Kunsendaĵo?
viết bởi Chainy, Ngày 24 tháng 10 năm 2012
Tin nhắn: 20
Nội dung: Esperanto
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 16:40:34 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
La plej nova versio de nia traduko elŝuteblas ĉe la oficiala retpaĝaro de SMF (vidu ĉi tie).
Kiel mi diris, mi nun iom kontrolas kaj revortigas tiun tradukon por plibonigi ĝin. Tial mi havis demandon pri 'attachment' (= kunsendaĵo ktp...).
Temas pri 'attachments' (= dosieroj), kiujn uzantoj povas kunligi al siaj afiŝoj (= mesaĝoj) en la forumo. En Lernu, dum skribado de mesaĝo oni trovas kampon sub la ĉefa tekstujo. Tiu kampo nomiĝas simple 'Dosiero'. Ni ankaŭ provis uzi nur 'dosiero', sed en iuj okazoj tio ne sufiĉas, precipe en la forum-agordoj por administrantoj.
Mi kunsendas (!) ĉi-sube bildon, kiu montras la paĝon por skribi novan mesaĝon (= afiŝon) en la Esperantlingva versio de SMF-forumo. La parto por la aldonado de dosieroj nomiĝas 'Aldoni dosierojn kaj aliaj opcioj' - tiu ĉi sekcio estas dis-/kun-volvebla per klako al tiu titolo aŭ al la plus-signo apud ĝi.
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 16:57:14 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
Mi mem ne vere volus tion fari, ĉar mi trovas la vorton 'alkroĉaĵo' ege malbela! Fakte, ankaŭ 'kunsendaĵo' ŝajnas al mi ne nepre ideala varianto, sed mi preferus ĝin kompare kun 'alkroĉaĵo'.
Kompreneble, en tiu sekcio, kiu estas videbla al ordinaraj uzantoj de la forumo, oni povus lasi tiun titolon tia, kiel ĝi nun estas. "Aldoni dosierojn..." - tio ŝajnas esti sufiĉe klara en tiu kunteksto. Do, simile kiel ĉe Lernu.
Sed, kiel mi diris, en certaj partoj de la forum-agordoj por administrantoj ja estus utile uzi iun alian vorton antstataŭ 'dosiero' por klareco...
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 17:01:06 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
nigra_rivereto:En tiu retejo vi povas trovi prikomputilajn vortojn en Esperanto:Jes, ni ja oftege uzas tiun bonegan terminaron.
Komputeko
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 17:15:19 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
Chainy:+1
Mi mem ne vere volus tion fari, ĉar mi trovas la vorton 'alkroĉaĵo' ege malbela! Fakte, ankaŭ 'kunsendaĵo' ŝajnas al mi ne nepre ideala varianto, sed mi preferus ĝin kompare kun 'alkroĉaĵo'.
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 21:10:49 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
Kirilo81:...komparu la difino de afiŝo en PIV:Mi ne scias pri PIV, sed NPIV (vortaro.net) enhavas ankaŭ duan difinon de 'afiŝo':Sciigo al la publiko, presita sur papero k ordinare gluita sur muro, kolono ks
2. Publika mesaĝo en komputila reto
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 22:22:38 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
Tamen tio ĉi ne vere gravas. Se vi volas, anstataŭigu per mesaĝdosiero - temas pri tio, ĉu vere la maniero de kunmetado mem estas konfuza.
Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 08:47:22 Ngày 26 tháng 10 năm 2012
Ĝi tamen ne konvenas por "attachment" en retmesaĝo, kiu ja ne estas publika. Por tiu taŭgas kunsendaĵo, sed rilate forumojn mi opinias ĝin malkonvena, oni ja ne "sendas" ion al forumo, sed "afiŝas" en ĝi.
Mi ne scias, ĉu distingo inter la du ebloj de "attachment" (en privata mesaĝo resp. en publika forumo) estas farinda; se ne, kiel komuna termino restas (al)kroĉaĵo - kies belo aŭ malbelo estas subjektiva demando.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 09:47:09 Ngày 26 tháng 10 năm 2012
Poste (sube) la plenigota kampo estu titolita Nomo de dosiero kaj por la butono kiu nun tekstas 'Browse' vi metu aŭ Serĉi aŭ Serĉu aŭ Trovi aŭ Trovu.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 10:35:41 Ngày 26 tháng 10 năm 2012
sudanglo:Ambaŭ ne eblas. Por la unua, ne ekzistas ĉeno, ĉar eĉ en la angla ne estas tie "file name" aŭ simile. Aŭ ĉu vi proponas anstataŭigi "Aldoni dosieron" per tio? Ankaŭ tion mi ne trovas ekstreme bona ideo, speciale ĉar ni ne volas tro deiri de la originalo.
Poste (sube) la plenigota kampo estu titolita Nomo de dosiero kaj por la butono kiu nun tekstas 'Browse' vi metu aŭ Serĉi aŭ Serĉu aŭ Trovi aŭ Trovu.
Kaj la dua eĉ malpli eblas - tiun tekston kreas ne la forumo, sed la TTT-legilo, kaj ĝi skribas ĝin en tiu lingvo, en kiu estas la tuta TTT-legilo. Do por mi tie staras ne Browse, sed Durchsuchen. La HTML-kodo diras efektive nur, ke tie la uzanto povu elekti dosieron.
Ĉiuokaze dankon al Kirilo81, mi pli-malpli samopinias. En SMF ne estas ajna neceso iam ajn paroli pri retpoŝtaj "kunsendaĵoj" - almenaŭ ne dum ne ekzistas eblo aldoni dosieron al privata foruma mesaĝo.
RiotNrrd (Xem thông tin cá nhân) 06:16:08 Ngày 27 tháng 10 năm 2012