Contribuții/Mesaje: 12
Limbă: Esperanto
walfino (Arată profil) 8 octombrie 2012, 17:23:25
Kial oni uzas Anglan, Francan, Ĉinan, Hungaran ktp por la aliaj lingvoj, sed Esperantistoj ne diras ke ili "parolas la Esperantan?"
Aŭ ĉu ambaŭ estas uzebla?
Ĉu Esperantistoj vere pensas ke Esperanto estas tiel speciala?
Ĉu tio estas orgojlo?
antoniomoya (Arată profil) 8 octombrie 2012, 18:29:18
walfino:Estas eta punkto, sed amuzas min.Angla, franca, ĉina, ktp., estas mallongigoj de "angla lingvo, franca lingvo, ĉina lingvo", ktp.
Kial oni uzas Anglan, Francan, Ĉinan, Hungaran ktp por la aliaj lingvoj, sed Esperantistoj ne diras ke ili "parolas la Esperantan?"
Aŭ ĉu ambaŭ estas uzebla?
Ĉu Esperantistoj vere pensas ke Esperanto estas tiel speciala?
Ĉu tio estas orgojlo?
Esperantistoj ja povas diri ke ili parolas la "esperantan lingvon", aŭ mallongige, "la esperantan", kiel oni povas diri "mi parolas la francan".
Kaj jes, esperantistoj povas pensi ke Esperanto estas speciala, sed pro aliaj kialoj.
Amike.
efilzeo (Arată profil) 8 octombrie 2012, 18:43:11
Kial oni diras "Tagalog" Esperante?
darkweasel (Arată profil) 8 octombrie 2012, 19:34:00
efilzeo:Lingvoj de la mondo laŭ grandeco diras, ke ĝi estas la filipina aŭ la tagaloga.
Kial oni diras "Tagalog" Esperante?
Alie, vidu PMEG: Lingvonomoj, tie estas klarigita ĉio, pri kio temas tie ĉi. Ne nur Esperanto, sed ankaŭ Ido, Volapuko, Latino ktp. havas substantivan nomon.
cellus (Arată profil) 9 octombrie 2012, 04:39:09
Kjell R
Altebrilas (Arată profil) 9 octombrie 2012, 09:58:16
"la latina" estas trovebla multfoje en Google.
diogotux (Arată profil) 9 octombrie 2012, 20:06:18
darkweasel (Arată profil) 9 octombrie 2012, 20:22:40
diogotux:kial fiŝo ne estas kokino?Kaj por tio mi malfermis la fadenon?
antoniomoya (Arată profil) 9 octombrie 2012, 20:57:40
darkweasel:Oh, ve! Kaj mi ankaŭ!!diogotux:kial fiŝo ne estas kokino?Kaj por tio mi malfermis la fadenon?
Kial vi ne avertis min?
Amike.
efilzeo (Arată profil) 11 octombrie 2012, 19:50:11
darkweasel:Interesa ligilo, dankon.efilzeo:Lingvoj de la mondo laŭ grandeco diras, ke ĝi estas la filipina aŭ la tagaloga.
Kial oni diras "Tagalog" Esperante?
Alie, vidu PMEG: Lingvonomoj, tie estas klarigita ĉio, pri kio temas tie ĉi. Ne nur Esperanto, sed ankaŭ Ido, Volapuko, Latino ktp. havas substantivan nomon.