Kio estas celo por la vivo?
de diogotux, 2012-novembro-01
Mesaĝoj: 211
Lingvo: Esperanto
antoniomoya (Montri la profilon) 2012-novembro-30 22:15:18
Dekker:Se mi havas infanon kun libervolo, mi estas responsa por ili. Sed se Dio kreas vivaĵon, li ne stas responsa. Mi tute ne komprenas tion...Pardonu, sed mi respondecas pri mia infano nur kiam li ankoraŭ estas malgranda, sekve, kiam li ne konscias pri sociaj rajtoj kaj devigoj. Sed kiam li jam havas kvardek jarojn, ĉu iu povus kulpigi min pro ia malagado sia?...
Kiel facile estas kulpigi aliulon pro niaj propraj fiagoj! Ĉiu homo respondecas pri siaj agoj. Ne Dio, nek la universo, nek la najbaro.
Amike.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-01 13:32:22
Dekker:Ĉioscie Dio sciis kion okazi - malgraŭe li kreis homojn kun liaj "livervoloj" - estas alia kaj malnova diskutado. Se Dio ekzistus, jes, li estas kruela kreiisto. Ĉar se mi kreus "novan" specon/beston (kiu havas libervolon), mi estas responsa. Se mi kreus armilon, mi ankaŭ estas responsa. Se mi havas infanon kun libervolo, mi estas responsa por ili. Sed se Dio kreas vivaĵon, li ne stas responsa. Mi tute ne komprenas tion...Vi rigardas la Dion el via eta homa vidpunkto. Ni ne scias la tutan planon de la Dio. Verdire nia tuta planedo kun ni kaj niaj problemoj estas nulo kompare al la Universo (aŭ eble al aliaj universoj, kiuj ekzistas ekstere de nia propra universo). Do la konduto de homoj eble ne gravas al la Dio, ne estas tiel signifa, kiel ni pensas. Li donis al ni liberan volon, por ke ni ne estu Ĝiaj pupoj, por ke ni havu nian propran vivon. Neniu vivanta scias kia vere estis Ĝia intenco. Tion oni eksciiĝos post la morto aŭ neniam.
mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-01 15:01:48
hebda999:Ni ne scias la tutan planon de la Dio. Verdire nia tuta planedo kun ni kaj niaj problemoj estas nulo kompare al la Universo (aŭ eble al aliaj universoj, kiuj ekzistas ekstere de nia propra universo). Do la konduto de homoj eble ne gravas al la Dio, ne estas tiel signifa, kiel ni pensas. Li donis al ni liberan volon, por ke ni ne estu Ĝiaj pupoj, por ke ni havu nian propran vivon. Neniu vivanta scias kia vere estis Ĝia intenco. Tion oni eksciiĝos post la morto aŭ neniam.Nur elpensaĵoj. Neniu montris ke li entute ekzistas. Unue la religiuloj asertadas ke Dio trovas nin tiom gravaj ke eĉ 'sendas sian filon' (pro cetere komplete frenezaj kialoj), kaj nun ekzemple vi devas jam retiri vin al kampo kie ni estas ne gravaj al Dio, kaj li supozeble do ignoras nin. La evidenta ignoro kaj la evidenta negravo de ni en la granda tuto de la universo havas tamen multe pli naturan klarigon.
Paulinho (Montri la profilon) 2012-decembro-01 15:50:58
mivenis diris:laŭ mi scienco estas nur donaco al al homo kiel aliaj donacoj por vivi pli bone kaj komforteMi tute konsentas. Ĉio estas donaco al la koro ke scias esti dakema.....
mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-01 16:09:42
Paulinho:Ĝi ne estas 'donaco'. Homoj laboris pri ĝi longe kaj dediĉe. Mono ankaŭ multe elspeziĝas. Mi ne komprenas kial vi nepre volas malagnoski tion. Tion mi emus nomi malrespekto. Sciencistoj ricevu laŭdon, ne ĉiu honoro iru al iu fantaziita ulo en la ĉielo.mivenis diris:laŭ mi scienco estas nur donaco al al homo kiel aliaj donacoj por vivi pli bone kaj komforteMi tute konsentas. Ĉio estas donaco al la koro ke scias esti dakema.....
baibaibibi (Montri la profilon) 2012-decembro-01 18:05:15
Do, devus ekzisti natura religio, kiu ne manipulus, kiu liberigus la homon anstataŭ sklavigi lin, kaj kiu fluus nature inter la homo kaj la universo.
La organizitaj religioj troigas ĉion, minacas, manipulas... ili malhelpas pli ol helpas, ili prostituigis la bonajn aferojn kiuj povus havi la religio...
Paulinho (Montri la profilon) 2012-decembro-01 20:36:49
[/quote]Laŭ mi ĉi tie la problemo estas korekte metita. La religio je kia mi kredas povas nur esti liberiganta. Ĉiuj mistifikaĉaĵoj, estas mala al la homa naturo. La homaro ekzitas al la vero. La mistifikaĉaĵoj en religio esta la plej malbona. Religio estas la sola vera vojo de libereco. Kiam oni mistifikaĉas la religion oni neas al la homaro ĝia solan vojon por sin plene homi.babaibibi diris: Mi Pensas ke religio helpas multajn homojn vivi, donante al ili trankvilon kaj pacon, sed samtempe manipulas kaj lavas la cerbon de la kredantoj.Do, devus ekzisti natura religio, kiu ne manipulus, kiu liberigus la homon anstataŭ sklavigi lin, kaj kiu fluus nature inter la homo kaj la universo.
La organizitaj religioj troigas ĉion, minacas, manipulas... ili malhelpas pli ol helpas, ili prostituigis la bonajn aferojn kiuj povus havi la religio...
...
La religio je kia mi kredas havas kiel distingilon la amo je la proksimuloj ĝis la memforgeso, se oni bezonas. Tia estas la unua paŝo. La dua paŝo estas malkovri ke kiam mi amas miajn proksimulojn dio jam cirklas inter ni. En la tria paŝo, grava sed ne necese nemalhavebla, ni, la kredantoj, ni kunvenas dankante la eblecon de mem fandaĵo en disponebleco kaj servo precipe al la malriĉuloj. La gento kiuj neas valoron al la religioj generale nur vidas la trian paŝon, kio vere estas malkompenebla sen la du antaŭaj paŝoj...
baibaibibi (Montri la profilon) 2012-decembro-02 08:59:37
hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-02 11:41:20
baibaibibi:La organizitaj religioj troigas ĉion, minacas, manipulas... ili malhelpas pli ol helpas, ili prostituigis la bonajn aferojn kiuj povus havi la religio...La religio estas homa afero (se ĝi estus donata de Alte, tiam ne ekzistus tiom da malsamaj religioj, ĉu ne? Ni havus nur unu saman religion por la tuta homaro.). La Dio bone ekzistas sen nia kredo je Ĝi. Kaj evidente la homaj kredoj estas mankemaj kaj malperfektaj, kiel ĉio, kion kreis la homo. Nur diaj kreaĵoj perfektas - ekzemple la universo. Do oni ne identigu la Dion kun la religion.
Paulinho (Montri la profilon) 2012-decembro-02 11:41:30
Baibaibi demandis: Paulinho: Kiu estas via religio?Mi respondas: Religio kristana.
Eklezio katolika.
Kaj tia esta la plej granda plezuro en mia vivo.