯示個人資料) 2012年9月13日上午8:55:59