Al la enhavo

Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito

de codesito, 2012-oktobro-21

Mesaĝoj: 237

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-septembro-11 18:15:07

vincas:
Fuzzy:Ĉu vi vidis kiel la teroristoj batalantaj kontraŭ Asad fortranĉas kaj voras korojn de mortaj soldatoj? Ĉu vi dubas, ke ili povus uzi la kemiaĵojn kontraŭ civiluloj?
Jes, tio eble povas esti por mi pruvo ke ili ne povis uzi kemian armilon. Ĉar laŭ mi posedo kaj uzo de kemia armilo postulas multe da scioj, sed tiuj "ribeluloj" simple estas tro stultaj por fari tion. Aŭ mi ĉi tie ne logike pensas?
Unu el la eblaj scenarioj de la incidento temas pri tio, ke tio estis hazarda eksplodo. La ribeluloj ne kapablis bone uzi la armilon, kiun ili ricevis de Saudio, tial ĝi subite eksplodis.
vincas:
Assad ne povis venki ribelulojn. Tiam li ekuzis kemian armilon por pli facile venki. Ankaŭ li pensis ke lin defendos Rusio kaj neniu atakos lin.
Kiamaniere la uzado de la kemia armilo helpus al Asad venki la ribelulojn? Ĉu vi ne scias, ke kemia armilo estas preskaŭ senutila kontraŭ batalistoj? Ĝi estas pli danĝera al propraj trupoj, ol al la malamikaj. Ĝuste tial la grandaj ŝtatoj rifuzis de ĝia uzado.
Sirio havas kemian armilon nur kiel balancigilon kontraŭ nuklea armilo de Israelo.

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-septembro-11 18:15:56

vincas:
Fuzzy:Aldone, li havas britanan diplomon de kuracisto. Oni ne donus la diplomon al persono, klinike idiota.
Mi jam diris, ke posedo kaj ekuzo de kemia armilo postulas multe da scioj. Nur prudentaj homoj, se tiel ni povas diri, povas posedi hemian armiloj. Stultuloj laŭ mi tion ne povus fari. Sed eĉ prudentaj homoj povas esti grandaj krimuloj.
Vi diras tiel, kvazaŭ Asad unusole persone propramane preparis kaj plenumis la atakon ridulo.gif
vincas:
Fuzzy:Oni rakontis al vi per amaskomunikiloj, ke Asad estas diktatoro. Tio, ke plejmulto da sirianoj lin subtenas, tute ne estas grava
Sed kio al vi diris, ke Assadon subtenas plejmulto da sirianoj? Ĉu ne samaj amaskomunikiloj? :]
Jes, vere, la samaj amaskomunikiloj, kiuj diras ke Asad estas diktatoro, ankaŭ agnoskas ke la plejmulto de la sirianoj subtenas lin.
vincas:
Fuzzy:Kaj se li ne pruvas tion ĝustatempe, vi konsentas, ke oni bombardu sendependan landon, neniel minacantan al via hejmlando?
Diru, bonvolu, ĉu multaj el viaj konatoj samopinias kun vi? Se jes, tiam la planedo estas en grava danĝero
Sed uzo ke kemia armilo ja estas fakto? Aŭ vi ne konsentas kun tio?
Tiu fakto estas pruvenda. Kial ne atendi resultojn de la komisiono de UN? Kial necesas bombardi Sirion tuje?
vincas:
Fuzzy:Dank'al Dio, Rusio havas nuklean armilon, kiu tenas ĉujn "demokratizistojn" for de niaj limoj. Alie sendube jam delonge ni estus bombardataj fare de vi. Imagu, corobu, ja raketo aŭ bombo, lanĉita de via samlandano, eble eĉ de via konatulo, povus frakasi mian domon, mortigi miajn gepatrojn, fratinon, edzinon... Terure. Dank'al Dio, ni havas nuklean armilon!
Ĉu vi sincere pensas, ke ekzemple Francio aŭ Britio, povus lanĉi raketojn al via lando?
Kial ne? Kial ili povis bombardi Irakon, Libion, sed ne povus bombardi Rusion, Ĉinion ktp?
vincas:
Fuzzy:Sed la brita parlamento rifuzis subteni la atakon, sed Cameron daŭre ĝin propagandas, ĉu ne?
Jes ili faris tion, sed ĉu Britio decidis aŭ diris, ke Usonaj pruvoj estas mensogaj?
Do kial ili faris tion, se ili kredas al la usonaj "pruvoj"?

vincas (Montri la profilon) 2013-septembro-12 11:39:09

Fuzzy: Do jen ĉio, kion vi trovis. Ankaŭ mi trovis nenion plian.
Sed ĉio tio ja ne estas pruvoj. Tio ĉi estas nur vortoj pri tio, ke la usonanoj havas pruvojn, ĉu ne?

Ili skribas, ke havas fotojn kaj videoregistraĵojn, centojn da. Kie oni povas ilin spekti, almenaŭ kelkajn? Kial la usonanoj nenion montras, se ili vere ion havas? Kial?
Eble pruvoj estas sekretaj. Se Usono montrus fotojn de satelitoj, Rusio povus ekscii pri sistemo de satelitoj de Usono.

Fuzzy: Mia respondo -- ĉar ekspertoj povus facile malkovrigi falsaĵon.
Kial al Usono utilus falsi pruvojn kaj kial utilus komenci militon kontraŭ Sirio? Laŭ mi tiu milito estas tute ne utila por Usono.

Fuzzy: Kiel mi tion konkludis -- ja kiam mi demandis vin, kio vin konvinkas ke nome Asad uzis la kemian armilon, ĉu nuraj vortoj de la usonanoj,
Do, respondu al mi kial al Usono estus utila tiu milito? Ekzistas nenia logika kialo por falsi pruvojn al Usono.

Fuzzy: vi respondis, ke Usono estas via alianculo kaj tial vi kredas al iliaj vortoj senpruve. Ĉu nun vi diras ke tio koncernas nur demandon pri Sirio? Estas strange. Kial vi estas tiom kredema nome en tiu demando, sed ne en aliaj?
Ĉar ĉi tiu situacio estas sufiĉe klara.

Fuzzy: Se unu prezidanto mensogis, tion ankaŭ povas fari alia.
Nur povas, sed ne singnifas ke li vere diras malveron. Tio estas ne logike. Laŭ mi vi faras logikan eraron Ad hominem

Fuzzy: Mi ja skribis, ke diktatoro estas tia ŝtatestro, kiu ne estas marioneto de Usono. Do Putin sendube estas diktatoro, vi pravas.
Putino estas diktatoro en direkta senco kaj ĉiuj tion scias. Ekzemple, milicio bastonas homojn, kiuj apartenas al minorilato.

Fuzzy: Do kiam oni diras, ke Litovujo eliris el Sovetunio por ricevi liberon -- oni mensogas? Fakte Litovujo deziris subigi sin al nova pli forta mastro?
Jes, nun ni bone profitas el Usono. Ni havas iliajn militajn bazojn. Ni havas usonajn raketojn direktitaj al Moskvo, ĉasaviadilojn... Tio certe estas bona profito. Kaj certe Usono estas pli forta ŝtato ol Rusio, kiel vi mem diras ridulo.gif

Fuzzy: Unu el la eblaj scenarioj de la incidento temas pri tio, ke tio estis hazarda eksplodo. La ribeluloj ne kapablis bone uzi la armilon, kiun ili ricevis de Saudio, tial ĝi subite eksplodis.
Kiel mi komprenis la kemia armilo estis uzita en kelkaj lokoj, ĉu en ĉiuj tiuj lokoj, laŭ vi, hazarde eksplodis bomboj? :]] Iom stranga via ekspliko.

vincas (Montri la profilon) 2013-septembro-12 11:41:17

Fuzzy: Kiamaniere la uzado de la kemia armilo helpus al Asad venki la ribelulojn? Ĉu vi ne scias, ke kemia armilo estas preskaŭ senutila kontraŭ batalistoj?
Kial ne utila? Registaro de Sirio ne povis forpeli ribelulojn el tie. Se ribeluloj estas en konkreta loko kemia armilo povas esti utila. Atako estis subita kaj neniu povis sin protekti. Post uzo de zarino armeo de registaro provis okupi tiujn lokojn. Do laŭ mi utilo estas sufiĉe klara.

Fuzzy: Vi diras tiel, kvazaŭ Asad unusole persone propramane preparis kaj plenumis la atakon
Vi erare komprenis. Mi ja uzis pluralon. Sed ordoni la kemian atakon povas eĉ unu homo.

Fuzzy: Kial ne? Kial ili povis bombardi Irakon, Libion, sed ne povus bombardi Rusion, Ĉinion ktp
En kiu jardeko vi vivas, kara Fuzzy. Vekiĝu malvarma milito jam delonge finiĝis. Kial Francio ne pensas, ke ilin povas ataki Usono, aŭ Svedio, aŭ Norvegio, Aŭstrio, Ĉekio.... sed Rusio tiel pensas. Sciu Usono neniam atakis demokration, sed eble vi pensas, ke Rusio tute ne estas demokratio kiel estis Irako, Libio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-septembro-12 15:47:16

En internaciaj rilatoj oni povas fidi neniun, nur garantioj kaj pruvoj validas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-septembro-15 21:42:09

Obama kaj Putin negocias. ŝajnas, ke neniu plu parolas pri la viktimoj. Al kio utilas UNO?

vincas (Montri la profilon) 2013-septembro-16 13:07:41

Altebrilas:Obama kaj Putin negocias. ŝajnas, ke neniu plu parolas pri la viktimoj. Al kio utilas UNO?
Ĉu UN ne anoncis sian decidon pri uzo de kemia armilo? Mi aŭdis, ke ĝi tion faros hodiaŭ.

Reen al la supro