المشاركات: 11
لغة: Esperanto
myris (عرض الملف الشخصي) 5 نوفمبر، 2012 10:57:00 م
Pli serioze, ĉu ekzistas listo de sonimitoj aû onomatopeeaĵoj por priskribi esperante la kutimajn bruojn: besto kiu blekas, homo kiu ternas aû ronkas, bebo kiu ploras....
fajrkapo (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2012 1:45:38 ص
Farpung (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2012 3:25:29 ص
Fakte, homoj de diversaj nacilingvoj aŭdas sonojn tre diverse. Kutime, ni facile ligas vorton kaj sonon laŭ la tradicioj de niaj nacilingvoj, eble pensante ke tiu ligo devus esti evidenta por ĉiu homoj.
Tiu supozo ne pravas.
Ekz: Laŭ Vikivortaro, la sonoj farita per hundoj estas "boj" esperante, "woof-woof" aŭ "bow-wow" angle, "wan-wan" japane, "gav-gav" ruse, "ham-ham" rumane, "guk-guk" indonezie, ktp.!
Simile, se vi dirus al mi vian sugestitan vorton “ruun ruun” (sen sufiĉe da konteksto), mi certe ne komprenus vian intencon. (Eble estas la sono de aŭto, kiel “broom broom” angle? certe ne la sono de bebo kiu ploras!)
Do, ĉiu lingvo devas difini onomatopeajn vortojn sufiĉe strikte por ebligi bonan komunikadon inter sia parolantoj.
Aliflanke, se via intenco estas sufiĉe evidenta pro la konteksto, bonvolu inventi novan vorton ĉiufoje! Al mi, vi povus diri: Mia hundo ĉiam bojas “vouf-vouf”. Mi certe komprenos vin. Estus esprimo de via sprita/verva kreemo, kaj eble komunikus la specialan sonon de via kara hundo pli precize ol "boj-boj".
(Parenteze, ĉi tio estas mia unua mesaĝo. Pardonu miajn erarojn!)
Farpung (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2012 3:43:04 ص
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/ekkrioj_sonimit...
[Jen mia dua mesaĝo!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
fajrkapo (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2012 10:41:15 ص
Farpung:Nu, ruun ruun estis por homo kiu ronkas, muaa kaj buaa estis por la bebo, sed vi pravas, oni devas fari oficialajn sonojn por ĉiuj parolantoj, krome kiam oni havas specialan kaj malsaman sonon kiu oni volas klarigi..
Simile, se vi dirus al mi vian sugestitan vorton “ruun ruun” (sen sufiĉe da konteksto), mi certe ne komprenus vian intencon. (Eble estas la sono de aŭto, kiel “broom broom” angle? certe ne la sono de bebo kiu ploras!)
Aliflanke, se via intenco estas sufiĉe evidenta pro la konteksto, bonvolu inventi novan vorton ĉiufoje! Al mi, vi povus diri: Mia hundo ĉiam bojas “vouf-vouf”. Mi certe komprenos vin. Estus esprimo de via sprita/verva kreemo, kaj eble komunikus la specialan sonon de via kara hundo pli precize ol "boj-boj".
(Parenteze, ĉi tio estas mia unua mesaĝo. Pardonu miajn erarojn!)
Nu, dankon por via klarigo, kaj gratulon por via bonega Esperanto
Farpung (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2012 4:02:49 م
fajrkapo: gratulon por via bonega EsperantoDankon pro via respondo
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Ĝi vigligas min.
Ekde nun, mi volas skribi en la forumo de tempo al tempo.
Geoff
myris (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2012 10:45:09 م
oni devas fari oficialajn sonojn por ĉiuj parolantoj, krome kiam oni havas specialan kaj malsaman sonon kiu oni volas klarigi..Vi pravas Fajrkapo.
Parolante, ni povas imiti sonojn kiel ni volas. Sed, kiam ni legas esperantan bildstrion, ni devas tuj kompreni, legante boj, boj, ke temas pri blekanta hundo.En Esperantalando, la hundoj ne rajtas ...krokodili..
czas_i_styl (عرض الملف الشخصي) 8 نوفمبر، 2012 7:26:57 ص
myris:Hundo, kiu parolas france, diras: ouah! ouah!.Se li estas angla, li diras: arf! arf! kaj germana hundo diras wau! wau!.en Pollando hundo jelpas (ne diras
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
myris (عرض الملف الشخصي) 8 نوفمبر، 2012 10:49:35 ص
czas_i_styl:Kompreneble hundo ne parolas. Sed mi ŝatas pensi, ke, jelpante, ĝi diras ion...
en Pollando hundo jelpas (ne diras): hau, hau ! (prononcado en Esperanto: haŭ, haŭ!)
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 8 نوفمبر، 2012 1:50:55 م