Al la enhavo

La virineto de la arbaro

de Makinary, 2012-oktobro-11

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Português

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-15 11:43:57

externalImage.png

Estis multe da tempo ke mi vizitis la bienon de mia avo, la biendomo estis iomete malzorgita ĉar neniu loĝis tie. Mi, mia edzino kaj miaj gefiloj veturis al tie por fliki la domon, miaj gefiloj esploris la ĉirkaŭaĵon, mi diris al ili por ke ili ne iru malproksimen, sed mi dubis ke ili obeos min.

Kiam mi estis knabeto kaj mi ludadis tie, en la bieno de mia avo, mi trovis dometon en la arbaro, en tiu dometo loĝis virino, ŝi estis tre eta eĉ ŝia dimensio estis same mia mezfingro. Mi pensis ĉu miaj gefiloj trovos ŝin?

Mia edzino komentis al mi pri la doma stato, malgraŭ la malzorgo, la mebloj ne estis rompitaj aŭ kun lignovermoj. Mi diris al mia edzino ke mi serĉos la geknabojn, sed verdire mi serĉis la etan virinon.

Estis multaj herbaĉoj ĉirkaŭ mi, sed malgraŭ tio mi daŭris mian serĉon. Finfine mi trovis maldensejon, mi memoris ke tiu loko estis kie mi trovis la virineton, sed estis neniu dometo tie.

Tiuepoke, kiam mi vidis la virineton, ŝi havis flugilojn, ŝiaj flugiloj ŝajnis du foliojn, ŝi estis feino. La dometo verdire estis magia planto, estis en tia planto kie feinoj loĝas.

Mi paŝadis en la arbaro, do mi vidis ke la arboj kreskadis. Post kelkaj minutoj mi trovis miajn gefilojn, sed ŝajne ili ne rekonis min. Malantaŭ ili estis feina dometo kaj la virineto rigardadis min.

Mi, miaj gefiloj kaj la eta feino paroladis multtempe pri nanoj, fantaziaj bestoj, magiaj pordoj, ktp. Kiam la suno estis eliranta kaj la arbaro mallumuĝis, la feino petis al miaj gefiloj ke ili iru al ilia domo, ili obeis. Mi kaj ŝi paroladis pliiomete, la suno jam plene malaperis kiam ŝi sugestis min ke mi revenu al mia domo. Venante mian domon, mi vidis miajn gefilojn kiuj rakontis al mi pri feino, dometo kaj nekonata knabo.
Belega elpenso, kial vi ne plu iras antaŭen?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-22 20:27:18

De pluraj monatoj mi ne kuraĝas viziti mian bopatran bienon, ĉar ĝi estas forlasita.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-29 18:31:16

Kial vi malaperis?

Rasolar (Montri la profilon) 2015-julio-29 23:00:31

Oh, mi ne esperis vidi ĉi antikvan fadenon aktiva.

Reen al la supro